Tiu ĉi reklamafiŝo en rumana urbo frapis min, ne pro ĝia informa aŭ reklama valoro, sed el lingva vidpunkto: alb negru = blanka-nigra. Mi iel naive supozis, ke ĉiuj lingvoj, same kiel Esperanto, metas la nigran koloron (aŭ science: la malkoloron) unue, kaj la blankan poste: nigra-blanka, zwart-wit (nl), noir et blanc (fr), schwarzweiß (de), black-and-white (en), svarthvitt (no), чёрно-белые (ru) kaj multaj aliaj ...
Mi scivolis, ĉu la rumana alb negru estas la sola escepto. Ne, kompreneble, post iom da serĉado eblis trovi la hispanan blanco y negro, la katalunan blanc i negre, la galegan branco e negro ... ĉiuj - hazarde? - lingvoj de la iberia duoninsulo (tamen en la portugala oni diras preto e branco ...)
Kion oni diras en via lingvo?
Paŭl has replied to Erzsébet TubolyPaŭl has replied to Lars SözüerPaŭl has replied to David SnPaŭl has replied to David SnTio tamen ne klarigas, kial hispanoj diras blanco y negro, la katalunoj blanc i negre kontraste al la portugala preto e branco.
Hieraŭ mi memoris ke, kiam oni priparolas futbalteamojn tie ĉi en Brazilo, la koloroj de la flagoj povas estis unukolora, dukolora, trikolora, ktp. Kiam la flago uzas nur la BLANKA kaj NIGRA, oni uzas unu vorton, nome, ALVINEGRO. Ekzemple, mia korteamo SANTOS estas konata kiel "ALVINEGRO PRAIANO" (elplaĝa blanknigra teamo).
Tiu vorto multe similas al la uzata en la titolo de via teksto: Alb negru (ALVINEGRO).
Sign-in to write a comment.