Group:  Mac kaj Esperanto


Optika signorekono per Mac


Henri Masson
By Henri Masson club
23 Jun 2012 - 2 comments - 587 visits- Permalink   |   Translate title into English

Pro transiro de iMac al Mac Mini kaj kun la regprogramo "Lion", la programo de optika rekono de signoj, kiun mi antaũe uzis, Omnipage, ne plu funkciis. Tial mi serĉis alian prefere senpagan. Kaj mi trovis du eblecojn :

aŭ elŝuton de PDF OCR X :
www.welovemac.net/2012/03/30/pdf-ocr-x-le-prix-de-la-reconnaissance

aŭ uzon de Google-servo "Google Docs" : -
support.google.com/docs/bin/answer.py?hl=en&answer=176692

Ekzistas ankaũ interrete uzeblaj :
- ABBYY Finreader Online
- OCR Terminal

Mi, elŝutis "PDF OCR X" kiu montriĝas sufiĉe bona. Mi aldonis komenton pri tio al artikolo ĉe la plej supre indikita adreso. Kaj samokaze, kvankam ĝi estas facile uzebla, mi afiŝis mian esperon iam vidi interfacon kaj lingvan pakaĵon en Esperanto.
Comments
 Jakvo
Jakvo
Dankon por la informo Henriko. Ĉu plaĉas la Mac Mini? Mi scias ke Kreŝo estas ege kontenta pri ĝi.
11 years ago.
Henri Masson club has replied to Jakvo
Jes, des pli ke mi ekipis ĝin per potencaj aldonoj. La ĉefa ĝeno estas en tio ke kelkaj programoj, kiujn mi uzis antaŭe ne plu estas uzeblaj. Pri Microsoftaĵoj ne tro gravas, ĉar Apache (OpenOffice.org) tre bone anstataŭigas ĝin. Krome mi havas ekranon 27" tiel ke eblas vidi plurajn dokumentojn samtempe sen ĝeno.
11 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)