Filmo Godfather (1972)

Citaĵo de Vikipedio: The Godfather (anglalingve: "La Baptopatro") estas 1972-a krima filmo direktita kaj kunverkita de Francis Ford Coppola, bazita de la romano de la sama nomo de la alia kunverkisto Mario Puzo. En la filmo aperis steluloj Marlon Brando, Al Pacino, Robert Duvall, Diane Keaton, kaj James Caan. La filmo estas la unua parto de la Trilogo Godfather, sekvita de The Godfather Part II en 1974 kaj The Godfather Part III en 1990. La rakonto de la filmo ampleksis dek jarojn de malfrua 1945 ĝis frua 1955, pri la estro de Novjorka Mafio donas kontrolon de la familia entrepreno al sia malinklina filo. Ĝi rangas kiel la tria plej bona filmo de la American Film Institute, kaj estas unu el du filmoj kun rango de 9.1 el 10 (la alia estas The Shawshank Redemption) en la Internet Movie Database plej bona 250 listo. Ĝi ankaŭ estas la plej alta filmo en la plej bona 100-listo de Metacritic.

Mafia: The City of Lost Heaven (2002)

Ĉeĥa komputila ludo: http://www.mafia-game.cz/ de Illusion Softworks.
Tiun bonegan ludon mi finludis kaj (poste;) eĉ aĉetis.
Al mi tre plaĉas, ke kvankam la ludanto estas libera la ludo ne mankas gravan agadlinion (kompare ekzemple kun GTA). Plie grava parto de tiu ludo estas ŝoforado de malnovaj aŭtoj, kies fizika ŝoformodelo estas tre precize programita (en tiama tempo, kaj por tiuspeca ludo) kaj bone subtenis uzadon de stirrado.

Mafia II (?)

Nur hodiaŭ mi trovis oficialan sciigon pri venonta sekvaĵo: http://www.2kgames.com/mafia2/home.html
(oni subparolis pri tio neoficiale, dum lasta jaro mi forgesis pri tiu afero)
Mi antaŭĝojegas ĝin!

The Godfather: the game (2006)

Pli nova ludo de Electronic Arts bazita ĝuste sur la libro kaj filmo:
http://www.ea.com/official/godfather/godfather/us/home.jsp
Mi ne ludis tiun ĉi ludon, fakte mi nuntempe ne ludas komputilludojn kaj mi eĉ ne kredis ke ĝi estus pli bona ol la ĉeĥa ;)

Muziko

 

La tria sonaĵo estas la fama melodio de la filmo ludata de ĉeĥa romantika-pianisto Jiří Malásek. Hodiaŭ lia filo Petr Malásek estas ĵaza pianisto kaj mi jam kelkfoje aŭdis lin en Pragaj ĵazkluboj.