Nun ke Bob sciis ke li kapablis paroli kun birdoj, li nepre volis scii ĉu eblas paroli kun aliaj bestoj. Do matene li surmetis vestaĵon kaj jakon, la akvorezistajn botojn, saltis sur biciklon kaj iris al bestgardeno.
Kun kiu mi unue parolas, li demandis si mem, sed tiam li jam staris ĉe la kaĝo de la polusa-ursoj.
Kvankam estis frosta tago kaj temperaturo ne pli altis ol 1 grado C, ili plonĝis en akvobazenon kvazaŭ estis tropika naĝejo.
“Pardonu, sinjoro urso, ĉu mi povas demandi ion al vi”? “Ĉu vi kunportas manĝon - urso respondis - se ne lasu min trankvila. Mi mortmalsatas kaj mi volas nur manĝi”.
Nu, Bob pensis, ĝentileĉo ne apartenas al iliaj kutimo kaj li simple daŭrigis la vojon. Unu afero li jam sciis, ankaŭ polusa-ursoj komprenis lin, kaj kun sento de feliĉo li prenis vojon al aliaj bestoj.
“Haha, estimata sinjorino elefanto, kiel vi fartas”? La elefanto levis la rostron kaj trumpete respondis: “kiel vi aŭdacas demandi tion. Ĉu vi ne vidas ke mi troviĝas en kaĝo tro malgranda en kiu enuiĝo estas plej ofta okupiĝo”? “Pardonu min - Bob respondis - sed vi loĝas en bestĝardeno kaj ricevas ĉiun tagon manĝon laŭ prefero kaj devas fari nenion. Pensu foje al kolegoj en Afriko kiu devas memzorgi pri tiuj aferoj, kun risko trovi nenion kaj malsati dum pluraj tagoj. Aŭ pensu al amikoj en Baratio kiuj ĉiun tagon devas pene labori”.
“Vi kompatinda idioto - diris la elefanto - ĉu vere vi pensas ke vivi en malliberejo estas pli bone ol esti libera en naturo kaj serĉi manĝon. Se vi pensas ke ni havas luksan vivon ĉi tie, kial vi ne ŝtelas ion aŭ forrabas mansakon de maljunulino por ke vi estu en malliberejo kaj spertu kion, tio signifas.
“Sed - diris Bob - vi estas eduka materialo por infanoj kaj plenkreskuloj, kiuj venas lerni kiel aspektas elefanton, kiel ili estas en ĉiutaga vivo. Fakte vi tre utilas ĉi tie kaj homoj ŝategas rigardi al vi”.
“Vi stultulo - reagis la elefanto - homoj, ili jam staras al en la gorĝo. Neniu respekto ili montras. Ĉiuj agadas kiel krudaj kapitalistoj kaj nur ekspluatadas nin. Amikoj en Baratio devas labori kvazaŭ ili estus azenoj plej stultaj, aŭ aliaj laboras en cirko kie ili devas ludi klaŭnon. Kia malhonorigo por nia bona nomo. Kaj terure estas la sorto de niaj fratoj kaj fratinoj en Afriko. Ĉasistoj klopodas pafi ilin kvazaŭ ni estus homoj en milito, nur por forpreni niajn iburajn dentojn”. “Sed” volis Bob diri, sed tiam proksimiĝis grandega elefanto. Li ne simple proksimiĝis sed tre kolere kuris al rando de la kaĝo. “Fratino - li laŭte kriis - kial vi diskutas kun homo, ĉu vi ne memoras ke mi strikte malpermesis tion. Iru for, kaj vi - li trumpetis al Bob - tuj foriru aŭ mi tiel laŭte bruas ke aliaj pensas ke vi fifaris ion al ni”.
Bob, kiu estas sufiĉe timema bubo, rapide forlasis la kaĝon de la elefantoj kaj daŭrigis vojon ĝis li venis ĉe la alpakoj. Li iom rigardis al ili kaj pensis, ke tiuj certe estas pli afablaj.
“saluton sinjoro lamao”, diris Bob kaj li levis kaskedon kaj surmetis plej afablan vizaĝon. La lamao alrigardis Bob, venis malrapide ĉe la drado kaj ne atendite kraĉis en vizaĝon de nia amiko. Bob ne sciis kio okazis al li. Li nur volis iom paroli kun la stranga besto kaj jen, nu tio tute ne plaĉis. Li prenis poŝtukon kaj viŝis la malpuraĵon de la vizaĵo.
Kio okazas, damne kio okazas? Li nur volis havi agrablan parolon kun bestoj el foraj landoj. Ne eblas ĉu, ke tiuj enmigrantoj estas malpli gentila ol bestoj el propra regiono.
Bob hontegis pri liaj pensoj kaj preskaŭ volis frapi propran vizaĵon por kiu venis en lia kapo. Ĉu vere ĉiu homo suferas latentan formon de rasismo, li pensis.
Kun kapo profunde inter ŝultroj li direktis sin al elirejo de la ĝardeno. Pro vintra vetero eĉ ne eblas saluti la florojn. El mizero li salutis la lokojn kie kutime estas la florbedoj. “Saluton floroj” li murmuris kaj li malrapide iris al elirejo. Ho jen, la kaĝoj de simioj. Ili plej proksimas la homoj, ĉerte ili volas iom klaĉi kun mi.
Kun plezuro li rigardis kiel la simioj saltis de unu branĉo al alian ĝis ek, iu el la grupo metis sin antaŭ Bob kaj komencis pisi.
“Vi damna kreteno - kriis Bob - ĉu vi ne hontas pisi en direkto de mi. Kion mi faris por ke vi estu tiel malĝentila”?
“Homo, homo, foriru homo, lasu nin”, jelpis pluraj simioj samtempe. “Sed mi nur volis iom babili - diris Bon - mi ne faras ion kontraŭ vi, mi nur volas iom paroleti”.
“Paroli - respondis la pis-simio, paroli. Ni ne parolas kun homoj. Ni malsategas homojn, jen mi montras postaĵon kaj se vi ne forkuras mi fekas sur vin”.
“Sed damne, kion mi faris por ke vi agadu tiel - estis demando de Bob - mi estas amiko kaj nur volas paroli”.
“Aŭskultu - diris sufiĉe granda simio - ĉu vi homoj ne scias ke ni estas la anarkiistoj inter la bestoj. Ĉu vere vi estas tiel simpla en kapo ke vi ne komprenas. Ni pisas kaj fikas kaj fekas antaŭ okuloj de la homoj kaj stultuloj viaj ne komprenas ke nia nura celo estas ke vi lasu nin en trankvilo. Sed ho ve, stultaj kretenoj viaj, vi staras kaj gapas kvazaŭ ni estas nacia teatro. Nu ni ne estas. Ni estas sovagaj bestoj en karĉero, ĉu vi kun viaj limigitaj kapabloj havas eĉ imagon kio tio signifas.
Iru kaj diri al ĉiuj homoj ke ili ne plu venu al bestogardeno. Kial ili ne spektas dokumentan filmon, kiu estas multe pli interesa. Vi povas vidi kiel ni vivas en libera naturo kie ni estas gaja kaj bonhumora.
Via speco agadas kiel kapitalistoj kiu pensas ke ili povas posedi ĉion, ke ili povas aĉeti ĉion. Sen ajna respekto por la digno de ni animaloj.”
Bob aŭdis iun sonon al li konatan kaj kiam li turnis sin, li vidis Jef la mevo.
“Bob, kara Bob - diris Jef - kion vi faras ĉi tie? Ĉu vi nepre devas paroli kun amikoj de mi kiu venis el foraj landoj, kiuj devas adaptiĝi sin al moroj kaj kutimoj de ĉi tiu lando? Kial vi homoj ĉiam devas posedi. Kiam vi homoj ĉiam devas regi kaj ordoni. Kial vi homoj ne povas montri respekton. Kiom da homoj estas sur globo? Preskaŭ 7 miljardo ĉu? Vi povas batali , ekspluatadi, humiligi unu alia sed jen, ne sufiĉas. Vi devas detrui la naturon, malstabiligi la ekologian sistemon. Kial vi ne kontentas kun tio, kion vi havas. Rigardu ĉirkaŭ vi. Ĉu vere necesas ke homoj devas meti bestojn en kaĝojn?
Homoj regas solidarecon, sed precipe kiam rilatas aplikado de malbona. Vi homoj havas tiom da laboro por lerni kiamaniere kune vivi. Orientigu vin pri tio kaj liberigu la malliberulojn en ĉi tie en ĝardeno”
Bob rigardis al Jef, rigardis al la pintoj de lia botoj kaj demadis al Jef, “ Ĉu vi volas flugi kun mia al mia hejmo? Eble esti portata de la vento forigas mian honton. Pardonu min”.
Kaj denove Bob iris kun Jef pli proksima al la nuboj kaj ili dancis dancon de morto kaj ĉagreno el honto pri kio homoj faras.
Reĝo ankaŭ estas danka oobjekto por verki etrakonton pri "ĝi".
Antaŭ kelkaj tagoj mi kontrolis kion mi povis forigi de komputilo. Mi ĉiujn 6 monatojn forigas tion, kion mi ne relegis dum pluraj jaroj, ĉar certe mi neniam plu bezonas kaj tiam mi vidis la rakonton.
Do certe ne konscie mi metis je certa dato en mian paĝaron, sed jes mi volas nomi tion hazardo.
La scio ke hazardo ne ekzistas, estas de tempo esperplena de tempo timiga.
Perdo de mia karega amiko David Kelso kaŭzas ke emo por verki nun ne ekzistas. Mi do atendas tempo ke mi denove sentas pli trankvila por denove verki.
Sign-in to write a comment.