Group: ELIRO Amikoj


Melki lakton, melki bovinon ?


Helena Tylipska
29 May 2009 - 1 comment - 1 602 visits- Permalink   |   Translate title into English

Pri melkado

Ĉu la bovino estas jam melkita?
-Jes, ŝi estas ĵus melkita.

Ĉu estas freŝa la lakto ?
-Jes, tiu ĉi lakto estas ĵus melkita

Ŝajnas al mi, ke mi kapablas fari du laborojn samtempe, melki lakton kaj melki kaprinon, verdire mi scius samtempe ankaŭ kanti, sed mi ne certas,ĉu mia kaprino tion aprobus.

Por mi ambaŭ esprimoj estas ĝustaj, sed mi deziras koni opinion de aliaj esperantistoj.

Ĉu vi , aprobas ĉiujn formojn?
Kritikoj kaj konsiloj estas bonvenaj.
Comments
 Helena Tylipska
Helena Tylipska
Tamen en PIV mi ankaŭ legas: “melki venenon el serpento” kaj “melki monon el la grupo”:
tiuj estas klaraj ekzemploj: des pli oni melkas lakton; venenon- jes, monon- jes, kaj ĝuste
lakton- ne?
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)