Group: Esperantista Grupo 2009-2021


Nouvelles règles d'Ipernity....2011


Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
03 Feb 2011 - 1 comment - 421 visits- Permalink   |   Translate title into English

[EO] translation courtesy of Lars

Karaj,

dankegon ke vi partoprenis en nia metiejo. Ni aprezas ĉiujn viajn komentojn, opiniojn kaj ideojn.

Jen kion ni konkludis el viaj komentoj:

1) neniu infanprotekta sistemo povus antataŭi la respondecon de la gepatroj. La plej efika infanprotekto kontraŭ danĝeraj enhavoj publikigitaj en la tuta interreto estas ankoraŭ nun atentemo, pedagogio kaj komunikado. Nur gepatroj povas decidi kio povas esti montrata al iliaj infanoj, kaj kriteriaj povas dramece varii de unu gepatro al alia, laŭ kulturo, eduko, valoroj, religio...

2) la publiko de ipernity estas ĉefe matura kaj ni devas konsideri tion normo

3) necesas kaŝi maltaŭgajn enhavojn krozante en certaj situacioj: kun familio/infanoj, laboreje...

4) ni devas fari nian plej bonan por eviti al malplenkreskuloj (aĝaj sub 18) pornografion kaj perfortegan enhavon (tio estas leĝa postulo ĉar ni laboras sub francuja leĝaro)

5) la gvidlinioj pri klasifikado kiujn ni komence proponis enhavas kelkajn stultajn (lingvaj problemoj) aŭ diskuteblajn punktojn (nudeco...)

6) la defaŭlta nivelo de filtrado kiun ni komence proponis por anonimaj vizitantoj tendencas igi ipernity ellavita, bombona paĝaro. Tio tute ne estas nia celo.

Sekve de tiuj konkludoj, jen revizio de tio, kion ni atendas realigi.

Klasifikaj kategorioj

- ne ofenda = neniu nudeconudity / neniu seksa afero / neniu perforto

- milde/modere ofenda = nudeco / erotiko / milda perforto

- forte/severe ofenda = ĉio ekskluziva al plenkreskuloj super 18 jaroj laŭ francuja leĝaro, inkluzive de pornografio, perfortego...

Kroza reĝimo

- plenkreskula : aliro al ĉio

- norma : aliro ĝis milde/modere ofenda enhavo

- sekura : limigita la ne ofenda enhavo

Reguloj por ensalutintaj membroj:
- defaŭlta kroza reĝimo: norma
- ebleco ŝanĝi la reĝimon laŭokaze aŭ daŭre (en la agordoj)
- nur membroj super 18 jaroj povas ŝanĝi al plenkreskula kroza reĝimo. La aĝo estas kalkulata surbaze de la naskiĝdato deklarita de la membro.


Reguloj por anonimaj vizitantoj:
- defaŭlta kroza reĝimo: norma
- ebleco ŝanĝi de norma nur al sekura. La kroza agordo estas konservata en kuketo.

La aktuala kroza reĝimo estas montrata ie en la kapo aŭ piedo de ipernity-paĝoj.

Per tiu ĉi nova aliro ni esperas esti trovintaj sistemon kiu kontentigas kaj niajn membrojn kaj niajn proprajn bezonojn. Ĉi tio estas probable la fina rondo, sed ni daŭre akceptas viajn komentojn kaj ideojn ;-)
Comments
 Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
Saluton al ciuj...!…
Vela c'était en 2011.... De nos jours en 2017, où en est-on ?

Dankon
7 years ago.

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)