Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Ĉu nova "majo '68"


Jakvo
By Jakvo
28 May 2011 - 268 visits- Permalink   |   Translate title into English

Oni parolas pri la printempa movado en arabaj landoj. Mi sekvas kun atento la okazaĵojn. Sed kion pri la printempo en Hispanio?
Homoj protestas ne kontraŭ dekstro aŭ maldekstro, nek kontraŭ proletoj aŭ kapitalistoj sed pri nefunkcianta socio. Socio kiu pli kaj pli iĝas malagrabla por vivi.

Antaŭ du tagoj mi lernis ke 1 infano je 5 en Belgio ne havas decan vivon. Kio signifas; ne povas preni duson en domo pro manko de ĝi, ne povas varmigi sin dum vintro pro manko de hejtilo dum malvarmaj tagoj. Ne manĝas regule pro manko da mono!

Malriĉeco kreskas ankaŭ en la "Riĉa mondo". Ni devas lerni pli modeste vivi diras homoj kun multe da mono.
Kio okazas nun en la mondo?
Lunde mi intencos partopreni debaton pri nuna maldesktro kaj dekstro kaj la ekvilibro - se ĝi ekzistas inter la du flankoj.

Ĉiam mi legas ke maldekstro ne havas respondon al potenco de dekstro, al retoriko de dekstro. Mi havas opinion pri kialo, sed malfacilas diskuti sen scii ĉu eblas serioza diskuto.

Ĉu en ĉi tiu rondo eblas diskuti sen ke iu nepre volas ŝajnigi ke li havas la absolutan veron?
interesa demando.

The topic of this discussion has been edited by Jakvo 8 months ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)