Group: Iper rondo de Sennacieca Asocio Tutmonda


Pri klasbatalo


Jakvo
By Jakvo
31 Mar 2008 - 4 comments - 4 507 visits- Permalink   |   Translate title into English

TILIO DEMANDIS:
Kio min interesas- la unua artikolo de statuto de SAT, kion ni pritraktis dum somera kongreso. Chu estas forigota esprimo pri klasbatalo, au ne, lau via opinio?
Mi pensas, se klasoj vere batalus inter si, tiu batalo rapide sukcesus, char majora majoritato estas ekspluatitoj kaj minora minoritato ekspluatantoj. Lau kvanto, plimulto plejofte venkas, se bone organizita, povus forpreni povon el manoj de ekspluatantoj. Tio estus granda sangarevolucio kiu produktus mondan perturbon.

Sed klasoj ne batalas inter si. Char ili dependas unu de la alia; enterprenoj dependas de laboro de dungitoj, kaj dungitaj laboristoj dependas de sia salajro. Kaj silentas. Ne klasbatalas - male - subtenas intereson de alia klaso.

Chu absurdo?
Geplaatst 34 uren geleden. ( permalink / antwoorden / bewerken / verwijderen )
Comments
 Jakvo
Jakvo
La frazo :SAT ne estante partipolitika, sed nur kleriga, eduka, kultura organizo, celas, ke ĝiaj membroj estu komprenemaj kaj toleremaj rilate al la politikaj kaj filozofiaj skoloj aŭ sistemoj, sur kiu sin apogas la diversaj klasbatalaj laboristaj partioj kaj sindikatmovadoj…
Daŭre troviĝas en statuto kaj plej verŝajne ne estos forigita en proksima estonto.

Mi ne kredas en nocio klasbatalo en la nuna tempo. Jes antaŭ diru 100 jaroj kaj pli. Post la Dua Mondmilito, kreiĝis la bifsteka socialismo, nun nomata en mia regiono la Loft-socialismo, kiu plene subfosis la batalon inter diversaj "klasoj".
Kiu fakte eltrovis al ideojn uzi vorton klasoj? Mi scias ke oni jam uzis en 17-a jarcento en Britio.

Mi devas kontraŭdiri vian frazon ke klasoj inter si ne batalas.
Eble la plej bona ekzemplo por montri ke klasbatalo kaj klasoj estas eltrovaĝo de burĝuloj estas fakto ke la vera potenco de la kapitalismo (pardonu pri la sloganeska parolmaniero) troviĝis en tio ke ili lerte kapablas dividi la laboristan klason laŭ koloro , relegio, deveno, ktp, ktp.
Kial Hitler sukcesis dum pluraj jaroj, simple ĉar li kreis malamikon por la popolo, la germanoj suferegis pro la kulpo de la judaj komercistoj kiuj forprenis la riĉecon de la germanoj.
Kial Usono estas forta lando, simpla ĉar ĉiam denove ili zorgas ke la laborista klaso inter si batalis, la koloritaj kontraŭ la blankuloj, viroj kontraŭ virinoj, ktp.

La demagogio ne faras la penon krei unuecon, sed ĉiu potenchava kreteno volas havi sian propran socialisman partion aŭ komunistan partion, laŭ Lenin, Stalin, Maŭ, Pol Pott ktp, ktp.

La tago ke laboristoj konscias , ke ili havas plenan potencon tenate la manojn en poŝo (internacia striko ĝis fino). Ja multe pli da povo ol la tuta kapitalistaro en la mondo,
Ni povos iri paŝon antaŭen.

Monda striko ĝis la tago ke kapitalismo sidas sur genuon. Jen mia plej granda revo.

Sed vidu al realeco. Kiam en Belgio oni alvokas al nacia manifestacio kaj partoprenas 100.000 homojn, oni parolas pri giganta sukceso.
100.000 homoj je popolkvanto de 10.000.000, laŭ mi ni ĉi tie parolas pri 1 UNU%.
Jen la unuiĝo, la revo de Marxoj kaj aliaj teknokratoj kiuj neniam partoprenis la batalon en fabrikoj por gajni buterpanon de ĉiu tago.

Klasbatalo oni puŝas la vorton tra nia gorĝo por ke ni ne forgesu nian lokon. La tavolo kiu naĝas en propra merdo.
16 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Kara Petro,
Mi pensas ke ekzistas miskompreno inter defendantoj de la vortoklasbatalo kaj aliaj. Evidente ekzistas grandega parto de la homaro kiu devas vivteni sin pere de laboro, aŭ alternativa enspezo, kiel senlabormono kaj emeritiĝmono.
Neniu dubo pri tio. Pri kiu mi gravas estas la uzado de la vorto klasoj kaj klasbatalo. Laŭ mi historio preskaŭ malebliĝas plu zui ĉi tiujn esprimojn malmodernajn, kaj multaj politikaj filozofoj ankaŭ pensas tiamaniero. Mi regule partoprenas prelegojn, preskaŭ ĉiam pri filozofio aŭ pri aferoj kiuj koncernas la lukton de laboristoj (laborprenantoj). Apenaŭ plu aŭdigas la vorton klaso klasbatalo.
Kiel mi jam diris en alia forumoj, la lukto enhavas nun pli ol simple batalo inter klasoj ankaŭ kaj precipe ke al junaj homoj tiujn esprimojn ne plu plaĉas aŭ ne plu estas uzataj.

Evidente neniu povas nei la malsamecon inter la diversaj niveloj de homoj laŭ ekspluatata, ekspluatanto, sed ne plu striktasenco rilatas plu pri klasoj. La klasoj en kiuj siatempe homoj kiel Marx dividis laŭ mi ne plu ekzistas.
Kion mi estas ? Plebano, proleto, mesklazano, riĉulo, kapitalisto. Depende de la homo kiu taksas min. Por mi mem mi ne apartenas al klaso. Mi estas laboristo kaj neniam kaŝis tion, sed al klaso mi ne apartenas nek volas aparteni.
16 years ago.
 Jakvo
Jakvo
jes
15 years ago.
 Jakvo
Jakvo
Problemo estas ke multaj homoj pensas ke sufiĉas nomi sin socialisto/komunisto por esti tie;. La revo kaj diro same idiotas kaj frenezas ol la penso de la kapistaltso kiu estas ankaŭ nur simpla idioto kaj freneza.

Kiel facila estas subskribi kunvortoj koloro A-B-C- ktp, sed vivi laŭ ideo de via ekonomi-politika koncepto estas multege pli malfacila.
Mi memoras la tempon ke ĉiuj "komunistoj" devis estis trampe vestita, ke nepre ili devas esti modesta en elspezo kaj vivo. LA gvidantaro flustris en oreloj de al adeptaron ke nepre komunistoj devas esti malriĉa, ĉar post redivido de al riĉeco ĉiuj havas malmulton.
Feliĉe realo forpuŝis la miton. Lasu nin redividi riĉecon, kaj ĉiuj havas abundon kaj la batalo povas rekomenci. Tiuj kiuj laboras kontraŭ la diboculoj kiuj krom promenadi laŭlonge la bulvaroj kaj trinki kafon ne kontribuas al socio.
Jen demando al la plej maljunaj inter la SAT anoj; Ĉu honesta kaj plenkontentiga (eĉ ne por ĉiuj homoj) sistemo jam ekzistas? Aŭ ĉu eble la konkurenco inter malsamaj ekonomiaj sistemoj ne estas la riĉo de al mondo? Jen honesta demando.
En nuna monda koncepto mi batalas ĉe la flanko de la strebantoj al socialisma ekonomio. Problemo estas nur kiamaniere elpuŝi el tiu sistemo la profitularon kiu fakte helpas nur fifamigi la sistemon, helpas ĝin detrui.
15 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)