Group: ELIRO Amikoj


Alo aŭ flugilo?


Helena Tylipska
13 Sep 2009 - 2 comments - 1 658 visits- Permalink   |   Translate title into English

PIV klarigas, ke "membroj"estas homaj kaj bestaj elstaraĵoj, do mi komprenas: kruroj, brakoj, gamboj kaj aliaj elstaraĵoj, krom kapo, kiu estas nenia elstaraĵo; gamboj, por iri, salti,kuri ktp, brakoj por labori, disetendiĝi, ĉirkaŭbraki ktp, sed birdoj ne, birdoj havas ilojn, precize: flugilojn.
Kiel ilon, mi imagas ion elpensitan kaj faritan de la homo( ankaŭ se eĉ la bestoj sukcesas fari iun ilon), ion inventitan kaj konstruitan de la homo, por faciligi propran laboron.
Flugas kajto, do estas flugilo, flugas aeroplano, do ĝi estas flugilo, flugas deltaplano, do ankaŭ ĝi -flugilo kaj multaj aliaj aĵoj flugas, kun vento aŭ sen vento. Sed, ĉu la birdo estas flugilo? Ĉu membro de birdo uzata por flugi estas flugilo? Se jes, do niaj membroj devus esti iriloj, kuriloj, fariloj, batiloj kaj multo da aliaj iloj , depende de laboro kiun ĉi iloj devus fari. Neniu faris flugilon al birdo, ankaŭ ĝi mem ne faris flugilon por si: kun tiu kruro birdo jam naskiĝis. Mi uzos vorton "alo", plaĉe aŭ malplaĉe flanke de aliaj esperantistoj.
Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
En Vikipedio mi , inter aliaj informoj legas ankaŭ tion: Alo - ĉiu el la du flugiloj de birdo! Aŭ mi ne scias legi Vikipedion, aŭ mi rajtas uzi vorton "alo" kun signifo de flugilo aŭ la Vikipedio estas stultaĵo, kiun ne valoras legi ĉar oni simple mislernas kaj kompreneble misinstruas. Mi preferas fidi je Vikipedio, ĉar la klarigo, kiun mi serĉis, estas ĝuste tia kian mi volis. Al mi simple ne plaĉas uzi "flugilo", kiam temas pri korpo-partoj de birdo , dankal (se vi preferas -- danke al, sed mi preferas la unuan) kiuj birdo, papilio, muŝo aŭ mita Pegazo povas altiĝi en aeron, des pli ke la "alo" kun signifo de mi serĉata jam ekzistas en pluraj lingvoj kaj uzi ĝin simile en E-O , mi ne povas kompreni, kiel povus ĝeni kastelojn kun alo dekstra kaj maldekstra, stacidomojn, lernejojn kaj monahejojn alohavajn, ŝraŭbetojn, aŭ nazojn, kortojn kaj kortegojn kun aloj. Mi estas konvinkita, ke la vorto "alo" estas oportuna, pli oportuna ol la vorto "flugilo", tiun lastan oni povas lasi por iu nedifinita aĵo, objekto, afero kiu flugas. :-)
10 years ago. Edited 10 years ago.
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Dankon Rosto! almenaŭ unu staras miaflanke :-)))
10 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)