Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Kurisu Kei


Jakvo
By Jakvo
01 May 2009 - 3 comments - 2 088 visits- Permalink   |   Translate title into English

En 2004 oktobro, mi renkontiĝis kun monumento de Japana Esperantolando, mia kamarado Kurisu Kei.
Mi pasis tutan tagon kun li kaj kiam mi adiaŭis lin vespere mi sciis ke tiu persono restas por ĉiam en mia memoro.
Edukita, elstara, inteligenta kaj iom naiva. Jes li havis iun certan naivecon, feliĉe, ĉar sen tiu naiveco li neniam povis plenumi kion li en vivo faris.
Li havis absolutan kredon en estonto en la junuloj, li vivis kun espero kaj ne estis tiel maljuna ke li diris ke antaŭe en antaŭa tempo, ĉion estis pli bone. Li sciis kaj ankaŭ diris ke neniam la vivo de parto de la homoj estis tiel bona kiel nun kaj per tio li referencis al la riĉaj landoj.

Kun bedaŭro mi legas en komuniko de UEA:Jam ne plu komunisto, li dum la
kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia
lando.
Kurisu Kei kiun mi renkontis, je aĝo de 94 jaroj tiam, estis komunisto, vera komunisto. O jes ne plu membro de asocio de flagoflirtigantoj, sed komunisto en koro, pensoj kaj agadoj. Li forĝetis la doktriniĝon, kiun li ricevis kaj iĝis aŭtenta komunisto. Persono kiu komprenas ke nur pere de komuna batalo ni povas atingi celon deziratan.

Mi memoras kiel ni sidis kune en komforta seĝo li kaj mi unu apud alian. La imperiestro kaj la burlesko. Mirigis min kiom da respekto Kurisu Kei havis por mi. Neniam en vivo mi spertis ke persono de lia kvalitoj montris respekton por la etulo el Flandrio.
Li instruis min ke sen respekto ne eblas konstrui ion ajn, certe ne pacan mondon.

Gazetaro en la mondo ne metas sur unua paĝo; Kurisu Kei mortis. Gazetaro el la mondo jam delonge ne plu aperigas gravan informon.
Kurisu Kei mortis. Mi havas larmojn en okuloj, eble ĉar mi estas emocia idioto aŭ ĉar mi ne scias kiamaniere doni mian plej grandan respekton por Kurisu Kei.
Estas hodiaŭ La Unua de Majo. La tago ke ni rememoras ke ni laboristoj neniam plu devas klini por reĝoj kaj nobelaro. Ni povas teni niajn manojn en poŝo kaj kaskedon sur kapo kiam la „gravuloj” pasas.

Sed nun mi klinas plej profunde, per plej granda respekto, por honorigi mian amikon Kurisu Kei.
Comments
 Jakvo
Jakvo
La strukturo kaj planoj por sekvaj S-uloj jam pretas, same por Sennacieca Revuo. Vi ne timu ke la redaktaskipo ne faras sian laboron.
14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Vi - NE - timu ------------- ke la redaktaskipo ne faras sian laboron.
Zorge legi helpas kompreni;-)
Mi lernis ne promesi ke teksto aperas antaŭ la revuo estas plene farita kaj ĉe presisto. Lastmomenta ŝanĝo povas kaŭzi ke teksto ne aperas. Ĝis nun mi havas tekston de Kurisu Kei en la koverto. Ni vidu.
La redaktaskipo faras sian laboron laŭ tekstoj prezentitaj, Laŭ kvalita sendita kaj laŭ tempo bezonata korekti kaj fajnigi tekstojn.
14 years ago. Edited 14 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Jes vi pravas, nek jes nek ne. Plej verŝajne. Kun helpo de dioj??? Mi ne scias, espereble jes. Mi faras mian bonan kiel ĉiam.
Vi vidos baldaŭ. Se eblas jes, se ne eblas ne, dubinde sed plej verŝajne jes, se ne okazas ion pri kiu mi ne kulpas. Sed nu, pensu, paĉiencu. Ne faru al vi zorgojn , almenaŭ ne tro da, ĉio iras glate, ni vidu ĉu bone. Dankon por via kompreno.
14 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)