Articles by Reto

  • Amo kiu estas vivo!

    - 18 Oct 2008 - 5 comments
    Antaŭ hieraŭ hazarde venis al mia oficejo Lumina kaj Alireza kune, kun ĉokolado okaze sia gefianĉiĝo post kelkjara aventurado :) Kiom bona evento! Gratulon kaj ĝojon!

  • Jes aŭ ne?

    - 18 Oct 2008
    Dank al amiko kiu sendis al mi jena retadreson: http://www.yesnogod.com/index2.html La statistiko estas pripensiga !

  • * Sperto pri la vualo *

    - 13 Oct 2008 - 3 comments
    Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj: Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “ Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pl…

  • 40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon

    - 12 Oct 2008
    Laŭ la scienca esploro kiu antaŭ tagoj en seminario pri seksmalsanecoj aperis, pli ol 40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon kaj tiu kaŭzas multajn sociajn problemojn ĉar la afero estas tabua kaj oni ofte silentas pri tiaj aferoj kaj ne facile sin turnas al kuracistoj. La fakuloj opinias ke la krizo estas pli vasta ol la jam aperinta raporto. Legu la raporton en la persa: http://tabnak.ir/pages/?cid=21132

  • Deziro kaj sopiro

    - 11 Oct 2008 - 2 comments
    … Rado de ĉaro sopire halton de ĉevalo La ĉevalo sopire dormon de la ĉaristo La ĉaristo je la sopiro de la morto … De irana poeto: Sohrab Sepehr ... چرخ یک گاری در حسرت واماندن اسب اسب در حسرت خوابیدن گاریچی مرد گاریچی در حسرت مرگ ... سهراب سپهری

  • Jam pasis unu jaro!

    - 07 Oct 2008 - 12 comments
    Jam pasis unu jaro de tiam kiam mi komencis skribadi en ipernity. dank al Paŭl Peeraerts kiu invitis/instigis la esperantistojn veni al ipernity. Al mi persone estis/as plezuro senfina vagadi en ipernity! Mi (re)trovis multajn geamikojn kaj multon mi lernis dank al interesaj blogoj kiujn mi trovis en ipernity. Dum pasinta unu jaro mi jam skribis 67 notojn kiuj estis vizitataj pli ol 17500 fojoj. Mi ofte interŝanĝis opiniojn kun la legantoj kaj multon mi lernis de ili. Antaŭ…

  • Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete

    - 27 Sep 2008 - 3 comments
    La ministerio pri eksterlandaj aferoj de irano lanĉis ttt-ejon por turistoj kiuj deziras vizti Iranon. Oni vizitu www.evisa.ir kaj plenigu la koncernan vizopetilon, post 48 horoj en Tehrana flughaveno laŭ la retpoŝte sendita kodo kiun oni ricevos, la vizo estos preta.

  • Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!

    - 20 Sep 2008 - 9 comments
    Jen foto de Nord-koreaj soldatinoj kiujn "islamigis" irana tagĵurnalo! Oni intencas ĉiun en la mondo montri al ni laŭ la okuloj de "islamo"!

  • Panĉagreno

    - 17 Sep 2008 - 9 comments
    . .. fonto en la koro kaj akvofalo en la mano, suno en la rigardo kaj anĝelo en la ĉemizo de homo kiu estas vi rakontojn povus mi krei la panĉagreno se lasus. Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto ... چشمه ساري در دل و آبشاري در كف آفتابي در نگاه و فرشته اي در پيراهن از انساني كه توئي قصه ها مي توانم كرد غم نان اگر بگذارد

  • 5 monata batalraporto de Irana flughavena polico

    - 30 Aug 2008 - 1 comment
    Irana flughavena polico raportis: Dum pasintaj 5 monatoj 128 personoj pro ne sufiĉa hiĝabo (sin kovrado laŭ la principoj de islamo) estis malpermesitaj flugi. 171151 personoj estis avertitaj pro siaj maldecaj vestoj. 6799 personoj skribe promesis al la polico obei la leĝon pri sin vestado laŭ la reguloj ... la novaĵfonto Jes nia vigla estimata polico en la flughavenoj de la lando ĉiu tage al pli ol 1187 pasaĝeroj avertas pri ilia sin vestado kaj kostumo por ke islamo ne endanĝer…

  • Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio

    - 30 Aug 2008 - 1 comment
    Profitoj kaj malprofitoj de la nuklea energio estas titolo de artikolo en la persa kiun plumis d-ro Behruz Bajat (Behrooz Bayat). La aŭtoro priskribas kaj vicigas logikojn kial estas malprofita lanĉi tiun teknologion en irano dum kun la sumo elspezita kaj elspozota al tiu teknologio kiajn grandajn kaj utilajn agadojn rilate la energio oni povus fari en irano ... La artikolo plaĉis al mi kaj kiel kontraŭulo de la disvastiĝo de nuklea energio mi rekomendas al la ĉiuj kiuj vizitas tiun ĉi paĝ…

  • Averto por najbaroj

    - 19 Aug 2008 - 2 comments
    Ĉi tiun averton oni algluis en iu loĝdoma aŭto-parkejo: Najbaro Ĉi tie (laŭ la oficiala dokumento n-ro ....) apartenas al la 11-a apartamento. Haltigante vian aŭton ĉi tie: ĉiuj kvar radoj estos punĉitaj per elektra bormaŝino. La ambaŭ glaciviŝiloj estos detranĉitaj. La tuta aŭto estos smirgita. Sufiĉas unu fojo pruvi. fonto: http://tabnak.ir/pages/?cid=15699 Kion vi penas? Ĉu similajn problemojn ankaŭ vi havis/spertis?

  • Naskiĝtago de La Mondsavanto

    - 16 Aug 2008 - 2 comments
    La 15a de Ŝaban monato (laŭ araba lun-kalendaro) estas naskiĝtago de la 12a imamo de la ŝijaistoj (ŝijaistoj estas la minoritatoj en la islamo mondo proksimume 8 ĝis 10 procento de islamanoj estas ŝijaistoj). Imamo Mahdi la filo de Imamo Hasan Al Asgari, nun estas 1173 jara, laŭ la kredo de ŝijaistoj kaj tiam kiam sin prezentos al la cetera mondo okazos "la fina milito" en kiu "la vero" venkos kaj "justeco" regos la mondon, ĉiuj kredos al islamo (ŝijaisme) kaj neniu p…

  • Krizo kaj amik(in)o

    - 12 Aug 2008 - 1 comment
    Dum la kriza tempo oni kapablas koni veran amik(in)on.

  • Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?

    - 24 Jul 2008 - 1 comment
    9 personoj NUN en irano atendas ŝtonmortigadon! Dum pasintaj jaroj nur Talibanoj en Afganio estis kvereloj de iranaj regantoj kaj nun sen rivalo ili estas unuaj en la mondo (jes barbareco foje povas esti "honoro" inter barbaroj kompreneble). Ŝtonada puno sen ajna dubo estas fipuno. Irana karikaturisto - Nik Ahang Koŭsar - (نيک آهنگ کوثر) faris interesan karikaturon pri la afero.

  • Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado irana

    - 22 Jul 2008 - 1 comment
    Irana feminisma movado estas la plej forta civila movado. Jen filmeto rilate la surstrata manifestacio en kiu la virinoj kuraĝe esprimas siajn protestojn kontraŭ diskriminacio de islama registaro.

  • Antaŭ 20 jaroj ...

    - 22 Jul 2008 - 4 comments
    Antaŭ 20 jaroj mi estis soldato kaj 24 monatojn militservis en la milita fronto ... Mirakle mi travivis kaj sane finis la militservan periodon. 8 jara sen cela kaj freneza milito (ĉu ekzistas ne freneza milito?!) je la servo de potenculoj en kiu je la fino NUR perdis ĉion irana kaj iraka popolo ... En legio kie mi servadis de 240 personoj nur restis 16 personoj inter ili ankaŭ mi, la aliaj aŭ estis mortigitaj aŭ militkaptitaj aŭ pereitaj dum la lastaj tagoj de la milito. Finfine oni kapitula…

  • "popola intervjuo"

    - 20 Jul 2008
    En la monopola televido de la islama respubliko, ĉiu tage oni elsendas "intervjuojn" en kiuj "estimataj samlandanoj" spegulas siajn "opiniojn". Ĉiuj scias ke ili estas teatraĵoj abomenaj kaj senhontaj kaj fakte tute ne rimarkindaj ... por amuzo mi trovis jenan "intervjuo"n en kiu la ĵurnalisto instruas al la intervjuito kion kaj kiel devas esprimi ... (la afero povas esti amuza por tiuj kiuj komprenas la persan)

359 articles in total