Vikipedio nomas ilin "stamĉeloj" sed ne donas referencon. La saman terminon uzas Roberto Pigro en Monato (http://www.esperanto.be/fel/2014/011214.php), eble pro Vikipedio aŭ pro analogio kun kelkaj aliaj lingvoj: stamcel (nederlanda), Stammzelle (germana), stem cell (angla), cellula staminale (itala). En ĉiuj tiuj lingvoj "stam-" aludas al la trunko, la bazo el kio la cetero originas. Ankaŭ la franca cellule souche signifas la samon kaj la hispana célula madre (patrina ĉelo) figursence aludas al tio. Ofte la patrino estas ja konsiderata la bazo de ĉio.

Ĉu la inventinto de la vorto "stamĉelo" bone agis uzante la radikon "stam-"? Nu, en Esperanto "stamo" ne signifas bazon aŭ trunkon, sed preskaŭ la malon. "Stamo" estas la tuto de mikroboj post diferenciĝo kaj venantaj de unu prakolonio. Sendube do rilata, kvankam mala.

Antaŭ ol iu enkondukis en Vikipedio la vorton "stamĉelo", tie troviĝis "praĉelo". Ĉu tio ne estas multe pli preciza termino? Same kiel ĉiuj homoj devenas el la prahomo, ĉiuj ĉeloj devenas de la praĉeloj. Laŭ mi simple kaj klare kaj pure esperante. Ĉu la biologoj inter ni konsentas, aŭ ĉu mi herezas?