Mi daure konstatas ke en politiko kaj sociologio oni vidas homon kiel bonan estaĵon kaj ĉio kio okazas malbona estas konsiderata same kiel en komunismo: la sistemo estas bonega sed realigantoj ne realigas ĝin. Ĉiuj ankoraŭ deziras kompreni homon kiel di-faritan bonan kreitaĵon kiu nur fojfoje eraras kaj ke tiuj malbonaĵoj estas eraroj kiujn oni devas kontraŭbatali. Ĉio tio estas bedaŭrinde memtrompo ĉar oni simple ne volas vidi la veron kia ĝi estas sed tia kian oni dezirus havi.
Komence ankaŭ mi estis terura optimisto kaj kompleta idealisto, sed dum la vivo mi ne volis fermi la okulojn . Teruraĵoj kiuj okazis dum la jugoslavia milito (1991-1995) montris al mi ke simplaj, bonaj ĉiutagaj najbaroj kaj di-timaj civitanoj fariĝas subite teruraj bestaĉoj kaj post la militfino ili refariĝas „normalaj“ civitanoj. Mi ne falis sub la propagandon en la propra nacio por kompreni ke la kroatoj estas justaj kaj defendante sin rajtas krimi, aŭ inverse ke serboj ne estas homoj. Ili perfortas virinojn, buĉas homojn ktp.
Pli poste ni vidis ke ĉiu kiu tion ekkredis aŭ iĝis viktimo de la propagando aŭ eluzis la situacion por rabado kaj propra riĉiĝo. La homo simple estas produkto de la naturo en kiu ĉiuj estaĵoj estas kaj kruelaj (kiam ili devas mortigadi por manĝi) kaj tre humanistaj kiam ili agas por la boneco de aliaj en sia grupo, aparte por sia familio.
Do mi decidis observi kaj studi homon kiel duoblan estaĵon: unuflanke bonegan kaj inĝenian, aliflanke kiel kruelulon. Tio estas vero kaj nur kiam oni akceptas tiun veron, oni povas konscie agi kontraŭ la katastrofoj kiujn li povas kaŭzi.
Bedaŭrinde nun la homaro estas en la fazo kreskigi en la homo faŝismecajn naciismojn, kiu klare kondukas al katastrofoj similaj al tiuj en la unua duono de la 20-a jarcento. Kial tio eblas? La granda plimulto de la homoj ne kapablas pensi globale, klopodante evoluigi komunan socian ordon en kiu ĉiuj gajnas, sed vidante ke ĉe najbaroj kreskas faŝismo, ili mem evoluogas propran faŝismon en sia popolo. Kiel eviti tion? Oni ne povas subite konvinki la faŝismece konvinkitajn aŭ edukitajn personojn, ke tio estas malbona ne nur por iliaj malamikoj, sed ankaŭ por ili. Oni ne povas diri ke nun la homaro frontas krizon kaj tial nereveneble hastas al katastrofo ĉu socia (ĉiam pli da riĉeguloj disponas pri ĉiam pli granda kapitalo, dum la popolo daŭre malpli riĉiĝas), ĉu ekologia katastrofo – kiu senrevene detrus la mondajn resursojn, ĉa la homaro ĝenerale estas ĉiam pli riĉa. Ja eblas ŝanĝi la socipolitikajn reĝimojn kaj entrepreni agojn kontraŭ la detruo de la ĉirkaŭjaĵo, sed por tio estas necesa konscio de nova generacio kiu vidas ke sen premo ili ne havas estonton. La nunaj gejunuloj devas kreadi kondiĉojn por sociaj ŝanĝoj per nova teknologio kaj ke oni devas regule protesti por provoki tutpublikan subtenon kaj preni la de politikistoj rajton ŝanĝi la ekologian politikon.
Se tio ne okazos , la nuna homaro reĵetos la civilizon al meza epoko. Hodiaŭ
estas la tago en kiu mongoloj sukcesis okupi en 1258 la unumilionan Bagdadon, centron de tutmonda avancado kun multaj grandaj bibliotekoj, tradukistoj, sciencistoj, kulturaj institucioj… Tiam la mongoloj mortigis plej kruele preskaŭ la tutan urbanaron , detruis ĉiujn bibliotekojn, lernejojn, hospialojn kaj reĵetis la tiamam civilizon je minimume 5 jarcentoj. Ĉu oni devas akuzi la mongolojn? Komparu la tempon de antaŭ malpli ol 90 jaroj kiam la hitlera faŝismo detruadis kaj kreis fabrikojn por mortigoj. Ĉu oni akuzu la germanojn? Aŭ la teroristojn arabajn (ISIL) kiuj detruis amason de kulturmonumentoj en Irako kaj Sirio. Ĉu ni akuzu la arabojn? Kompreneble ke la popoloj ne kulpas.
Ĉar oni forgesas kompreni homon ankaŭ kiel kruelulon, oni kreas kondiĉojn por novaj teruraj reĝimoj nacifaŝismaj. Kiu kontraŭstaros tion?