Zlatko Tišljar - Pajo's articles

About...

Televida intervjuo pri Esperanto okaze de Zamenhoftago 2005 en la slovena televido 1, elsendo Dobro jutro (Bonan matenon). Intervjuataj Zlatko Tišljar kaj Vesna Obradović
Zlatko Tišljar - Pajo
Translate into English

Archives

  • MISKOMPRENO PRI DEMOKRATIO

    - 11 Jul 2017 - 1 comment
    Demokratio signifas eblecon de grupoj en iu lando batali por diversaj menieroj regi kaj administri la landon. Sed neniu el la grupoj rajtas agi kontraŭ la interesoj de tiu lando. Diversaj manieroj regi kaj administri signifas ke oni povas diversmaniere trakti la ŝtatan sistemon, defendsistemon kaj la ekonomian evoluon kio inkluzivas ankaŭ aliajn sociajn strukturojn kiuj helpas la tri unuajn (kiel strukturo de edukado, servoj de la ŝtato, san- kaj sociaj asekuroj, kulturo…) Sed demokratio ne…

  • Mi kaj Tito

    - 10 Jul 2017 - 2 comments
    El la diskuto post mia artikolo pri Tito en La Ondo de Esperanto mi lernis multon. Evidente historiistoj bazas siajn librojn je fontoj kaj fontoj estas subjektivaj, ĉar verkis ilin homoj el siaj subjektivaj vidpunktoj: unuj kontrau aliaj. Nek Dedier prezentas realan veron nek Djilas. (Cetere ankaŭ mi legis ambaŭ). Kio estas la vero? La vero estas la vivo kiun oni spertis. Mi vojaĝis libere el Jugoslavio ekde 1963-a jaro kaj havis pasporton kiu ebligis al mi viziti kiun ajn mondan parton. Mi ne…

  • MEDITADO PRI LA MORTO

    - 09 Jul 2017 - 2 comments
    Dum bela hodiaŭa ekskurso en arbaro mi ekmeditis pri la morto. Jen proksimuma fluo de mia pensumado. Homo estas estaĵo materia kaj nemateria. Materio estas la korpo kaj la nematerio konsistas el du partoj: spirito kaj animo. Spirito estas pensoj, ideoj, kreemo, sonĝoj, fantazio... kaj animo laŭ mia kompreno povas esti nur interna spirita forto kiu devigas nin batali por la vivo kaj en konscia fazo de la vivo temas pri konscio pri si mem, io kio konsistigas ĉies individuan identecon. Pri la k…

  • Travidebla politiko

    - 28 Jun 2017 - 1 comment
    „Nova potenciala kemia atako en Sirio plu estas menciata, oni povus diri kvazaŭ oni „instigas ĝin“. Nome Usono minacas per granda kontraŭatako se siria armeo efektivigus tian armiluzon kaj samtempe mesaĝas ke ili havas spioninformojn kiuj diras ke tia atako estas ĝuste nun preparata. La lastaj novaĵoj diras ke pri tiu lasta eventuala atako telefone hieraŭ parolis usona prezidanto Trump kun franca prezidanto Macron. El Parizo oni mesaĝas ke la duopo interkonsentis agi kune en tia kazo. Tio aspe…

  • ESPERANTISTOJ HAVAS SOLVON POR POSTBRITELIRA EU KAJ MIGRANTKRIZO

    - 25 Jun 2017
    La 23-an de junio 2017 mi aŭskultis ĉe Kroatia Radio (1) diskuton de fakuloj pri terorismo en Eŭropo kaj aŭdis interesajn starpunktojn kaj faktojn. Iu fakulo pri migradoj diris ke de 1970 estis nur unu teroristo kiu faris ion en Eŭropo kaj kiu ne estis Eŭropa ŝtatano kaj sekve ĉiuj teroragadoj fontas de nekontentaj islamaj eŭropaj ŝtatanoj. Li asertas ke la esenca problemo estas la tiel nomata konflikto de identecoj (ĉu mi estas eŭropano aŭ arabo…). Alia kunparolantino diris ke la integriĝo d…

  • Du ĉefaj malbonoj de la nuntempo

    - 17 Jun 2017 - 1 comment
    Mi vidis informon ke en Brazilo oni konstruas relon tra la tuta lando de atlantika marbordo tra Bolivio kaj Peruo al Pacifiko kun pli ol 3 mil kilometroj kiu kostos 14 miliardojn da eŭropj dum samtempe en SLovenio oni konstruas malpli ol 40 km da relo por 2,2 miliardoj (do 15-oble po kilometro pli multekoste). Tio inspiris min skribi la sekvan tekston: Jen kiel statas la aferoj: La popoloj batalas por la memstareco de sia ŝtato, por ke ilin gvidu hejmaj politikistoj al kiuj oni povas pli fidi…

  • ZAMENHOF - LA HOMO DE EPOKOJ

    - 23 May 2017 - 1 comment
    Mi tralegis la libron de Aleksander Korĵenkov „Homarano - la vivo, verkoj kaj ideoj de doktoro L.L. Zamenhof“. Ege interesa libro, kiu traktas Zamenhofon nur laŭ la dokumentoj kaj do, donas vere tre objektivan aliron al lia agado kaj evoluo. Min aparte interesis lia filozofia penso kaj volis informiĝi pri hilelismo/homaranismo kion mi ĝis nun ne esence konis. Kaj mi do atingis jenajn konkludojn. Zamenhof antaŭ la 20-a jarcento ĉefe dediĉis sin al Esperanto kaj interna ideo. Li mem ne sciis d…

  • Novaj potencialaj bomboj en EU

    - 28 Apr 2017
    Ekzemplo de Makedonio, nova ŝtato ekestinta post la disfalo de Jugoslavio en kiu vivas ĉefpopolo, slavaj makedonoj kun tre granda mioritato de proksimume 30% da albanoj - tute alia popolo, atentigas nin kio povus okazi en minimume 2 tiusence similaj ŝtatoj en EU. Makedonoj, kiuj ricevis sian ŝtaton kaj la sendependecon en 1992, eŭfore feliĉis pro tio: "Fine ni havas nian ŝtaton, nian teron kie ni makedonoj povas krei nian nacion". Sed ili tute ne volis agnoski la fakton, ke tiu ŝtato neniel po…

  • TRE INTERESA MALNOVA LIBRO

    - 19 Apr 2017
    Mi tralegis reeldonon de la kroata traduko de la libro "Skizo de socia filozofio" de aŭstria sociologo Ludwig Gumplovitz aperinta originale en la jaro 1909. Homo kiu estis unu el la komencantoj de moderna sociologio skribis ege interesan verkon kiu esence ankoraŭ nuntempe estas tre instrua kaj eĉ pli kuraĝa ol multaj nuntempaj sociologoj. Mi estis surprizita pri aktualeco de la asertoj kaj difinoj en ĝi. Kelkaj ideoj estis eĉ tro optimismaj, opiniante nian tempon esence pli progresema ol ĝi es…

  • NE EBLAS SAVI KOTIZPAGATAJN ASOCIOJN

    - 10 Apr 2017 - 3 comments
    La Balta Ondo aperigis artikolon el kiu videblas ke UEA perdas membraron kontinue de 1980, kiam estis entute 35.000 membroj kaj nun UEA havas nur 13.000. Ĉar estas tute klare ke daŭre malgrandiĝas la nombro dum jardekoj, estus tute malsaĝe supozi ke tiu tendenco estas ŝanĝebla. Simple ĝi montras ke la klasika formo de asociiĝoj per administrado de aliĝinta membro kun kotizpago estas malaperanta formo kadre de nova teknologia mondo. Oni komencu serioze rekrei la movadon laŭ alia modelo, kiu ne f…

  • AGRESAJ KAJ DEEFENDAJ NACIISMOJ

    - 31 Mar 2017
    Kiel konate lastatempe evoluas ĉie naciismoj kaj aparte zorgigas tio en Eŭropa Unio. Unue oni devas distingi inter patriotismo kaj naciismo. Patriotismo estas normala stato de amo al la patrujo, kiu evoluas ĉe ĉiu homo, sed kiu ne kaŭzas ke la bona patrioto malamas aliajn popolojn. Naciismo estas la sama sento kiu tro treskis kaj atingis nivelon de tiom troigita amo al la patrujo ke paralele kun ĝi kreskis nekontrolita malamo al aliaj popoloj, kaj aparte al tiuj kiuj ŝajnas esti malamikaj aŭ ve…

  • Per la angla lingvo usona kaj brita imperioj sklavigis la mondon

    - 21 Mar 2017
    La brita imperio regis kelkajn jarcentojn super perforte akiritaj kolonioj, sed iom post iom la britoj estis devigitaj rezigni pri la rolo de rekta reganto kaj devis malkoloniigi siajn koloniojn. Sed restis tie ilia lingvo per kiu britoj kaj Usono daŭre influas al la tieaj elitoj per sia filmoj, novaĵoj kaj kulturo, rekte modulante la cerbojn kaj publikajn opiniojn en ĉiuj tiuj landoj. Post la dua mondmilito kiam la mondon komencis ĝendarmi Usono, ĝi uzis la saman britan sperton investante multa…

  • VE AL EŬROPO

    - 16 Mar 2017
    EU troviĝas en serioza krizo. Ĉiam pli klaras ke minacas serioza malekvilibro kies fino estas disfalo. La tendencoj al egoisma konduto de ĉiu el ŝtatoj membroj, al naciismoj estas evidentaj. Neniu plu parolas pri solidaro, reciproka helpo kaj kunvivado. Neniu plu parolas pri tolero kaj unueco en diverseco, pri komuneco…. La valoroj sur kiuj EU ĝis nun kreskis, disfalas fulmorapide. Novliberisma kapitalismo detruis socialajn valorojn de Eŭropo, detruis socian kunlaboron, kreis grandajn ekonomiaj…

  • DANĜEROJ POR DEMOKRATIO

    - 26 Jan 2017 - 2 comments
    Interalie mi hodiaŭ aŭdis ke la nova usona prezidanto havis dum sia tuta kampanjo daŭran militon kun granda plimulto de publikaj medioj en Usono kaj ke tiu milito plu daŭras kaj tre verŝajne daŭros. Tio pensigis min pri simpla konkludo. La publika opinio kaj libera publika esprimrajto estas la bazo por demokratio, ĉar ĝi estas la nura kiu povas ŝirmi la civitanojn de tendenco al misuzo de la regpotenco, se ragas unueca bloko de unu partio (kiel en Hungario, Turkio ... Kaj tie ni jam havas kla…

  • Rapida kaj revolucia ŝanĝo en EU tre baldaŭ

    - 16 Jan 2017 - 1 comment
    Trump definitive montris sian kontraŭ-EU-vizaĝon. Nun li praktike invitis landojn - membrojn de EU forlasi la Union (en intervjuo al brita The Sundey Times kie li taksas ke Merkel faris gravegan eraron pro enmigrantoj kaj ke estus bone por eŭropaj landoj eliri el EU). Tio definitive devos alarmigi eŭropajn politikistojn kaj kontraŭstari al tiu usona detrua politiko. Kaj la nura ebla kontraŭstaro estas tuj komenci krei la propran armeon. Por ebligi tion nepras ŝanĝo de konstitucio kaj pli forta…

  • PRISOCIAJ SCIENCOJ TUTE NE ESTAS SCIENCOJ

    - 16 Dec 2016 - 1 comment
    Sociologio, socilingvistiko, politikologio evoluis post la ekesto de burĝa (kapitalista) ŝtato (socio) kaj ili celis konfirmi la interesojn de la gvida klaso en tiu socio. Ĉar estas efektive maleble iel ajn mezuri fenomenojn en la socio, oni povas manipuli per kvazaŭsciencaj statistikoj kaj ŝajnigi sciencojn, kiuj efektive klopodas „pruvi“ celojn kaj ideologiojn de la burĝoj. Kaj kiuj estas tiuj celoj. La ĉefa motoro de la kapitalisma socio estas profito. Por havi laŭeble grandan profiton, oni…

  • ĈU ESPERANTO-MOVADO ESTAS SEKTO?

    - 25 Nov 2016 - 4 comments
    Baza karakterizo de grupo estas ke ĝi kreas per edukado en individuo baze de ideologio pri la propra valoro la senton de aparteno (identeco). La grupojn ni povas dividi je du specoj: teritoriaj, tiuj kiuj ekestis pro komuna vivo sur la sama teritorio (familioj, triboj, vilaĝoj, urboj, ŝtatoj) kaj neteritoriaj (religioj, sektoj, movadoj…) La grupoj diferenciĝas unu de la alia kaj la membroj devas kapabli rekoni kiu estas ilia samgrupano kaj kiu fremdulo. Tial ekzistas diversaj signoj kaj simbol…

  • KRIZO MALFERMAS NOVAJN PERSPEKTIVOJN

    - 13 Nov 2016 - 2 comments
    Mi ĵus tralegis informon ke "Der Spiegel" skribas ke NATO-generaloj ellaboras planon necesan kaze ke Trump realigos sian promeson retiri usonajn soldatojn el Europo. Oni devas esti pretaj. Ili evidente serioze kalkulas pri tiu ebleco. Se vere usonaj soldatoj estus retiritaj, okazus paniko en EU, aparte en baltaj ŝtatoj kaj Pollando kiuj estas konvinitaj ke Rusio volas ataki ilin. Tio signifus ke NATO praktike disfalus kaj ke la tuta defendo de EU, kiu apogiĝas al NATO, estus komplete disfalin…

255 articles in total