Group:  Mac kaj Esperanto


Mac OS X Monto Leono


Jakvo
By A Jakvo
26 Jul 2012 - 519 visits- Permalink   |   Translate title into English

Mi jam elŝutis al ambaŭ komputiloj la nova stirprogramon de Mac Monto-Leono. Sur iMac daŭris plenan horon antaŭ ol la tuta programo funkciis, sur Macbook air nur duonan horon (ssd memoro kiu estas pli rapida?)

La programo havas plurajn novajn ecojn kiuj faciligas la laboron. Tamen mi opinias ke plej multe da avantaĝo situas en kunlaboro inter Mac al Mac aŭ al iPhone, iPad. Kiam mi nun ŝanĝas ion sur iMac, tuj la ŝanĝo estas ankaŭ en Macbook air.
Ankaŭ Cloud nun funkcias plene kaj kvankam oni nur havas 5GB senpaga memoro en la aero, ĝi ja taŭgas por meti dokumentojn, kiujn oni nepre ne volas perdi aŭ por ekzemple kunporti viajn dokumentojn al alia loko ol la hejmo (kondice ke vi havas en tiu loko iun Mac aparaton.
Por doni ekzemplon, kiam mi kreas prezenton en Keynote kiun mi volas prezenti en Gento aŭ en loka klubo en Antverpeno, mi ĉiam havas la prezenton je mia dispono, kondiĉe ke mi havas interreton (ekzemple per konekta bastono aŭ WIFI).

Mi estas kontenta pri la nova stirprogramo kaj instalos ĝin certe ankaŭ sur la 3-a Mac kiun mi havas en domo kaj sur Mac de mia filino kiu loĝas en alia strato.
Nura "problemo" vi devas posedi "Intel Mac" por havi la lastan stirprogramon.
Jen prenu tempon kaj bongustan kafon aŭ teon kaj elŝutu por 15€ (mi ne konas la prezon en dolaro) la Monton Leonon.

The topic of this discussion has been edited by Jakvo 11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)