Júlio César PEDROSA's articles with the keyword: Casimiro de Abreu
-
Miaj ok jaroj
- 21 Jan 2021Miaj ok jaroj ("Meus oito anos"), tre konata kaj estimata brazila poemo, naiva omaĝo al la infaneco, kreaĵo senmorta de Casimiro de Abreu (1837-1860). Antaŭ ne longe, parkere koni kaj eĉ deklami ĉi tiun poemon estis tasko de infanoj en la lernejoj. Belega traduko - aŭ esperanta rekreaĵo - de F. V. Lorenz. La tradukinto uzis la neologismon saŭdado por traduki la portugallingvan "saudade"; tiu neologismo, konata de brazilaj esperantistoj, ne estas uzata de alilandaj samideanoj pro tio, ke ĝin oni ne opinias vere internacia, kaj oni preferas la vortojn sopiro , korenuo . Laŭ la portugallingva vortaro Caldas Aulete , "saudade" estas: "Elvoka sento kaŭzata aŭ de rememoro pri bona travivaĵo aŭ de foresto de amataj aĵoj aŭ personoj estimataj". Ismael Gomes Braga opiniis, ke tian senton ciuj homoj posedas, pro tio li sugestis la vorton saŭdado por esprimi ĝin. Pri Casimiro de Abreu: eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu
-
Historio de rozo
- 30 Oct 2013Unu el la plej konataj brazilaj verkistoj el la romantisma epoko, Casimiro José Marques de Abreu vivis malmultan tempon, sed postlasis faman verkon kun ŝatataj kaj ĉiam deklamataj poemoj. Tiu ĉi estas alia belega traduko de F. V. Lorenz. eo.wikipedia.org/wiki/Casimiro_de_Abreu
Jump to top
RSS feed- Júlio César PEDROSA's latest articles with "Casimiro de Abreu" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter