Helena Tylipska's favorite articles

Display articles of:

  • komuna suferado ... درد مشترک

    ‌ Larmoj sekreto estas Rideto sekreto estas Amo mistero estas Miaj larmoj tiu nokte estis la ridetoj de mia amo. Mi ne estas historio kiun vi povas diri Mi ne estas kanto, kiun vi povas kanti Mi ne estas voĉo, kiun vi povas aŭdi aŭ io, kion vi povas lerni. Mi estas la komuna suferado Min kriu. La arbo parolas al la arbaro, La herbo alparolas al stepo,…

  • eo - " Sein oder Nichtsein" - Esti aŭ ne-esti - tio estas la demando - (Shakespeare) - pri la verŝajna estonteco de la homaro [de] [fr] [en]

    Dünger oder Herbizide
    de fr en « Esti aŭ ne-esti - tio estas la demando » Pri la verŝajna estonteco de la homaro Sekrete ekzistis en la GDR la diraĵo: "Hieraŭ ni staris antaŭ abismo hodiaŭ ni estas unu paŝo plu " Somertage ni promenas en malgranda grupo. Bona etoso - kaj - subite - ekaperas tio monstro kun larĝaj brakoj kaj fingroj. Malforta brumo estas en aero kaŭzita de la pulvorigilo. Fulme al mi konsciiĝas " Tiel simpla kaj senrespondeca estas la laboro k…

  • Valentina Tereŝkova

    http://popularscienco.blogspot.de/2012/06/valentina-tereskova.html Valentina Tereŝkova Unua en la mondo kiel kosmonaŭtino. Ŝi naskiĝis la 6-an de marto en 1937 en la vilaĝo Maslennikovo de la Tutajevskij distrikto de Jarslavskaja provinco en familio de kolĥozanoj. Ŝia patro laboris kiel traktoristo, la patrino okupiĝis pri hejma mastrumado, laboris en la kolĥozo. En la jaroj de la Granda Patria Milito la patro pereis je la fronto, kaj la patrino kun tri infanoj transloĝiĝ…

  • Belega kanto en Esperanto

    De KAJTO : "Ni hisu la velojn"... (video kun la teksto en Esperanto) Aĉetebla ĉe VINILKOSMO !!!

  • Lingva perforto kontraŭ indiĝenaj infanoj

    Lernejoj por indiĝenaj infanoj en Barato gamas je betonaj konstruaĵoj ĝis portempaj, senmuraj dometaĉoj: jen tri fotoj lastatempe faritaj de mia edzino Rekha ABEL en vilaĝo ĉe la norda limo de nia gubernio Andhrapradeŝo . Tuj trans la gubernia limo estas la distrikto Dantewada [daantevaada, EN ] kie okazas perforta, armita konflikto inter la registaro kaj la naksala movado . Inter la plej vundeblaj viktimoj de tiu ĉi konflikto estas infanoj. Lastatempa artikolo en la (anglalingva) revuo…

  • 1958 - 2008 / 50 jaroj - kaj iom saĝa [de] [fr] [en] & surprizo la abdiko de la papo al 22.2.2013

    Der Hohe Dom in Paderborn
    [de ] [fr] [en] 50 jaroj - kaj iom saĝa Antaŭ 50 jaroj ordinis min la episkopo kaj kardinalo d-ro Lorenz Jaeger en la katedralo de la Paderborn kune kun 40 aliaj diakonoj Estis grandioza ceremonio ĉiuj estis forte motivitaj. En la monato Aŭgusto mi festis la primico en mia hejmpreĝejo in Bad Lippspsringe Dum 7 jaroj mi estis sacerdoto. Poste mi retiris min. Kial Dume m…

  • Ne fermita letero al iama amiko

    La vero estas relativa. La vero de unu ne estas vero de alia. Kiam la malnovaj greko diskutis, ili kontraŭdiris unu alian kaj neniam ili la mondo aŭ socio ŝanĝiĝis. Homoj havas opiniojn kiujn ili defendas aŭ plibonigas. Laŭ mi tio estas la esenco de progresema asocio, diskuti kaj klerigi. Estas grava por gvidantoj de asocio scii kiu estas membro, sed same grava estas lerni kompreni kial homoj forlasas "maldekstra progresema asocio (?)" aŭ aktivecon en ĝi. Ne estas tiel facile rapide anstat…

  • Sepultu min (Elena Liotto - originalo en dialekto de Vicenza)

    Sepultu min Sepultu min, kiam la tempo por mi batos la horon, sur peco de la tero kiun la sun' orkoloras. Sepultu min,…

  • Urĝe: islamo en granda danĝero!

    Kelkaj gejunuloj Tehranaj tra retejo www.facebook.com organizas amuzan renkontiĝon je la 29-a de julio en iu urba parko por "Akvpafado". Proksimume 800 gejunuloj ariĝas kaj la ludo komenciĝas. Oni akvo pafas unu la alian kaj kreiĝas gaja etoso dum pli ol 36 grada temperaturo. Aperas la fotoj de la renkontiĝo tra la interreto kaj la registaro frontas "tertremo"n: Islamo en danĝero! Kia skandalo: knaboj kaj knabinoj dum hela(!) tago en publika parko akvumas unu la alian kaj la polico ne baras…

  • Mensa malsano III (kaj lasta)

    Kaj nun, kion fari? Kion mi povas konsili al homoj, kiuj suferas pri tiaj mensaj problemoj? Unue, forpuŝi ian ajn kulposenton. Ni ne kulpas pri nia malsano. Kaj se nia malsano vundas aliajn homojn, ni konsciu pri la diferenco inter "kulpo" kaj "kauzo". Nia problemo estas la kauzo, ne ni kulpas pri tiuj problemoj. Tuj kiam ni konscios pri tio, multe pli facilos alfronti la problemon kaj serĉi vojojn por superi nian problemon, kaj ĉefe la konsekvencojn, kiujn provokas nia malsano. Malf…

  • La Bestĝardeno

    Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno. Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj. Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo. “Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas deman…

  • Dentisto

    Ĉi matene mi estis ĉe dentisto. Mi devis esti ĉe li je la 9-a: 30. Pro malbona vetero, mi sufiĉe frue foriris kaj alvenis ĉe li je la 9-a: 10. Ne gravis ĉar mi ĉiam kunportas cerbon kaj mi tuj metis min sur seĝo kaj donis al pensoj la bezonatan liberecon. Pri vortoj kiujn mi interŝanĝis lastajn tagojn, pri vortoj kiuj estis skribita. Vere interesa filmo kiun mi revidis. La 9-a: 30 mi komencis aŭskulti al sono de ŝuoj sur planko. Mi estas la unua paciento de la tago, do tuj la dentisto ve…

  • rakontu al mi ...

    ... rakontu al mi pri la bomboj kiuj eksplodis dum mi estis dorminta ... Iu tage vekiĝinte vi rimarkos ja vi estas for ventumita

  • multfoje mi estis mortinta ...

    Multfoje mi Estis mortinta Dum sonĝoj de mia fratino Koŝmaroj de miaj geamikoj kaj Dum miaj vekoj من بارها مرده ام در خواب های خواهرم کابوس های دوستانم و در بیداری های .خودم http://vahmisabz.blogfa.com/post-412.aspx

  • Morgaŭ

    Morgaŭ estas la tago de Sankta Ludoviko, patrono de ĉiaj utopiemuloj, gratulistoj kaj kielvifartistoj. Morgaŭ multaj adorantoj ariĝos ĉirkaŭ la skulptaĵoj kaj alportos florojn al la Sanktulo. En la urboj, kiuj bonŝancas havi straton portantan la nomon de la Sanktulo okazos solenaj ceremonioj. Oni fotos la stratŝildojn kaj ĝoje dishavigos la fotojn al la tutmonda adorantaro.

  • virino (ankoraŭ NE) eskapis de ekzekutistoj!

    POSTNOTO: Ŝajnas ke la novaĵo estis sekurec-informa ludo kun la publiko :( la novaĵon elsendis "press TV" angla lingva televido de la irana registaro kaj ĉiuj aliaj novaĵagentoj dissendis la novaĵon surbaze de tiu fonto. Nun press TV diras ke ili faris intervjuon en la hejmo de Sakineh kun ŝi kaj ŝia filo kiun dimanĉe je la 01:35 GMT horo elsendos :( ili estas tiom ĉarlatanaj ... ======================================== fakte la registaro jam tro elespezis kaj perdis pri Sakine. En…

  • diru NE al ŜTONUMADO ...

    Ni loĝas en la kerno de koŝmar-aro: sinsekve kaj senĉese nin ĉirkaŭas koŝmaroj unu post la alian. Ekzekutado, atestado, diskriminacio, apartigado, turmentado kaj ... jam estas "normoj" de irana vivo. Ĉiu tage oni faras ion "iniciaton" por ke ni ne sentu nin tedaj. Nia vivo estas amara satiro. Foje la aktualajn aferojn mi ne kapablas kredi pro plenplenaj nudaj perfortoj, mi preferus ili nur estu kaj restu koŝmaroj, sed, sed bedaŭrinde ili ne estas/restas koŝmaroj ...…

  • jen Novruzo, jen printempo, jen nova jaro ...

    1. UN rekonis Novruz-on (21-a de marto) kiel "la internacia festo". La novaĵo estas ĝojiga. Vere Novruzo estas unu el la plej logikaj "naturaj festoj". 2. La jaro finiĝas kaj post horoj (laŭ nia kalendaro) komenciĝos nova jaro. Jaro kiu pasis estas ne forgesebla kaj je la memoro de nia socio restos historia. Multaj (mal)bonaj aferoj okazis ... ploroj, sangoj, ĉagrenoj, solidarecoj, turmentoj, arestoj, krimoj, atencoj, manifestacioj, protestoj kaj ... 3. La jaro 1388 laŭ estis "jaro de junu…

  • La neĝo

    Vintro en Flandrio estas kutime laŭ sama kanvaso. Novembro- ŝtormoj, decembro- malvarma, sed apenaŭ frostaj tagoj, sed multe da pluvetaj tagoj. Pluvo plej tedaj kiu ŝajne neniam haltas. Pluvo kiu malsekigas malsupre de pluvombrelo same multe ol supran parton. Januaro- unuaj frostaj tagoj kun temperaturoj de minus 1-2 gradoj C kaj dum nokte ĝis minuso 10. Februaro alportas de tempo iom da neĝo kiu malaperas antaŭ suno enlitiĝas. Tamen suno estas apenaŭ videbla ĉar tro da nuboj ornamas la ĉielon.…

  • kontaktlumiloj senlumas ...

    Mia koro premitas Mia koro premitas Iras mi al verando kaj miaj fingroj Nokt-haŭton streĉitan tuŝas Kontaktlumiloj senlumas Kontaktlumiloj senlumas Neniu min prezentos al sun` Neniu min alportos al paserara banked` La flugon enmemorigu Birdo mortema estas Forug Farroĥzad 1935-1967 دلم گرفته است دلم گرفته است به ايوان ميروم و انگشتانم را بر پوست کشيده شب ميکشم دلم گرفته است دلم گرفته است چراغ های راب…

46 articles in total