...estis vere mojosa. Unuafoje mi renkontis la muzik-grupon persone. Etoso estis nekredebla, la muzikistoj ege simpatikaj, tute ne orgojlaj. Candice rakontis historiojn kaj ŝercetis. Mi preskaŭ enamiĝis :) Aŭdeblis belegaj instrumentaj solaĵoj. La tuta koncerto etendis impreson de bono kaj amo. Nu, kiel Candice diris, Ritchie ne plu estas "evil", sed "medieval".

Cetere, la koncerto ne estis troe laŭta, kvankam niatempe tio iĝas kutimo.
Do mi ne estis foriranta surda.

Se mi estus nur iomete strebinta kaj havus ion subskribotan, mi ŝajne ricevus subskribon de la dia kantistino.

Rekomendas mi la grupon!