Reto's articles

  • Dankon kara mia cenzuristo kaj prizorganto!

    - 02 Dec 2007 - 13 comments
    Hieraŭ mi ricevis la lastan numeron de la revuo "Sennaciulo" kaj la cenzuristoj de islama respubliko atenteme "gluis" la kovrilpaĝon de la revuo jene:   Mi bone scias ke ili faris tion por ke mi ne enpekiĝu rigardante tiun foton en kiu brakoj de la ulino ne estas "kovritaj" kaj "nudaj" (ĉar islamanoj vidante nudaĵojn forgesas la dion!). Dankon al la cenzuristoj nun mi povas pli glate rekte antaŭeniri la paradizon kie 40 anĝelinoj pli belaj ol la fotogluita virino atendas min regali ...…

  • Demokratio

    - 01 Dec 2007
    Iu esperantistino surrete demandis min kion signifas demokratio kaj ĉu laŭ mi en ŝia lando ekzistas demokratio? Mi respondis ŝin: Ĉu oni rajtas sin vesti libere? Ĉu en via lando oni estas liberaj elekti al si mem deziratan laboron? Ĉu oni rajtas vojaĝi libere? Ĉu oni rajtas elekti aŭ ne elekti al si mem religion? Ĉu oni rajtas kunvojaĝi kun siaj amat(in)oj? Ĉu virinoj en via lando rajtas sole vojaĝi kaj eniri hotelon? Ĉu edzinoj sen permeso de edzoj rajtas labori laŭ sia plaĉo?…

  • Eta diferenco

    - 27 Nov 2007 - 3 comments
    Mahmud plendas ke de antaŭ du jaroj lia frato en irano, atendas permesilon de la ŝtato publiki sian muzikalbumon. Mi nur mencias etnan diferencon inter irano kaj la cetera mondo: En irano ĉio estas malpermesata krom tiuj kiuj estas aprobitaj de la regantoj kaj en la libera mondo estas inverse!

  • Koŝmaro ... 1

    - 26 Nov 2007 - 5 comments
    Vi loĝas en la ĉefurbo. Via avo mortas en via gepatra vilaĝo kaj vi kune kun via familio iras tien por la forpascerenomio. Post la fino de la ceremonio vi intencas reveni al via loĝurbo. Via kuzo intencas helpi vin kaj veturigas vin per sia aŭto al la busterminalo. Dum la vojo ĉe vojkruco ŝoforo de alia aŭto kontraŭregule baras la vojon. Via kuzo furioziĝas kaj protestas lin. La ŝoforo diras insulton kaj via kuzo plifurioziĝas, vi intencas mildigi la aferon, sed dume la ŝoforo elaŭtiĝas kaj in…

  • Koŝmaro

    - 25 Nov 2007 - 3 comments
    Ĉu vi iam havis koŝmaron? Mi ne parolas pri sonĝo sed koŝmaro en reala vivo? Mi multfoje havis kaj baldaŭ priskribos kelkajn ..

  • utila skribprogramo en Esperanto

    - 20 Nov 2007 - 4 comments
    Al tiuj geamikoj kiuj ankoraŭ ne konas aŭ ne uzas la programon "esperantilo" mi rekomendas nepre uzi tiun utilan programon en kiu oni tre facile, rapide kaj korekte! povas skribi en Esperanto! Jen la adreso en kiu oni povas elŝuti la programon kaj akiri bazajn informojn pri ĝi: http://www.esperantilo.org/oftajdemandoj.html

  • O kiel opio

    - 19 Nov 2007 - 1 comment
    Laŭ la oficialaj statistikoj en Irano pli ol 2/000/000 da homoj kutime uzas drogaĵon. Laŭ la ne oficialaj statistikoj pli ol 5 milionoj da irananoj jam kutime uzas drogaĵon kaj la plej populara narkotaĵo estas opio. Uzi opion jam estas tre populara kaj en multaj familiaj festenoj oni uzas ĝin! Antaŭe, vere estis tabuo uzi drogaĵon publike en familiecaj etosoj sed lastatempe jam tio iĝas pli kaj pli ordinara kaj eĉ ceremonia! Unu el la ĉefaj kialoj laŭ mi, estas tio ke oni estas forte l…

  • io ne bone funkcias

    - 17 Nov 2007 - 2 comments
    Dum iu internacia kunveno la geamikoj petis min se mi havas fotojn montri al ili pri la ordinara vivstilo en irano. En mia portebla komputilo mi havis kelkajn fotojn de mia propra familio, do mi montris ilin al la geamikoj. Iu amikino spektante la fotojn mallaŭte diris al mi "ho, eĉ vi sidas sur foteloj kaj seĝoj"(!)... Mi miris kial ŝi supozas pri m(n)ia stato en Irano. Mi poste malkovris ke ŝi atendis vidi iun dezertstilan vivaĵon de mi(!?) ĉar ŝia supozo pri mia lando estis io egala al mal…

  • Ĉu ĉio estas enordo?

    - 14 Nov 2007
    Iu amiko maltrankvile demandis min pri la stato en irano. Mi respondis "ekde anatŭ 28 jaroj ni travivas sinsekvajn kaj senfinajn krizojn en irano, do preskaŭ ĉio estas enordo"! Mi ja sentas ke ĉio estas malorde kaj jam ĉiuj intelektuloj alarmas danĝeron rilate la aferoj en irano, sed laŭ la oficiala vidpunkto de la registaro "ĉio estas enordo". La granda novaĵo morgaŭ aperos ...

  • Aludo

    - 07 Nov 2007
    Iun, oni aludis kaj troigis pri li. Li diris: "mi estas tiu kiun mi scias",   tio etas "mi scias kiu mi estas do ne bezonatas pridiri min".

  • alispecaj vortoj

    - 06 Nov 2007 - 1 comment
    En la aleo ventas Kaj tio ĉi estas komenco de ruino … Kontaktlampoj mallumas …                                                         Furug Farroĥzad – Irana poetino

  • postsekvi voĉon de l vero

    - 31 Oct 2007
    Ne estas nia afero malkovri sekreton de la rozfloro Eble estas nia tasko tiu ĉi postsekvi voĉon de l vero …. Sohrab Sepehri - Irana poeto

  • Morto estas respondeca

    - 30 Oct 2007 - 1 comment
    Morto estas respondeca pri la beleco de la flugilo de la papilio!     (de Sohrab Sepehri - Irana poeto)

  • SoMoSoj …

    - 24 Oct 2007
    Hodiaŭ matene veturante al mia oficejo mi ricevis smson anekdotan de iu amiko kiu kaŭzis leginte ĝin hazarde mi ridi! Mi ne scias kia estas la stato en la aliaj mondpartoj sed en irano pli ol 90 procento da smsoj estas anecdote aŭ ŝercenhave. Foje sms sufiĉas! …

  • Kara lingvo

    - 17 Oct 2007 - 2 comments
    Mian filineton -Anjo- mi klopodis adaptigi al Esperanto sed mi evitis/as devigi ŝin paroli Esperante. Mi inventis manierojn malrekte paroligi ŝin, do fojfoje konscie mi uzas Esperantajn esprimojn, vortojn kaj frazojn. Ekde tiam kiam ŝi jam komencis ekparli, ŝi kapablas kompreni ke oni alparolas ŝin en diversaj lingvoj. La persa: kiel la ĉefa, la azerbajĝana kaj  Esperanto kiel dugradaj lingvoj en nia hejmo estas parolataj. Nun Anjo estas 31 monata, ŝi jam komprenas ke oni alparolas ŝin en div…

  • Mi perdis ion

    - 14 Oct 2007 - 2 comments
    Hieraŭ mi perdis ion en mi mem. Forpasis mia kvazaŭ patro Aref Azari . Estas homoj kiuj influis sur nia vivo kaj ĝuste li influis min. Lia filozofio, agmaniero kaj konduto multe influis min kaj multon mi lernis de li kaj ne nur Esperanton… .

  • Aŭtunas

    - 08 Oct 2007
    Aŭtunas kaj mi aŭtunumas…

359 articles in total