0 favorites     0 comments    729 visits


Keywords

Taivalkoski
Kalle Päätalo
Kalle Hoikkala


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

729 visits


La tragika sorto de Kalle Hoikkala

La tragika sorto de Kalle Hoikkala
Kalle Hoikkala (7.9.1915-2.6.1937; lia oficiala familia nomo estis Loukusa) estis la plej bona junaĝa amiko de alia Kalle (finna formo de Karlo), la fama verkisto Kalle Päätalo. En 1936 ambaŭ junuloj, tre legemaj, mendis kune librojn. La estonta verkisto mendis i.a. "Ĉu vi volas iĝi verkisto?" de Mika Waltari (aŭtoro de "Sinuhe la egipto"). Kalle Hoikkala mendis i.a. lernolibrojn de Esperanto kaj poste diliigente eklernis.

La 7-an de majo 1937 Kalle devis eksoldatservi en bicikla kompanio malgraŭ tio, ke li ne sciis bicikli. Dum libera tempo en la armeo li senespere klopodis lerni tiun arton, sed li ne sukcesis. Suboficiroj kaj aliaj soldatoj konstante mokaĉis lin, kio fine pelis lin al sinmortigo la 2-an de junio, eĉ ne unu monaton post lia enarmeiĝo.

La foto montras la fruan esperantiston de mia hejmloko iom antaŭ lia morto. La vizaĝo de tiu bela junulo malkaŝas ne nur malfeliĉon sed ankaŭ lian inteligentecon. En 2003, kiam mi estis direktoro de la Päätalo-instituto, la fratino de Kalle Hoikkala donacis al mi liajn Esperanto-librojn. Mi deponis ilin en la arkivo de Kalle Päätalo, lia sola amiko.
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.