Ekzistas du specoj de soldatoj.



Soldato brava



Soldato malsana

[EN] Authorities allege Gibbs kept finger bones, leg bones and a tooth from Afghan corpses. Another soldier, Spc. Michael Gagnon II, allegedly kept a skull from a corpse, according to charging documents. Several soldiers are charged with taking pictures of the corpses, and one - Spc. Corey Moore - with stabbing a corpse. ĉu legendas pli? ne legindas

[EO] Soldatoj en Afganio, kelkaj (mal)eĉ uzinte haŝiŝon, ŝajne inspiriĝis de la indiĝenaj triboj kaj prenadis korpopartojn estkiel trofeoj. De civiluloj eble, kia diferenco.



Kiom da normalaj sanaj homoj elektus militon kiel sian profesion, konscie plenumus sian diligentan laboron, kaj sukcesus resti sanaj?



Mi evitis militan servon danke al universitata studado kaj sekva profesiigo de militistaro. Tiam mi gratulis al mi. Nun mi dubas pri ĝeneralaj avantaĝoj de profesia armeo. Jes, neniu facile povas sendi min militi eksterlanden. Ve, tie militos distilita aro da... soldatoj malsanaj. Kaj aliaj civitanoj ne plu havos vivsperton de milita servo, kiu ja estas kutime malagrabla, tamen iusence grava kaj valora eĉ por normala paca vivo (tiel opiniis servintaj maljunuloj kun kiuj mi parolis).

Aparta demando restas, se profesiuloj iam vere devus protekti nian patrujon (patrujo signifu ion ajn, simple lokon kun limoj; protekti pasinttempe signifis ne permesi al malica atakanto malhelpi ene de la limoj), de kiu ili estas pagataj kaj por kies celoj ili do vere servus.



Mi deziras al nia mondo pli da soldatoj bravaj ol malsanaj :-)