Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda
Gerardo Lieblang
By
Jakvo
|
Karaj amikoj,
eble vi jam scias, sed mortis la 9-an de marto 2011 nia kamarado Gerardo Lieblang.
Gerardo estis dum multegaj jaroj membro de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj prenis jam plurajn jarojn respondecon en la Plenum-Komitato de SAT.
Kutime oni diras nur bonon pri mortintoj, de tempo eĉ iom hipokrita, sed nun - mi povas pensi dum tagoj, sed ne povas trovi negativan eĉon ĉe Gerardo. Li estis bonkora viro, bonega kamarado, ĉiam preta por helpi homojn.
Lia morto venis neatendite. Jes li estis malsana kaj en hospitalo, sed neniu signo estis ke ni perdu amikon.
Gerardo estis la iniciatinto de ĉi tiu forumo. Ĉiam li klopodis prezenti SAT al esperantistoj kiuj ne komprenas pri kio SAT rilatas. Pri utileco de SAT.
De tempo li telefonis al mi kaj esprimis sian seniluziigon ĉar homoj ne uzis al forumon ĉi tie por la celoj kiujn li antaŭvidis.
Li volis havi liberan forumon por ĉiuj homoj kiuj regas Esperanton. Libereco estas ligita al plej striktaj reguloj. La ĉefa regulo estas respekto. Ĉiuj povas doni sian opinion, sed necesas ke oni montras respekton en debato.
Mi pensis dum kelkaj tagoj, kion fari. Ĉu fermi la diskutejon aŭ daŭrigi?
Mi fine decidis ke mi ne fermas la diskutejon kaj per ĝi la liberecon al diskuti, pri esperanto kaj pri SAT.
Estas mia espero ke ĉi tiu diskutejo denove estas pli ofte uzata.
Mi ankaŭ petas ke ĉiu tenas momenton en kiu vi pensas pri granda viro, bonega esperantisto, sindona membro de SAT kaj ĝia Plenum-Komitato, nia amiko Gerardo Lieblang.
la 19-an de marto 2011

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feed for this topic
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter