Group: Esperantista Grupo 2009-2021


la komuna kongreso de GEA kaj UFE


Saluton al ciuj...! Les pages de Danilo
27 Jan 2010 - 506 visits- Permalink   |   Translate title into English

Karaj,

Ĉu vi ne forgesis aliĝi al la komuna kongreso de GEA kaj UFE? Nun estas ankoraŭ la plej favora tarifo, sed nur ĝis la fino de januaro.

Kiel vi supozeble jam legis, la venonta kongreso de Espéranto-France okazos samtempe kaj samloke kiel la kongreso de Germana Esperanto-Asocio de la 21a ĝis la 24a de majo en Kaiserslautern.
La abonantoj de Okazas/ Le Monde de l'Espéranto ricevis la aliĝilon kun la revuo. Sed plej simple, vi povas rete aliĝi je la jena adreso :

http://esperanto-france.org/kaiserslautern2010

La urbo Kaiserslautern estas facile atingebla. Bonaj trajnaj konektoj.
La kongresejo estas en la koro de Kaiserslautern en agrabla ĉirkaŭaĵo (piedira zono). Multaj restoracioj, kafejoj, terasoj apude. Hoteloj ne tre for.

Al la tradiciaj kaj statute devigaj kunvenoj aldoniĝos prelegoj, forumoj, diskutrondoj. Okazos distraj vesperoj kun artistoj el Germanio kaj Francio, kaj verŝajne ankaŭ el aliaj landoj. Denove okazos movada foiro en la komenca vespero. Funkcios libroservoj.

Oficiala fino de la kongreso estos lunde (24-05-2010) per solena fermo post la tagmanĝo. Post ĝi okazos ekskurso posttagmeze kaj tuttaga ekskurso dum mardo (25-05-2010) . Detaloj sekvos.

La loĝadon transprenos la turisma servo de la urbo. Ni rekomendos al vi ĝustatempe favorprezajn eblojn. Same sekvos informoj pri antaŭmendendaj komunaj manĝoj kaj ekskursoj.

Ne hezitu tuj aliĝi! Dum kelkaj tagoj ankoraŭ estas la plej favoraj tarifoj!

Kore al ĉiuj,

Claude Nourmont

Komisiito de UFE pri la landa kongreso

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)