Osmo Buller's photos

Komitata cirkulero 1989 (1)

18 Apr 2015 380
Jen la unua cirkulero, kiun mi sendis al la Komitato de UEA kiel ĝenerala sekretario en la Estraro elektita en la 74-a UK en Brajtono en 1989. Ĝi raportas pri la unua kunsido de tiu Estraro septembre 1989 kaj estas interese legi, pri kio oni tiam diskutis. La membronombro de UEA estis respektinda: 7077, kaj oni planis plialtigi ĝin al 10 000 en nuraj tri jaroj... Ĝenerala sekretario mi estis nur unu jaron kaj duonon, ĝis la fino de 1990, ĉar en februaro 1991 mi revenis al mia antaŭa posteno kiel la Direktoro de la Centra Oficjeo pro la subita morto de Neil Salvesen en marto 1990. Salvesen iĝis do miaj posteulo kaj antaŭulo en tiu posteno. Poste Trevor Steele ekhavis same duoblan rolon estante Ĝenerala Direktoro de UEA post kaj antaŭ mi, se ne diri "inter mi".

Komitata cirkulero 1989 (2)

Lerniloj de naciaj lingvoj

22 Apr 2013 538
Tiu ĉi letero de leganto en la revuo "Esperanto", oktobro 1971, estis mia unua kontribuaĵeto aperina en internacia Esperanta gazeto. Kiel oni povas legi, ĝi ricevis iom malvarman akcepton ĉe la redakcio. Mi memoras, ke mi estis preskaŭ ofendita pri la tono de la respondo. Poste, kiel funkciulo de UEA, mi mem ofte devis respondi al diversaj fervoruloj, ke iliaj ideoj estas nerealismaj. Mi tamen klopodas ĉiam laŭdi la bonan intencon. Bedaŭrinde, la knabo en perdita finna vilaĝo sentis la respondon preskaŭ vangofrapo, dum iom da kareso de la granda UEA estus levinta lin al ekstazo.

La tragika sorto de Kalle Hoikkala

26 Nov 2012 730
Kalle Hoikkala (7.9.1915-2.6.1937; lia oficiala familia nomo estis Loukusa) estis la plej bona junaĝa amiko de alia Kalle (finna formo de Karlo), la fama verkisto Kalle Päätalo. En 1936 ambaŭ junuloj, tre legemaj, mendis kune librojn. La estonta verkisto mendis i.a. "Ĉu vi volas iĝi verkisto?" de Mika Waltari (aŭtoro de "Sinuhe la egipto"). Kalle Hoikkala mendis i.a. lernolibrojn de Esperanto kaj poste diliigente eklernis. La 7-an de majo 1937 Kalle devis eksoldatservi en bicikla kompanio malgraŭ tio, ke li ne sciis bicikli. Dum libera tempo en la armeo li senespere klopodis lerni tiun arton, sed li ne sukcesis. Suboficiroj kaj aliaj soldatoj konstante mokaĉis lin, kio fine pelis lin al sinmortigo la 2-an de junio, eĉ ne unu monaton post lia enarmeiĝo. La foto montras la fruan esperantiston de mia hejmloko iom antaŭ lia morto. La vizaĝo de tiu bela junulo malkaŝas ne nur malfeliĉon sed ankaŭ lian inteligentecon. En 2003, kiam mi estis direktoro de la Päätalo-instituto, la fratino de Kalle Hoikkala donacis al mi liajn Esperanto-librojn. Mi deponis ilin en la arkivo de Kalle Päätalo, lia sola amiko.

Intervjuo en 1991

01 Jan 1904 475
Intervjuo en la finna magazino "Seura", la 1-an de marto 1991, kun la titolo "Osmo Buller gvidos mondan asocion -- Esperanto devus esti instruata en la baza lernejo". La intervjuo estis farita pro mia baldaŭa reveno al la Centra Oficejo de UEA. En la foto mi ankoraŭ sidas en mia tiama oficejo en Taivalkoski, kie mi estis municipa oficisto pri kulturaj aferoj. En la posta semajno, la 11-an de februaro 1991, mi eklaboris en la CO en Roterdamo.

Seura 01-03-1991

10 Sep 2012 2 1 549
Foto ĉe mia intervjuo en la finna magazino "Seura" la 1-an de marto 1991. La intervjuo estis farita okaze de mia reveno al la Centra Oficejo de UEA.

Esperanto, kansainvälinen kieli

01 Sep 2009 3 887
Mia unua publikigita artikolo pri Esperanto, aperinta en la finna porknaba revuo "Joka Poika" ("Ĉiu Knabo"), 1969, n-ro 7.