Zlatko Tišljar - Pajo's articles

About...

Televida intervjuo pri Esperanto okaze de Zamenhoftago 2005 en la slovena televido 1, elsendo Dobro jutro (Bonan matenon). Intervjuataj Zlatko Tišljar kaj Vesna Obradović
Zlatko Tišljar - Pajo
Translate into English

Archives

  • PRI LERNLACILECO DE ESPERANTO

    - 04 Apr 2015
    En Blogo Esperanto Language Blog: blogs.transparent.com/esperanto/chinese-learns-esperanto-in-just-5-months/comment-page-1/#comment-74111 aperis skribaĵo de juna ĉino kiu entuziasme lernis E-on kaj bone ĝin ellernis dum 5 monatoj, kio estas sendube ege bona rezulto por iu ĉino. Mi reagis jene: E-movadanoj estas homoj kiuj estas idealistoj kaj ili trovis E-on ilo kiu ŝanĝis iliajn vivojn kaj kiu donis al ili la vivosencon. Sed la fakto estas ke 99,99% de la homaro tute ne rimarkis ke Espera…

  • ESPERANTO SEN RADIKOJ

    - 14 Feb 2015
    Antaŭ kelkaj tagoj mi prelegis en E-societo "Tibor Sekelj" en Zagrebo okaze de 5 jaroj de la morto de Roger Imbert pri li kaj lia signifo por zagreba kaj kroatia E-movado. Mi legis ankaŭ kelkajn nekonatajn tekstojn liajn kiujn mi trovis inter miaj paperoj. La plej interesa estis lia amrakonteto kreita kiel eksperimento kaj en kiu li ne uzis radikojn substantiv-, verb-, adjektivdevenajn sed nur afiksojn, tabelvortojn, prepoziciojn, memstarajn vortojn adverbecajn (kiel hodiaŭ, morgaŭ, ankoraŭ) ka…

  • Analogiaj kosmoj

    - 24 Dec 2014
    La libro kiun mi legas (de slovena aŭtoro Evald Flisar: „Metilernano de la magiisto“) instigis min iom pliprofundigi mian pensadon cele al pliprofundigo de mia kompreno de la kosmo. Kutime mia filozofia pensado uzas metodon de analogiado. Jam de longe mi trovis simplan analogion (kiun certe konas granda plimulto da homoj) ke ekzistas analogio (simileco de strukturoj kaj kondutoj) inter atomo (kerno kun elektornoj kiuj cirkulas ĉirkaŭ la kerno) kaj la stel-planeda strukturo (stelo ĉirkaŭ kiu c…

  • NOVLIBERISMA KORUPTISMO

    - 19 Oct 2014 - 3 comments
    Korupto estas esenca kaj konsista parto de la novliberisma kapitalismo. Novliberisma kapitalismo baziĝas je profito kiel esenco de la homa naturo. La homo devas konkuri kaj batali kaj tiun konkursistemon reguligas la merkato kiel io absolute prava kaj nepridubinda. Tendencante al daŭra pligrandigo de la profito, la produktistoj devas trovi manieron kiel konstante vendi ĉiam pli da varo kaj reteni la akiritan merkatan parton. Sur merkato kun multaj produktantoj de similaj varoj la sola man…

  • SEKULARECO - ANTAŬKONDIĈO POR DEMOKRATIO

    - 05 Oct 2014 - 1 comment
    Demokratio estas sistemo en kiu homoj havas la liberon havi la proprajn ideojn kaj rajti kontraŭstari aliajn. Sen tiu rajto pri libereco kontraŭstari rilate la opiniojn ne povas esti demokratio, tiam estas aŭtokratio. Religiaj institucioj (eklezioj) estas maldemokratiaj organizoj en kiuj la organizosistemo estas aŭtokratia kaj centrisma kaj en kiuj la temoj asertataj estas neŝanĝeblaj . Sistemaj edukobjektoj en ŝtataj (ĝeneralaj) lernejoj pri konkretaj religioj edukas infanojn kontraŭ la dem…

  • Miaj prelegetoj en youtube

    - 27 Sep 2014 - 1 comment
    Miguel Gutierez Aduriz, konata hispana E-verskisto, gastis en Kroatio okaze de la 12-a renkontiĝo de E-verkistoj kaj tradukistoj. Li uzis la okazon por filmi multe kun kroataj esperantistoj kaj nun li iom post iom kreas filmetojn kaj aperigas ilin en youtube. Interalie li filmis materialojn por tri filmetoj kun mi kaj aperigis jam du el ili en youtube: 1. Pri la Zagreba Metodo. 2. Pri Lingvo kaj Identeco Se ineteresas vin tiuj temoj jen loko, kie vi povas spekti la filmetojn: www.youtube.c…

  • Lernolibraj aŭtoroj kulpas pro malrapidega kresko de nombro da esperantistoj

    - 24 Jul 2014 - 3 comments
    Ekde 1980 ekzistas studo pri morfemofteco de parolata Esperanto, kio estas la esenca scienca fonto por krei porkomencantajn E-lernolibrojn. (www.miresperanto.com/biblioteko/tishljar/15.htm). Sed aŭtoroj de lernolibroj daŭre jam 35 jarojn ignoras tiun fonton kaj kaŭzas ke Esperanto estas malrapide lernata. Kial? Ĉiun lingvon oni povas disdividi je fazoj kaj gradoj. Plej simpla divido estas je a) tre baza lingvokono kun minimumo da vortoj kaj gramatiko kiu tamen ebligas bazan komunikadon je la…

  • ESPERANTON ONI INSTRUAS PER MALBONAJ LERNOLIBROJ

    - 22 Jul 2014 - 3 comments
    Mi revenis el la ĉi-jara Somera E-Studado el slovaka Nitra kun agacaj sentoj. Mi gvidis porkomencantan kurson. La tutan kursanaron de proksimume 20 personoj el deko da landoj oni disdividis antau mia veno al du grupoj. Stano Marček prenis 15-on da personoj kaj al mi restis 6. Mi laboris kiel kutime kun ili kaj prilaboris dum 6 tagtoj 5 lecionojn de la Zagreba lernolibro (estis du junaj slovakinoj Julia kaj Veronika, serbo Draško, usonano Jeff, katalunanino Noa kaj hungaro Lajos). Kvankam…

  • Manpremo kun la ŝtatprezidanto

    - 13 Jun 2014
    La 11-an de junio la delegitaron de esperantistoj okaze de la 10-a kongreso de EEU en Rijeka en kiu estis ankaŭ mi akceptis ŝtatprezidanto de Respubliko Kroatio Ivo Josipović en sia rezidejo en Zagrebo. En la delegacio estis Sean O Riain (prezidanto de EEU), mi, kaj Nikola Rašić kiel membroj de la estraro de EEU, Anto Mlinar, prezidanto de Kroatia E-Ligo, Spomenka Štimec, sekretariino de KEL, Đivo Pulitika, prezidanto de Kroatia E-Junularo kaj Boris Di Costanzo (prezidanto de LKK). Promesis veni…

  • Ĉu eblas eviti naciŝovinisman edukadon

    - 07 Jun 2014
    Antaŭ ne longe mi legis pri tio ke en regiono Wołyń en Ukrajnio dum la dua mondmilito la tieaj grekokatolikaj ukrajnoj masakris polojn kiuj loĝis tie amase (kelkcentmil masakritaj!!) pri kio ĝis nun ĉiuj polaj instancoj intence silentas, ĉar la politiko de post la dua mondmilito ne estis ke la poloj ekmalamu ukrajnojn sed rusojn. Eĉ la oficiala eklezio tre bone sciis tion sed intence silentis. Ĉiuj havis intereson malami la rusojn kaj konservi bonan rilaton al Ukrajnio. Jen politiko-putino (ki…

  • MALMORALA USONA KAPITALISMO

    - 30 May 2014 - 4 comments
    La fajnan fakan nomon de la nuna monda ekonomia sistemo: novliberisma kapitalismo oni devus anstataŭigi per nomo kiu klare diras kio ĝi estas: malmorala usona kapitalismo. Por tio mi havas jenajn argumentojn: 1. Usonanoj fieras pri sia esprimo „ĉio estas libera krom tio kio estas malpermesita“. Tio signifas ke ili ne zorgas pri moralaj reguloj (kaj malpermesoj) ĉar moralo ne estas fiksita en juraj preskriboj. El tio sekvas ke vi rajtas esti malsolidara, egoismega, vi rajtas malfideli kt…

  • Atingitaj 100.000 vizitoj

    - 24 May 2014 - 1 comment
    Dankon al ĉiuj. Hodiaŭ (la 24-an de majo 2014) mia blogo atingis 100.000 vizitojn. Esence tio ne estas multe. En Ipernitio ekzistas homoj kun pli ol 250.000 vizitoj, sed ĉar en mia listo de amikoj kaj konatoj estas proksimume 300 personoj, dum tiuj kun multaj vizitoj havas multe pli vastan amikaron (kelkaj eĉ pli ol 5000), mi devus esti tre kontenta. Hazarde ĝuste hodiaŭ aperis informo de Amri Wandel ke oni faris resumon de la nombrado de vizitoj por la Israela E-Ligo, mi vizitis ĝin kaj konsta…

  • FUNDAMENTOJ PRI KOMUNIKADO

    - 17 May 2014 - 2 comments
    1. Komunikado estas fenomeno ĉe vivestaĵoj kiu igas ilin sociaj estaĵoj. 2. Medioj por komunikado estas sensoj de aŭskultado, vido kaj tuŝado kaj rimedoj estas pruduktado de sonoj, produktado de movoj kaj de tuŝkontaktoj. Depende de la korpokonsisto (hardvaro de la estaĵo) oni uzas kutime diversajn kombinojn de medioj kaj rimedoj. 3. Tial la komunikado havas du funkciojn: la funkcion de transporto de informoj al aliaj kaj la funkcion de rekonado de apartenantoj laŭ grupaparteno (Ĉu la nekon…

  • KIEL ONI PAROLAS EN LA MONDO DE MORTINTOJ?

    - 27 Apr 2014
    Hodiaŭ oni sanktigis iaman papon Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la unua kristana sanktulo kiu parolas Esperanton. Tio pensigis min. Ŝajne la Movado progresas en la mondo de mortintoj. Jam de longe ni havas gravan influanton en la ĉiela angulo kiun poseds la spiritistoj. Zamenhof mem estas ilia profeto kaj Esperanto tie pli-malpli estas la oficiala lingvo. Nun inter katolikaj sanktuloj ni ankaŭ havas lobiiston. Evidente kreskos tie la Movada graveco. Strange ke en la juda angulo Esperanto ankor…

  • NASKIĜTAGE MI ŜATUS HAVI 100.000 VIZITOJN

    - 19 Apr 2014
    Ĵus mi mrimarkis ke la nombrilo montras ĉirkaŭ 1500 vizitojn malpli ol 100.000 en mia blogo. Jen bona maniero por gratuli al mi mian 69-an naskiĝtagon. Ĵetu rigardon al mia blogo. Por ke vi ne nur alklaku ĝin pro afableco, alklaku miajn artikolojn kaj tiam la rubrikon La plej legataj. Inter la plej legataj certe estos temo ankaŭ por vi interesa. Por amikoj: Pajo Por nekonatoj: Zlatko

  • NOVA MONDA FILOZOFIO POR NOVA MONDA ORDO

    - 13 Apr 2014 - 1 comment
    Mi legis iun tekston pri tio ke en SLovenio oni starigis monumenton al falintaj domgardistoj (armeo de slovenoj kiuj kunlaboris kun okupantaj nazi-faŝistoj (italoj kaj ĉefe Germanoj) kaj eĉ ĵuris al germana Rajho akceptante esti parto de ilia armita forto, pretekstante tiun kiel monumento por falintaj viktimoj en batalo kontraŭ komunismo. Tiu artikolo diras ke tia inversigo de tezoj (ke batalantoj kontraŭ okupantoj kaj faŝista ideologio (partizanoj) estas ĉiuj komunistoj – ĉar la ribelon gvid…

  • IPERNITANOJ DISVASTIGU INFORMON PRI EEU-KONGRESO

    - 24 Mar 2014
    Karaj ipernitanoj, kiuj legos ĉi tiun artikoleton, mi tre petas vin aperigi ĝin ankaŭ en viaj blogoj ke vidu ĝin ankaŭ viaj geamikoj. Estas la lasta momento por aliĝi kun rabatitaj prezoj. Dankon. DEKA JUBILEA KONGRESO DE EEU - RIJEKA (Kroatio) - JUSTA LINGVA SOLVO EN EU (6.-12.07.2014) Kontribuu al vasta diskuto dum la kongreso pri lingva solvo por EU, en kiu prelegos ankaŭ neesperantistaj fakuloj kaj superaj politikistoj. Aliĝu al la kngreso kiun aŭspicias ŝtatprezidanto de Kroatio kaj…

  • Tito kaj lia tempo

    - 23 Mar 2014
    Pro peto de la redaktoro de La Ondo de Esperanto mi verkis artikolon pri Tito kiel esperantisto, kiu aperis antaŭ du monatoj en La Balta Ondo. Pro tiu artikolo subite evolis neatendite abunda diskuto pri politiko al kiu la centran rolon havis Andreras Kuenzli, kiu nervoziĝas pri ĉiu ideo ke io bona povas veni el iamaj komunismaj landoj. Fine de la diskutado mi aperigis mian opinion pri la signifo de Tito por mi, kiu sian plej gravan vivoparton travivis en Jugoslavio de Tito. Eble mi ne aperigu…

255 articles in total