Tiun ĉi artikolon mi verkis antaŭ kelkaj semajnoj sed tuj igis ĝin privata ĉar mi decidis ke Ipernity estu pli bone loko por amuziĝi. Nun mi ŝanĝis mian decidon kaj ridaktante la eksan blogaĵon mi eksciis ke situacio iomete ŝanĝis. Ruĝaj tekstoj estas hodiaŭaj aldonaĵoj.

Tiel-ĉi aspektis cenzurita versio de intervjuo kun Benazir Bhutto (troveblas en BBC-arkivo):
(spektu atente ĉirkaŭ kvina minuto de filmeto)

 

Kaj tiu ĉi verŝajne origina versio aperis antaŭ nelonge ĉe youtube:
(spektu kaj aŭskultu atente ĉirkaŭ sesa minuto)

 

Hodiaŭ mi re-spektis la version el BBC arkivo kaj mi ĝojegas ke mi tiam faris propran sekurkopion de la datumfluo. Ĉar, ne tiel mirige, pro la ega pridiskutado BBC verŝajne decidis anstataŭigi la cenzuritan version per la originala:

Hodiaŭa jam ne cenzurita versio en BBC-arkivo

Konkludojn faru ĉiu mem. Iuj pensas ke ŝi celis diri "who murdered *for* Osama", aŭ ke ŝi aŭ intence aŭ erarante misdiris Osama anstataŭ Daniel Pearl, tamen kial la intervjuisto en tiu kazo ne pridemandis tion aŭ almenaŭ ne klarigis post la elsendo?
Mi ne celas diri ion, fakte por mi jam antaŭ longe estas kutimaj amaskomunikiloj nekredeblaj. Tiu ĉi ekzemplo apenaŭ estas nura escepto, tamen bone montras flekseblecon kaj kredeblecon de (ciferecaj) "rikordoj", "arkivoj" ktp.

Ĉu kaŝita cenzuro en laŭdire demokracia lando ne estas eĉ pli aĉa afero ol bluaj glubendoj aŭ granda ĉina fajroŝirmilo pri kiuj ĉiuj scias?

Angle jam troveblas multegajn skribaĵojn pri tiu afero:
[EN] http://existentialistcowboy.blogspot.com/2007/12/bbc-censored-benazir-bhuttos-reports.html
[EN] http://www.pissedonpolitics.com/2007/12/benazir_bhutto_bin_laden_murde.htm
France аnkаŭ:
[FR] http://www.agoravox.fr/article.php3?id_article=33697
Ĉeĥe ankaŭ aperis ion:
[CS] http://www.blisty.cz/2008/1/3/art38079.html