Group: ELIRO Amikoj


speciala dankofesto


aaronibus62
08 Nov 2008 - 659 visits- Permalink   |   Translate title into English

Komercisto el la Usona nord-orienta regiono Kabo Gado, 80kilometrojn suden
de Bostono, sukcese proponis
per ret-awkcio gajnan proponon por ricevi viziton de
Angla Pilgrimanto kaj Wampanaga indigxenulo por
speciala Dankofesto en novembro.

La ret-awkcio cxe eBay estis kondukita de la Historia Societo de la
Plimoth Kolonio,
kiel mon-kolekta koplodo por financi la funkcion de gxia muzeo. La
gajninto de la awkcio, kiu rifuzis malkasxi sian nomon
al la publiko, gastigos du aktorojn, kiuj aperos cxe
dankofesta vespermangxo en la roloj de angla
koloniisto Edward Winslow kaj wampanaga Hobbamok.
Post la vespermangxo, la aktoroj elpasxos
siajn rolojn kaj parolos pri pilgrimula kaj Wampanaga historio.

La estroj de la Societo kredis ke la awkcia ofero de la specialaj
dankofestaj gastoj estus amuze interesa metodo por instrui historion
de la unuaj anglaj koloniistoj kaj la wampanaga homaro.

Post la unua raporto de la gajninto de cxi tiu awkcio,
la gajninta komercisto anoncis, ke li donos sian premion al
Children's Hospital (La Hospitalo por Infanoj) en Bostono.
La du aktoroj aperos antaw la tieaj malsanaj infanoj dum la
vespermangxo de la Dankofesto.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)