La viruso kiu iĝis nesolvebla problemo malgraŭ ĉiuj nunaj scioj de medicino, kaŭzas katastrofon kiu kondukas al ioma halto de la nuna vivkontinueco de la homaro. Oni antaŭvidas baldaŭan ĉeson de trafiko, transporto de produktoj kaj produktado mem. La homoj jam ekpanikis, la vendejoj vendas nur manĝojn ankoraŭ kaj tiuj ĉiam pli mankas. La stato en kiu normala logiko ne plu gravas. Se vi ne havas monon, vi havas problemon, sed ankaŭ se vi havas ĝin ege multe – ne utilas, vi ne plu povos aĉeti ion ajn, se ĉiuj vendejoj estas fermitaj.
La stato en Ĉinio montras ke verŝajne la viruso malaperos post kelkaj monatoj ĉie kaj tio okazos iom post iom, same kiel iom post iom ĝi disvastiĝis.
Supozeble la medicino eltrovos vakcinon kontraŭ ĝi ĝis la sekva sezono en vintro kaj oni jam havos rimedon por kontraŭbatali la viruson.
Ĉiukaze intertempe ni havos absolute nekonatan staton de ĝenerala krizo, kian la homaro ĝis nun ne konis krom en la mezepoko kiam regis epidemioj de pesto, sed temis nur pri lokaj epidemioj, ne pri la tutmondaj pandemioj.
La afero prezentas averton por la homaro, kiu jam de longe devis rimarki la katastrofon kiun ĝi kaŭzas al la naturo, al la ekologia ekvilibro de la mondo.
Ĉu fine maturiĝis la sendependa homara intelektularo por krei novan celaron forigante la centran malbenon: la misdion MONON?
Oni urĝe devas krei mondan konsorcion de saĝuloj kiu prezentos planon por la homaro sen mono kaj kapitalo kiel ĉefa celo de homa kreiveco. Ja estas videbla el granda foro ke la nuna homara organizo terure misgvidas nin: Mono kaj merkata hazardo, subtenita de armeaj potencoj kondukis nin al stato en kiu ekestis enorme malgranda tavoleto de senlime riĉaj personoj kontraŭ enorme grandega tavolo de malriĉuloj. La unua grupo ne scias kion fari kun la mono kaj estas inerta, nekapabla vidi la neprecon de ŝanĝoj kaj la dua estas tiom premita en sia malriĉeco ke ĝi ne havas tempon pensi pri io ajn krom la pura ekzistado. Kaj pro neceso akumuli kapitalon (ne sciante kial) ekestis ekologie detruita mondo. Ĉu ne plu riparebla?
Sed individuaj pensuloj jam trovis solvojn kontraŭ kiuj agas tiuj kiuj havas potencon de kapitalo.
Unua fazo: Enkonduko de deviga universala salajro. Ekzistas tre bona studo kiu bele ilustras ke tio tute ne estas utopio kaj ke la nunaj evoluintaj landoj, kun pli ol duono de la homaro, povas senriske fari tion. Ĉiu havos bazan salajron por funkciado sen ie ajn formale havi laborpostenon. En Svislando oni eĉ havis referendumon en kiu tiu sumo estis proponita pli ol 3.000 frankoj po persono monate. La plej malriĉaj landoj de Eŭropo povus disponigi por tio minimume 300-400 eŭrojn.
Dua fazo: krei ekonomian sistemon en kiu homoj diferenciĝos ne per kvanto de mono posedata sed per kvanto de mezurunuoj kiuj montros ĉies kvanton de scio akirita. Baze de tio estos distribuata gvidpotenco en la socio.
La konsorcio de saĝuloj trovu vojojn por ekapliki ĉi tion sen sociaj konfliktoj, sen politiko kiu ligiĝas al pasioj kaj organizas la socion baze de politikaj partioj kiuj prezentas intereson de unuopaj grupaj egoismoj. Ili trovu vojon kiel eviti revoluciojn kaj militojn por krei novan mondon kiu ne endanĝerigos nin kaj la ekologian ekvilibron.
Se tio ne okazos tre rapide (la unua fazo: krei novan planon kaj inviti la homaron - aparte la junularon - ekapliki ĝin), sekvas jam sekvajare nova krizego en kiu la naturo mem trovos vojon por detrui la homaron, la naturo komencas venĝi sin.
Marto 2020
Zlatko Tišljar