Dum la lastaj tagoj okazis tri malobservoj de la limoj de Israelo.

Vendrede la 30-an de julio raketo trafis Aŝkelon. La eksplodo detruis veturilojn kaj damaĝis konstruaĵojn, sed ne vundiĝis homoj.

Lunde la 2-an de aŭgusto ses raketoj estis pafitaj el Sinajo, Egiptio. Du raketoj surteriĝis ene de la limoj de la israela urbo Ejlato. Unu raketo surteriĝis en Akabo, Jordanio, proksime de hotelo. Unu homo mortis kaj tri vundiĝis.

Marde la 3-an de aŭgusto la libana armeo atakis la armeon de Israelo, kiam la israela armeo faris laŭrutinan operacion ene de israela teritorio. Mortis unu armeano kaj vundiĝis unu alia.

Esencaj demandoj estas:

Kiu deziras pacon? Kiu provokas?

Tiel komenciĝis ĉiu milito inter Israelo kaj ties malamikoj. Se tiuj ĉi plej lastaj provokoj plievoluiĝos kaj Israelo estos devanta sin defendi pli grandskale, memoru la sekvan: Israelo ne estas tiu kiu komencis militi!

Bedaŭrinde Israelo estas ĉiufoje kulpigita pro “uzado de misproporcia perforto” kiam la lando defendas sin. Post la gaza-stria milito dum la vintro 2008-2009 Israelo ricevis plej multe da kondamnoj pro la milito, kvankam Hamas estis tiu kiu komencis militi. Miloj da raketoj kaj grenadoj pluvis en suda Israelo. Tial Israelo devis sin defendi. Direndas ke kiu ajn lando agadus en la sama maniero estante sub tia minaco.

Israelo ne deziras militi. Israelo deziras paciĝon. Sed ŝajnas ke la malamikoj de Israelo nur volas provoki. Dum la lastaj tagoj okazis tri provokoj, el tri diversaj direktoj. Kion nun faras UN? Nenion.

Tio estas la konflikto Israela-Palestina.

Pliaj informoj en la angla:
Don’t Test Us, Netanyahu Tells Lebanon and Hamas

Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.