Group: International Working Group "Lingvolanĉilo"


LERNOLIBROJ


Stano Marček
01 Mar 2010 - 1 comment - 1 119 visits- Permalink   |   Translate title into English

ESPERANTO PER REKTA METODO – PRISKRIBO

"Esperanto per rekta metodo" de Stano Marček estas riĉe ilustrita, rektmetoda lernolibro por komencantoj, taŭga ne nur por kursoj, sed ankaŭ por memlernantoj, al kiuj ĝi, danke al multaj ilustraĵoj, parte anstataŭos rektan kontakton inter la instruisto kaj la lernanto.

La lernolibro unue aperis en la slovaka lingvo, kaj dum du jaroj ĝi aperis en 24 lingvoj: la angla, franca, itala, rusa, ĉina, japana, korea, portugala, pola, slovaka, Esperanta, greka, nederlanda, irlanda, rumana, germana, dana, litova, serba, vjetnama, luksemburga, hungara, kroata kaj finna. Prespretaj estas la ĉeĥa, ukraina kaj bulgara versioj, provlegataj estas la armena kaj la hispana.

La 22-lecionan lernolibron, ilustritan de Linda Marčeková (filino de la aŭtoro), akompanas praktikaj didaktikaj materialoj:
– 500 Instruaj bildoj por rektmetoda instruado (A5-formataj, kartonaj bildkartoj de la kursomaterialo, en du praktikaj kofretoj po 250 bildoj; la bildoj kronologie sekvas la unuopajn paŝojn de la lernolibro),
– KD kun la 500 Instruaj bildojpor rektmetoda instruado (en PDF-formato, por komputila projekciado),
–KD kun Modela elparolo (MP3-registraĵo kun voĉlegitaj Esperantaj tekstoj de la libro).

La studmaterialo baziĝas sur rekta, tiel nomata indukta metodo (konkludi el konkretaj faktoj ĝeneralan leĝon), laŭ kiu la lernantoj – helpe de bildoj kaj analogio – subkonscie ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste – en tekstoj kaj ekzercoj – rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo.
En lecionoj, kie la akirita vortprovizo permesas klarigi novan vorton per la jam konataj, aperas en la paĝranda bildvortaro klarigo en Esperanto.

Post la rektmetoda leciono venas la sekcio Gramatiko, en kiu nacilingvaj klarigoj firmigas la jam intuicie komprenitan materialon.

La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan ofteco-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 plej ofte uzatajn vortelementojn (morfemojn) – komence la plej ofte uzatajn ktp – kaj garantias, ke la lernanto unue lernu la plej ofte uzatajn kaj pleje bezonatajn vortelementojn, por povi interkompreniĝi en plej oftaj situacioj de la ĉiutaga vivo.

Ankaŭ la gramatikaj elementoj estis anticipe dividitaj laŭ sia graveco kaj en la libro ili aperas en tiu vicordo. La unuopaj gramatikaj eroj estas alproprigataj en apartaj „paŝoj“ kaj klarigataj per indukta metodo. Surbaze de la jam posedataj konoj, helpe de ilustraĵoj, simboloj, analogio kaj kunteksto la lernanto komprenas la novan elementon subkonscie, intuicie. La „paŝo“ prezentas la novan elementon en diversaj situacioj kaj tipaj uzoj.

La komprenon de la leksikaj elementoj helpas la kontinua bildvortaro, la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj, kaj sekve, fine de ĉiu leciono, aperas subteksta vortareto – nacilingvaj tradukoj de la novaj vortoj (se la lernanto tamen ne bone komprenis iun nocion).

Fine de la lernolibro aperas dulingva vortaro. Ĉiu vorto havas indekson, etan ciferon, kiu montras, en kiu leciono la vorto aperis la unuan fojon.

La lernolibro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig-, -iĝ-, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp.

La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj.

La ekzercoj legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri parkerigindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto”, en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj.

.................

LABORPLANO

0-a leciono. Prelego/diskuto pri Esperanto. Kun ekspozicieto pri Esperanto aŭ komputila projekciado (fotoj, literaturo, muziko, gazetoj, kongresoj...). Priskribo de la metodo.

1-a leciono: "Estas, kaj, ne, kio, tio". Enkonduko al Esperanto, la alfabeto, elparolo, akcento. La kursanoj kreu kaj skribu frazojn laŭ la tabelo sur la p. 10. Ĉiu prezentu sin.

2-a leciono: Demanda propozicio, la partikulo „ĉu“, la morfemoj „jes, ne“, la konjunkcio „sed“, la prepozicio antaŭ“, la artikolo „la“, la demanda morfemo „kie?“, la prepozicio „sur“, la personaj pronomoj „li, ŝi“. Kompletiga ekzerco (p. 14).

3-a leciono: La demanda adjektivo „kia“, la kotraŭa signifo per la prefikso „mal-“, la prepozicioj „en, apud, super“. La demanda morfemo„kiu? Konversacia ekzerco. Kompletiga ekzerco. Personaj pronomoj.

4-a leciono: La posedaj pronomoj "mia, via, lia, ŝia, nia, ilia". La ina genro (la sufikso „-in-“). Multnombro (la finajo „-j“). La familio. Ludo (p.23).

5-a leciono: La prepozicioj „al, de“, la morfemo „nun“, la montraj pronomoj „tiu, tie“. Akuzativo. Subjekto, predikato kaj objekto. Konjugacio (deklinacioj). En la ĉambro. Kompletiga ekzerco (mankanta akuzativo, p. 26). Skribu frazojn (tabelo, p. 27). Ludo.

6-a leciono: Numeraloj, "kiom, kun, sen, per". La homa korpo. Kompletiga ekzerco (p. 29). La prezenca verba finaĵo „-as“.

7-a leciono: La prezenco, preterito kaj futuro (-as, -is, -os). La tagoj de la semajno. La prepozicioj „antaŭ, post“. La demanda morfemo „kiel“ (maniero), la konjunkcio „ĉar“. Konverzacio. Adverboj (-e). Kompletiga ekzerco (p. 34).

8-a leciono: Infinitivo (-i), imperativo (-u), la prepozicio „da“ (mezuro aŭ kvanto). La prefikso „ge-“, la demanda morfemo „kial“. Ludo (p. 40).

9-a leciono: La sfiksoj "-ej-, -ist-, -ant-", la prepozicioj „ĉe, inter, el“, komparativo kaj superlativo (pli, plej, malpli, malplej), numeraloj. Nia familio. Ekzercoj.

10-a leciono: Kalendaro (jaro, monatoj), la partoj de diurno, demandaj morfemoj „kiam, kiom, kioma“, la nedifinita prepozicio „je“, dato. La sufikso „-ar-“. La prepozicio „ĝis“, la refleksiva pronomo „si“, la adjektivo „sia“. Letero al amiko. Kompletiga ekzerco (p. 51).

11-a leciono: La tabelvortoj (korelativoj) „io, ĉio, nenio, iu, ĉiu, neniu“, la sufiksoj „-ig-, iĝ-“. La sezonoj, la jaro, la semajno. La poemo „La jaro“. Kompletiga ekzerco. Ludo.

12-a leciono: La tabelvortoj (korelativoj) „tia, ia, ĉia, nenia, ie, ĉie, nenie, iam, ĉiam, neniam,“ la sufiksoj „-eg-, -et-“. Mateno. Proverboj.

13-a leciono: La sufikso „-il-“, la prefikso „ek-“, la demanda morfemo „kies“, la subjunkcio „ke“, la pronomo „oni“, la tabelvortoj (korelativoj) „iom, tiom“. En la klaso.

14-a leciono: La sufikso „-id-“, la demando pri direkto „kien?“, la prepozicio „pri“, la tabelvortoj (korelativoj) „tial, tiel“. La partikuloj „ajn, ĉi“. Vespero. Proverboj.

15-a leciono: La prepozicioj „por, tra, ĉirkaŭ, kontraŭ“. La kunmeto „por ke“. Kondicionalo. Tagmanĝo. La verboformoj.

16-a leciono: Frakcioj (-on-), la prefikso „po“, la sufiksoj „-op-, -ad-, -obl- -foj-“. Horloĝo, tempo. Ekskurso al la naturo. Anekdoto.

17-a leciono: La esprimoj „rigardi-vidi, aŭskulti-aŭdi, paroli-diri“. La sufiksoj „-aĵ-, -ec-, -ul-“, la prepozicio „for“. La vivo de la homo. Proverboj. En zoologia ĝardeno.

18-a leciono: La subjunkcioj „kvankam, tamen“. La sufiksoj „-em-, -ebl-“, la prefiksoj „re-, dis-“. En la magazeno. La homa korpo.

19-a leciono: La sufiksoj „-ant-, -at-, -estr-, -uj-“. La prefikso „bo-“. La parencoj. Proverboj. En la vilaĝo.

20-a leciono: Kunmetitaj tempoj, participoj (aktivaj kaj pasivaj): la sufiksoj „-int-, -ont, -it-, -ot-“.

21-a leciono: La sufiksoj „-ind-, -um-, -nj-, -ĉj-, -nj-“. La prepozicioj „anstataŭ, apenaŭ, kvazaŭ“. Proverboj. Fabelo pri la sep kapridoj.

22-a leciono: La prepozicioj „trans, preter, ekster, laŭ, ĵus“. Anekdotoj. La ĉiutaga Esperanto: salutoj, prezento, vizito, sur la strato, vojaĝado, oftaj demandoj, tempo, vetero, surskriboj, aliaj oftaj frazoj. Vestaĵoj.

...................

En LoDE aperis jena recenzo de Oksana Burkina:

Salutenda eldono

Марчек, Стано. Эсперанто прямым методом / Пер. с эсп. Бронислава Чупина; Ил. Линды Марчековой. — Мартин: С. Марчек, 2007. — 114 с., ил.
Laŭ la opinio de kelkaj movadanoj, la lernolibro de Stano Marček estas “furora”… Mi ne legis la libron antaŭe, do estas bona ebleco konatiĝi kun ĝi kaj vidi, kion furoran ĝi enhavas…

La leganton salutas unupaĝa antaŭparolo de la aŭtoro, kiu prezentas la libron kiel porinfanan kaj donas rekomendojn pri ĝia uzado. La rusa lingvo aperas en la libro ne ofte — krom la antaŭparolo nur en kurtaj gramatikaj klarigoj kaj en la (ambaŭdirekta) vortareto.

Tio estas avantaĝo de la libro kaj tute komprenebla afero, ĉar ja temas pri rekta metodo. La signifo de leksemoj kaj gramatikeroj klariĝas per bildoj kaj per vortoj jam konataj el antaŭaj lecionoj.

Amaso da bildoj aparte bonas por infanoj — la aŭtoro bone konas pedagogian psikologion, kiu diras al ni, ke 30% da infanoj havas nur la bildan pensmanieron, 45% uzas la bildan kaj abstraktan-logikan, kaj nur 25% uzas plejparte la logikan pensadon kun aldono de la bilda.

Enestas kelkaj ludoj kaj ludsimilaj taskoj — ekzemple, oni devas kolorigi desegnaĵon konforme al teksto, en kiu priskribatas la koloro de la vestaĵoj de la figuroj en la bildo. En la manoj de sperta instruisto la libro fariĝos vere brila ilo, kiu enuigos nek lernantojn, nek la instruiston mem. Ankaŭ neprofesiaj instruistoj (kiuj ofte gvidas Esperanto-kursojn) profitos de ĝi — interesa libro kun riĉa bildaro kaj ekzercaro allogos lernantojn per si mem kaj plifaciligos la laboron. La libro bone taŭgas ankaŭ kiel helpilo dum memlernado.

Ĝenerale notindas la grafika organizo de la lernolibro. Inter multaj ilustraĵoj estas bone organizita la teksto kun uzo de la atentigaj kursivo kaj graseto. La aŭtoro ankaŭ uzas simbolajn signojn por divers-specaj lernaktivecoj. Ĉi tio faras orientiĝon en la materialo de la libro facila kaj agrabla. Malgranda malavantaĝo estas la modesta nigra-blanka kolora decido, kiu verŝajne havas kialon ne konceptan, sed financan.

Fine de la libro proponatas la paĝo kun adresoj de retaj priesperantaj fontoj, kiuj instigas lernantojn eniri la Esperanto-mondon kaj ne resti izolitaj. Troveblas ankaŭ ilustritaj afiŝoj-tabeloj: komence de la libro — alfabeto, fine — prepozicioj. Ambaŭ estas kopiindaj objektoj — ĉu kiel hejma murbildo, ĉu kiel bildo en la klaso.

Do, la lernilo estas sendube bona. Tre salutendas la ruslingva eldono: jam ekzistantaj ruslingvaj lernolibroj de malmultaj aŭtoroj havas limigitan kvanton, kutime ili orientiĝas al plenkreskuloj kaj al infano ili ŝajnas sekaj, enuigaj kaj malentuziasmigaj. Nun oni havas pli da elekto!

Oksana Burkina

..............

Alia recenzo el LoDE 3/2007 (149):

Helpa kaj utila serio

Marček, Stano. Esperanto priamou metódou. — Martin: Stano Marček, 2006. — 114 pĝ., il.
Marček, Stano. Esperanto per rekta metodo: Internacia ilustrita lernolibro. — Martin: Stano Marček, 2006. — 110 pĝ., il.

Ĉu la instruistoj de Esperanto, kiel interkultura planlingvo, devas serĉi pli universalan metodon por efike instrui la lingvon?

Sendube, la konata Cseh-metodo, kiu funkcias ĝisnune, estas tia elstaraĵo. Tamen progresigi kaj adapti la metodon por la hodiaŭa mondo ankoraŭ estas tasko de la Esperanta instruisto. Ni vivas en interreta epoko, tamen nur interreto kaj moderna tekniko ne sufiĉas. Do necesas ankoraŭ la lernomaterialo kuniganta la tradician kun la moderna.

Antaŭ mi kuŝas serio da lernomaterialo, kiu baziĝas sur la rekta metodo, tamen konsideranta la ŝanĝojn de la mondo kaj uzon de moderna tekniko. Temas pri kvin recenzataj eroj.

Esperanto priamou metódou, la unua el la serio, estas rektmetoda lernolibro por slovaklingvanoj. Ĝi estas riĉe ilustrita lernolibro, enhavanta preskaŭ mil bildojn. Tamen, ĝi ne uzas kompletan rektan metodon, ĉar en la fino de ĉiu leciono aperas slovakaj reguloj kaj vortareto, t.n. indukta metodo laŭ R. Rakuŝa. Kontraste al pura rekta metodo, la nacilingva parto povas helpi lernanton firmigi la sciojn, akiritajn per rekta metodo en la sama leciono. En la fino de la libro estas vortaretoj ambaŭdirektaj Esperanta-slovaka kaj slovaka-Esperanta.

La dua, Esperanto per rekta metodo, estas la sama libro en internacia vesto. Celante internacian uzon, la aŭtoro adaptis ĝin al pura rekta metodo, do ĝi uzeblas en ajna lando, por ajnaj lernantoj kun ajnaj gepatraj lingvoj. La lernolibro instruas pensi rekte en Esperanto, helpe de bildoj, analogio, tabeloj, vortludoj kaj unulingva vortaro. Multajn legantojn eble interesas, kiel la aŭtoro klarigas nekonatajn vortojn per konataj vortoj en tiel maldika libro. En la unua lernolibro, ĉiu leciono enhavas slovakan parton, kiu resumas novajn vortojn kaj gramatikajn regulojn en la leciono. En la internacia versio, ni nur trovas vortareton Esperante unulingvan fine de la libro, kiu enhavas ĉiujn uzitajn vortojn en la libro — sen ajna klarigo, nur kun cifera indekso post la vorto por montri, en kiu leciono la vorto aperis unuafoje. Ekzemple, por baldaŭ15, ni povas facile trovi la klarigon — “post nelonge”, en la 15a leciono.

Evidente, por instruistoj, kiuj rektmetode instruas, necesas didaktika materialo. Do, la aŭtoro konstruis la trian eron en la serio, Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Temas pri sisteme aranĝitaj 500 bildoj (tekstoj, tabeloj) sur kartonaj folioj A5. En la malsupra parto de la folioj troviĝas numeroj de la koncerna leciono, paĝo kaj bildo.

La kvara ero estas la samaj 500 instruaj bildoj sur kompakta disko en pdf-formato. Taŭga por perkomputila (grandekrana) projekciado kaj pli grandaj klasoj.

La kvina ero estas Aŭdo-Vida Konversacia Kurso por progresintoj. Temas pri DVD, kiu enhavas ok vastajn lecionojn kun bildoj, sonoj, melodioj kaj printeblaj tekstlibretoj (por la lernantoj) kaj instrukcio pri la uzado. Rimarkindas, ke la ero kun moderna nomo fakte estas malnova kurso, verkita de Marček antaŭ preskaŭ 30 jaroj. Do, ne komparu ĝin forme kun la hodiaŭa aŭdo-vida kurso. Tamen, ĝi ankoraŭ estas elstara materialo, se vi uzas ĝin laŭ la instrukcio de la aŭtoro aŭ sub la gvido de instruisto, ĉar vidi, aŭdi kaj respondi ĉiam estas la tri elementoj de konversacio.

Metodike, la rekta metodo povas igi la lernantojn pensi en la lernata lingvo laŭeble frue. Sendube, tio estas tre bona por ĉiuj lernantoj, tamen tio ankaŭ estas malfacila tasko por la instruisto. Kutime, la instruisto de la rekta metodo devas uzi diversajn materialojn por progresigi la lernantojn. Lingvistike, oni facile enkondukas en la instruado konkretajn substantivojn per bildoj aŭ realaĵoj, tamen ne estas facile fari same pri abstraktaj nocioj. Estas pli malfacile instrui la gramatikajn regulojn rektmetode.

Ni ne malfacile trovas multajn elstarajn prezentojn en la recenzita materialo, ekzemple: enkonduko de pronomoj, verbaj finaĵoj is/as/os, ĉiu/ĉio, ke… Por prezenti unu lingvon, nur bildoj ne sufiĉas. La recenzita lernolibro ankaŭ sekvas la elstaran tradicion de Esperanto ekde La Dua Libro de Zamenhof, ekstraktantan el la tekstaro la gramatikajn regulojn.

Kompreneble, por la aŭtoro, ankoraŭ ekzistas kelkaj plibonigindaj punktoj. Ekzemple: se geste “kapjesi” kaj “kapnei” ne estas universala, ĉu oni povas montri bilde per ili la nociojn jes kaj ne (la dua leciono)? Estus bone, se la aŭtoro povus kontroli ĉiujn nombrojn en la folioj de la tria ero, kun la lernolibro. Cetere, por memlernantoj, se la aŭtoro povos prepari sonan materialon, la helpo estos granda kaj necesa.

Fakte, la rekta metodo ankaŭ defias kelkajn interesajn demandojn pri la sistemo de homa sciado. Vole aŭ nevole, la aŭtoro de la rekta metodo opinias ekzisti universalan sistemon de homa sciado, kaj tia sistemo estas fundamento por enkonduki nociojn el la konkreta al la abstrakta. Per tia universalaĵo, la lernantoj kun nesamaj denaskaj lingvoj povas rapide akiri la scion pri “rozo estas floro”, “pomo estas frukto” kaj “plumo estas objekto”. Se la recenzitaj lernolibroj sukcesos, ili ankaŭ kontribuos ĉi-flanke. Aŭ, se kelkaj nocioj ne estos bone akceptitaj de diversaj lingvanoj, eble oni bezonos ŝanĝi iomete iliajn prezentojn, per nacilingvaj klarigoj aŭ aliaj. Mi ĝojas, ke la aŭtoro preparis por instruistoj kaj lernantoj tian elekton: pura rektmetodo kaj dedukta metodo kun nacilingvaj klarigoj. Do, rapide aĉetu la librojn, instruu la lingvon, aŭ Esperante lernu Esperanton. Vi trovos ke la serio estas vere interesa, havinda, helpa kaj utila por vi mem kaj viaj studentoj.

Liu Haitao (Ĉinio)

................

Edukado.net skribas pri miaj lernolibroj:

La ĵus eldonita, bele ilustrita 22-leciona instrumaterialo konsistigas kompleton de lernolibro kaj akompanaj materialoj en la formo de 500 ilustraĵoj (A5-formataj desegnitaj, senkoloraj bildkartoj el la kursomaterialo) kaj KD, enhavanta la saman bildoserion en formo de unu granda PDF-dokumento. Ankaŭ la libro mem aĉeteblas en kompaktdiska versio.
La lernolibro estas internacia versio de la jam ĉe ni prezentita nova libro de la sama aŭtoro, celita por slovaklingva publiko: Esperanto priamou metódou. La aĉetantoj de la instrukompleto havas ne nur lernolibron, sed en malgrandaj grupoj povas uzi bildkartojn kaj en grandaj klasoj projekcii la samajn bildojn, ebligante tiel aktivaĵojn, ekzercojn, uzante la saman materialon kiun liveras la lernolibro. Tio povas esti granda helpo en la instruado. Kompreneble la eroj aĉeteblas ankaŭ aparte.
Kiel konstruiĝas la materialo? Ĝi baziĝas je rekta, tielnomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj unue ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste en tekstoj kaj ekzercoj rerenkontas ilin kaj ekzercas ĝis alproprigo.
Post rektmetoda leciono venas nacilingva klarigo, kiu firmigas la jam intuicie komprenitan materialon.
La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan oftec-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortradikojn (komence la plej ofte uzatajn ktp).
La komprenon de la leksikaj elementoj helpas ne nur nacilingvaj vortolistoj, sed ankaŭ la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj.
Kompare kun la nacilingva versio la internacia materialo plej ofte ne havas la lecionfinajn gramatikajn resumojn kiuj laŭ mi eĉ sen nacilingvaj rilatigoj povus helpi en la fiksigo de la lernitaĵoj. Same povus esti helpo la postleciona vortolisto, kiu forfalis pro la unulingveco, sed kiu en granda listo retroveblas fine de la libro kie la eroj havas la indikon pri la koncernaj lecionoj.
La aŭtoro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp.
La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj. La ekzercoj (sen indikitaj solvoj) legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri enparkerindaĵoj.
Utila parto estas la librofina parto „La ĉiutaga Esperanto” en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnojn de la lingvo.
Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj.
Ni atentigas vin ke Stano Marček verkis la libron unue por slovakoj, sed invitas samideanojn transmeti ĝin en aliajn lingvojn.
Ni gratulas la aŭtoron pro la eldono de la riĉa kaj zorge farita instruilaro kaj esperas ke baze de tiu libro kreiĝas alilingvaj materialoj, precipe en tiuj landoj kie mankas porkomencanta, ĉefe kun junuloj bone uzebla, ilustrita lernilaro. La libro aĉeteblas ankaŭ ĉe la aŭtoro: La prezojn bonvolu kontroli en la ofertolisto. Jen dekminuta intervjuo kun la aŭtoro, farita kaj dissendita de Pola Radio (en unu el siaj lastaj programoj.)
Por havi kompletan trarigardon pri la eldonaĵoj de Stano Marček kaj pri la kunuzeblaj materialoj, rilataj al la lernokompleto Esperanto per rekta metodo bv. viziti la paĝon http://www.edukado.net, Katalogo, Novaĵoj. Tie klakante al la unuopaj eroj vi trovas pli detalajn prezenton de la lerniloj.

................

Alia recenzo de Katalin Kováts "Riĉiĝo per ŝparo" aperis en la revuo Esperanto, marto 2007.

Pliaj informoj troveblas ĉe:

https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/6494188

https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/5917985?from=6494188&at=1257572581

http://edukado.net/pagina/Aktuala%C4%B5oj/13830/#19613

Oferto de la eldonaĵoj de Stano Marček ĉe la libroservo de UEA:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?titolo=&aŭtoro=Mar%C4%8Dek&katego=&kondicho=chio&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo

Oferto de la eldonejo en la plej granda slovaka reta librovendejo Martinus:
http://www.martinus.sk/knihy/vydavatelstvo/Stano-Marcek
Comments
 Stano Marček
Stano Marček
Kara Seán,

la hispana versio de mia lernolibro jam aperis, antaŭ la UK en Havano (kie ĝi furore vendiĝs).
Vidu: https://www.ipernity.com/doc/stano.marcek/8712476

Amike salutas

Stano
13 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)