Praga ĵazklubo:

U Staré paní

(Ĉe Maljuna sinjorino)

Michalská 9, Prago 1
Ĉiuvespere: de la 19-a ĝis 02-a
Viva muziko: de la 21-a ĝis meznokto
Kontakto: info@jazzlounge.cz
http://www.jazzlounge.cz/

Laŭdire ununura ĵazejo en Prago kie oni povas tutnokte aŭskultante plenvalore vespermanĝi.
Biletoj: 250,- czk / 10 eur

Jen fotoj de hieraŭa koncerto de Emil Viklický trio, kiun mi ĉeesis kun Gustavo kaj fratinjo Eva. Jaroslav Uhlíř estis tiuvespere anstataŭigita per Tomáš Baroš, verŝajne tial oni ludis pli da standardoj kaj malpi da siaj belegaj propraj verkoj, bazitaj sur Moraviaj kantoj. Ja tamen tre bona koncerto!

(sonkvalito de ĉi malsupraj filmetoj estas tre malbona, ja altaj kaj malaltaj tonoj apenaŭ aŭdeblas)