Zlatko Tišljar - Pajo's articles

About...

Televida intervjuo pri Esperanto okaze de Zamenhoftago 2005 en la slovena televido 1, elsendo Dobro jutro (Bonan matenon). Intervjuataj Zlatko Tišljar kaj Vesna Obradović
Zlatko Tišljar - Pajo
Translate into English

Archives

  • NECESAS ŜANĜI ARGUMENTADON

    - 12 Feb 2012
    En la brita listo evolis diskuto pri tio chu entute indas por denaskaj anglalingvanoj lerni fremdlingvojn char ja la angla tiom disvastighis. El tio oni konkludis ke Esoeranto samtempe grave regresas. Jen mia reago: Mi jam asertis ke la nuna argumentado de esperantistoj ne plu funkcias. Ne gravas kiel la usonangla koalicio atingis la nunan pozicion de la angla, char tion ni ne povas shanghi. La fakto estas ke la rolon de internacia lingvo povas plenumi kiu ajn lingvo, char chiu estas ko…

  • 50-jaroj de mia esperantisteco

    - 30 Jan 2012 - 2 comments
    La 31-an de januaro 1962 mi frapis al la pordo de Kroatia Esperanto-Ligo en Zagrebo (Amruševa 5) kaj renkontis unuan vivan esperantiston – Jelena Manojlović. Kvankam mi mem komencis lerni Esperanton kelkajn monatojn pli frue, mi konsideras tiun daton kiel komencon de mia esperantistiĝo. Sekve mi festas 50-jariĝon de mia aktiva vivo en E-movado. Mi vere okupiĝis pri treege multaj aspektoj de la movado kaj estas treege multaj kampoj de mia aktiva kontribuo inter kiuj multajn mi eĉ forgesis. Mi ok…

  • KVERELEMO, ESPERANTISMO KAJ EŬROPISMO

    - 28 Dec 2011 - 1 comment
    Pensigis min kverelo en la listo de iberiaj esperantistoj kaŭzita de tio ke unu esperantisto deklaris ke li hontas pro tio ke Esperanton subtenas la Papo, alia kontraŭstaris tian maltoleron al la katolika religio, la tria havis mezan pozicion… Unu el tipaj kvereloj baziĝantaj je tio ke ĉiu el la esperantistoj krom la esperantista aparteno havas multajn aliajn kaj tre diversajn apartenojn kiuj ekestis pro iliaj tre diversaj edukoj kaj influoj far la socioj ĉirkaŭ ili. Pro tio ni ofte montar…

  • ĈU LA KROATA, SERBA, BOSNIA KAJ MONTENEGRA ESTAS UNUSAMA LINGVO

    - 01 Dec 2011 - 5 comments
    Hodiaŭ mi prelegis en Eŭropa domo de Zagrebo pri lingva situacio en EU kaj perspektivoj por la kroata lingvo en ĝi. Mi elstarigis, kiel kutime, la gravecon de ambaŭ lingvaj funkcioj: la komunika kaj la identeca kaj venis al mi simpla ideo por dissolvi la problemon de la tiel nomata serbokroata lingvo. Ĉar ja nun kiam Kroatio eniras EU-on la Unio akceptos unu plian oficialan lingvon: la kroatan. Sed kio okazos kiam aliĝos Serbio, Bosnio-Hercegovino, Montenegro? Ŝtatoj en kiuj oni parolas serban,…

  • 35-a kataluna Esperanto-Kongreso

    - 11 Nov 2011
    De la 28-a ĝis la 31-a de oktobro ĉi-jare daŭris la 35-a kataluna E-kongreso en Barcelono. Partoprenis ĉirkau 150 kongresanoj ĉefe el Katalunio sed ankaŭ partoprenis kelkaj nekatalunaj hispanoj, francoj, italoj, hungarino, brito, flandro kaj sloveno. La kongreso montris tre bone la nunan staton de la E-movado en Katalunio, kiu tradicie estas forta kaj bone evoluanta. En la programo estis riĉaj kulturaj eventoj kaj seriozaj prelegoj lige al la kongrestemo pri multlingveco en EU. Min surprizi…

  • NOVA ROLO POR EŬROPA UNIO

    - 22 Oct 2011 - 2 comments
    Kiel mi jam skribis en mia libro "Eŭropo, vi baldaŭ mortos", ke Eŭropa Unio, se ĝi baldaŭ ne komprenos ke ĝia estonto estas en komuna eduko por komuna eŭropa identeco kaj tiu ne estas ebla sen komuna eŭropa identeca lingvo kiel ties ĉefa simbolo, ke ĝi efektive disfalos okaze de unua pli forta ekonomia aŭ politika krizo. Nun estas tiu krizo kaj Eŭropa Unio tute ne evoluigis eŭropan konscion kaj europaj popoloj estas ankoraŭ nur nacianoj sed ne eŭropanoj kaj ne pretas defendi Eŭropon se ĝi havas…

  • GRANDA ŜANCO POR ESPERANTO

    - 18 Oct 2011 - 1 comment
    En Slovenio prepriĝas novaj balotoj kaj post la 15-a de oktobro subite ĉio ekbolis. Estas batalo inter multaj partioj, la plej fortaj tradiciaj rapide perdas subtenon, pluraj ĝisnunaj novliberalismaj malpligrandaj partioj laŭ la enketoj ne sukcesos eniri la parlamenton. La popolo evidente ne estas preta subteni la ĝisnunajn partiojn. Kreiĝis aro da novaj movadoj por la justo, sed neniu el ili ankoraŭ havas klaran ideon kion ili volas. Politikon ne eblas sukcese gvidi sen klara kaj simpla…

  • ALVOKO AL AMIKOJ EN IPERNITY INFORMI PRI EEU-KONGRESO EN GALIVO 2012

    - 18 Sep 2011
    Kiel sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio mi ricevis la taskon informi laŭeble vaste pri la okazigo de 9-a kongreso de Eŭropa E-Unio en irlanda urbo Galivo de la 16-a ĝis la 20-a de julio 2012. Ĉar sekvajare UK estas en Vjetnamio, tiu ĉi kongreso estos la plej grava E-aranĝo en Eŭropo. Funkcias jam la retpaĝaro de la kongreso ĉe http://eeu- kongreso .webnode. com/ kie oni povas vidi detale la informojn pri ĝi kaj ankaŭ rete aliĝi. Necesas atentigi ke la unua limdato kaj la plej malmultekosta es…

  • Politika evoluo de EU kaj ekonomia sistemo de la mondo

    - 07 Sep 2011
    Ofte homoj ĝenerale, aparte iom maldekstre politike orientitaj, ne konfidas al Eŭropa Unio kaj agitacias kontraŭ ĝi, ĉar ĝi ekonomie subtenas la kapitalismon kun ĝia profitemo kaj maljustaj ekonomiaj trajtoj. Oni devas apartigi la procedojn kiuj kondukas al federacia Eŭropo de la procedoj pri ekonomia funkciado de la mondo. Mi mem estas arda porbatalanto por pli sukcesa kaj unuecigita EU, pro tio ĉar mi estas konvinkita ke per tio ni gardas la pacon en Eŭropo kaj konsekvence la pacon en…

  • TRAGEDIO KUN BONA FINO

    - 04 Sep 2011 - 2 comments
    Mi lasis mian edzinon Ruža (Ruĵa) kun febro kiam mi forflugis al Kopenhago. Simpla virozo. Mardon telefonis filino Danka el Zagrebo: La patrino estis urĝe enhospitaligita. Ŝia stato mortdanĝera!! Mi kaj Maja (la dua filino) restis perpreksitaj. Kio??!! La koro de la patrino daŭre malfortiĝadas. Oni konstatis ke ŝi havas malofte fortan formon de miokardito (inflamo de la kormuskolo) kaŭzita de iu viruso. Oni devas operacii ŝin. La nokton al merkredo mi tute ne povis dormi. Mi skribis poemeton:…

  • NI DEVAS KOMPRENI KELKAJN FAKTOJN

    - 31 Aug 2011 - 1 comment
    En la reto okazas diskuto pri tio ĉu rekte kontraŭstari la angligon de EU, protesti kaj koleri au serĉi aliajn taktikojn. La diskuto rilatas al la fakto ke EEU atingis gravan sukceson influinte al la oficiala dokumento de Europa Komisiono pri multlingvismo de EU. Pri tio legu en Eŭropa Bulteno 107. Jen mia reago: Ni devas kompreni kelkajn faktojn: 1. Ĝenerala publiko nuntempe TUTE NE ESTAS INFORMITA PRI ESPERANTO (ĉar en publikaj rimedoj oni ege malmulte skribas pri ĝi, ĉar en la lernejoj…

  • Mensogoj, mensogoj sur kiuj estas konstruata hodiaua mondo

    - 09 Aug 2011 - 2 comments
    Hodiaŭ mi ree ekkoleris vidinte titolon en iu gazeto "Lingvo artefarita...". Nekredeble sur kiom da mensogoj oni daŭre konstruas sociajn vivojn en la nunaj ŝtatoj. Oni daŭre asertas ke la naciaj lingvoj estas naturaj disde iuj kiuj estas artefaritaj, oni daŭre asertas ke la nacioj estas naturaj disde iuj internaciaj movadoj kiuj estas nenaturaj, nuntempe aktualas eĉ tia absurdaĵo ke la germana marko estus natura (ĉar ja germana - nacia, kaj eŭro estas nenatura kiel Esperanto...). Plu aktuala…

  • Universala Kongreso en Kopenhago kaj agado de EEU

    - 02 Aug 2011 - 1 comment
    En Kopenhago UK en moderna kongrescentro. Tre kvalitaj ekipaĵoj. Ĉiuj programoj kun granda ekrano kaj du kameraoj, perfekta tonekipaĵo… Tamen neniu titolo sur la kongresejo, manko de vorto Esperanto. Dum la plejparto de la kongreso pluvego kaj malvarmo. Sendube bone, ĉar plejmulto da kongresanoj devis kongresi. Min impresis la agado de E@I kun enormaj sukcesoj pri www.lernu.net , nova projekto aktuale.info (granda portalo por informado pri E en plurdek lingvoj), aro de novaj projektoj - ka…

  • Artikolo kiun la chefredaktoro de Monato volis grave cenzuri

    - 01 Jun 2011 - 2 comments
    Okaze de aresto de generalo Mladić mi decidis verki artikolon pri tio kiel influas la ŝtataj propagandoj al siaj popoloj kaj ke esperantismo ne ŝirmas nin de tio ke ankaŭ ni en ekstremismaj diktaturoj iĝu ŝovinistoj. Mi verkis la artikolon kaj sendis ĝin al la ĉefredaktoro de Monato. Li respondis ke li pretas aperigi ĝin, sed sen la lasta parto en kiu mi parolas pri esperantismo kaj havas miajn konkludojn. Mi tuj retiris la artikolon kaj decidis ne permesi aperigon ghuste pro tio ke la redakto…

  • LA NAŬA KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTO

    - 15 May 2011
    La 14-an de majo 2011 okazis la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj en urbo Bjelovar. Partoprenis preskaŭ ducent patoprenantoj kaj gastoj el deko da landoj. La karakterizo de la kongreso estis signifa partopreno de esperantistoj el preskaŭ ĉiuj respublikoj de iama Jugoslavio kaj renkontoj post dudeko da jaroj de iamaj konatoj kaj amikoj. Interalie eblis revidi homojn kiuj ne partoprenis en E-aranĝoj de antaŭ 40 aŭ eĉ 50 jaroj. Okazis emociplenaj renkontoj kaj rerenkontoj. Nepre menciindas es…

  • Pola E-kongreso - majo 2011

    - 10 May 2011
    De la 31-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011 okazis en Nowy Sacz en suda Pollando memorinda 32-a Pola Esperanto-Kongreso kiun partoprenis ducent partoprenantoj kun gastoj el deko da landoj. La prezidantino de PEA kaj de la LKK estis Halina Komar, kiu sukcesis organizi ege buntan kaj multflankan aranĝon en kiu ĉiuj povis trovi ion por si. Prelegoj tre variaj plenumataj de kompetentaj prelegantoj, kulturaj programoj altkvalitaj preskau plene profesiaj, intersaj ekskursoj, riĉa libroservo… Sed…

  • UEA EN KRIZO

    - 27 Apr 2011
    Libera Folio aperigis artikolon pri la tre zorgiga daŭra malkresko de la membraro de UEA je kio reagis amaso da homoj kaj evoluis granda kaj interesa diskutado. Tie mi reagis jene: Mi tre kontentas pri tiu ĉi debatado, ĉar ĝi montras ke ekzistas homoj por kiuj gravas la estonto de la movado kaj homoj kiuj havas viziojn sed ankaŭ praktikajn vidpunktojn. Mi povus tuj inter la diskutantoj trovi homojn bonajn por konsistigi minimume duonon de la estonta estraro de UEA. Mi diru kelkajn opin…

  • PER KIO ESTU ANSTATAŬATA LA MONO

    - 26 Apr 2011 - 3 comments
    Nova informadika erao postulas urĝan sanigon pro la baza malsano de la kapitalisma burĝa mondordo: la Mono kun Interezoj kiu ne prezentas plu la laboron sed kreas profiton por nenionfarantoj, por la bankoj. Kaj pro tio la nuna sistemo daŭre produktas ekonomiajn krizojn kaj ĉiaspecajn danĝerojn por la mondo: antaŭ ĉio la ekologian katastrofon pro la fakto ke la sistemo subtenas nur la profiton senkonsidere ĉu ĝi servas al plibonigo de la homa vivo aŭ detruo de la natura ĉirkaŭo. Kiel ŝanĝi…

255 articles in total