Tiuj inter vi, kiuj jam ĉeestis en medioj, kie Esperanto estas flue parolata, certe rimarkis, ke la saluto "Bonan matenon" oni mallongigas ofte al "Bonan!". Same "Bonan vesperon!" en esperantlingvaj renkontiĝoj ankaŭ iĝas simple "Bonan!". Restas do la adjektivo, kaj forfalas la substantivo.

Tio estas, almenaŭ en la lingvoj, kiujn mi konas, nekutima. Germano mallongigas Guten Morgen! al Morgen kaj ne al "Guten!". Franco mallongigas Bonne soirée al 'soir kaj ne al "Bonne". Nederlandanoj faras simile: Morgen kaj ne "Goede" kaj britoj kaj usonanoj salutas sin per morning ...

Tamen unu lingvon mi trovis, kiu faras kiel Esperanto: la rumana. La esprimon Buna dimineața oni povas mallongigi al Neața, sed oni povas diri ankaŭ Buna.

Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj tute ne permesas mallongigi tian saluton. Italoj diras buongiorno, kaj ne eblas mallongigi tion al "giorno" aŭ al "buon".

Kiel via lingvo kondutas?