La unua libro, kiun mi rigardis, estas la fama La origino de specioj de Charles Darwin. La tri plej oftaj vortoj aŭ vortkombinoj en ĝi estas "animaloj", "natura selektado" kaj "specioj". Nu, jen nenio surpriza. Ĉiu ja scias, ke la temo de tiu libro estas ĝuste tio. Sed tuj poste en la ofteclisto venas la vorto "poleno" ... Nu, almenaŭ min tio surprizis. Mi ne sciis en kioma grado poleno rolas en la evoluo de la homaro, sed ŝajne ĝi ja faras tion, se ne la vorto ne estus tiel ofta en la verko. Alia oftega vorto estas ... "Madejro". Kial ĝuste tiu insulo? Mi havas nenian ideon, sed mi konstatas, ke tiu "infana ludo" de Google ja instigas min aĉeti kaj legi la verkon, inter alie por satigi mian scivolon pri poleno kaj Madejro ...
La dua libro, tute hazarde elektita, estis Spitaj kiel hidrargo, la plej freŝa romano de mia samurbano Christian Delerck. La dorsoflanko de la libro klarigas, ke ĝi estis eldonita okaze de la Jaro de la Lingvoj, kaj mi do povus suspekti, ke lingvo estas la ĉefa temo. Tre strange tamen, la vorto "lingvo" apenaŭ aperas en la romano. Google ene de sekundoj klerigas min pri la vera enhavo: inter la ĉefaj vortoj troviĝas "pornografio", "kalsoneto", "nudeco" kaj "vulvo" ... Ankaŭ la vorto "hidrargo" oftegas, kompreneble ... Sed por scii, kiel "hidrargo" rolas en pornografia romano, kaj por scii, kiel ĉio tio rilatas al lingvoj, nu por tio mi ja devos aĉeti la verkon ... ;-)
Fine mi serĉis iun tipe movadan libron, ĉar mi volis kontroli, ĉu estas prava la aserto, ke la plej ofta substantivo en Esperanto-libro estas "kotizo" ... Mi pristudis la vortojn de la verko La Asocio de Ziko van Dijk kaj la analizo tute dementis tiun onidiron: ne, "kotizo" ne estas la plej ofta substantivo, almenaŭ ne en tiu verko. La plej oftaj o-vortoj tie estas "estraro" sekvata de "statuto", "kongreso" kaj "unua mondmilito". Ankaŭ en Enciklopedio de Esperanto de 1933 la vorto "kotizo" ne furoris. Tie pintis "gazeto" kaj "kursoj".
Se vi enuas, iom studu la vortkalkulilon de Google Books kaj se vi eltrovis ion interesan, ne hezitu raporti pri tio!
[eo] Ĉu estas biologoj inter ni?
-
Ĉu estas biologoj inter ni? Kune kun vortaristo Petro Desmet' mi hieraŭ iom diskutis pri la termino…
-
02 Mar 2014
[eo] Bonan 'soir morning buna morgen ...
-
Ofte mi cerbumas en tramo aŭ trajno pri lingvaj kuriozaĵoj. Post mia cerbumado pri nigra-blanka mi…
-
10 Jan 2012
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non Commercial + share Alike
-
5 095 visits
[eo] Pri kalsonetoj kaj kotizoj
Unu el la multaj servoj - aŭ malservoj? - de Google estas, ke ili planas skani kaj enretigi kiel eble plej multajn verkojn, tiel ke ilia serĉroboto ne nur serĉas en la "klasika" tutmonda teksaĵo, sed ankaŭ en milionoj da libroj. Sed skani kaj konservi ne estas la sola afero, kiun Google faras. Ili ankaŭ kalkulas la vortojn de ĉiu libro kaj montras, kiuj vortoj estas la plej oftaj. Ĉu infana ludo neniel utila? Ŝajne ne.
David Sn, , have particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
nu, oni efektive povas fari tion nur per libroj, kiujn Google jam enretigis en books.google.com. Mi rimarkas, ke ĉe pluraj malnovaj libroj ili indikas, ke la originalo troviĝas en la universitato de Michigan. Ĉu tio signifas, ke tiu universitato (aŭ aliaj universitatoj kie ili skanis) ne havas la libron "Maŝinmondo"? Aŭ ke ĝi ja havas, sed ke ili ankoraŭ ne skanis ĉiujn librojn?
Sign-in to write a comment.