La plej terura natura vengho kontrau homo en mezepoko estis la pesto. Kaj chefe en Europo, kie en urboj foje mortis ech ghis 90% de la loghantaro. Tio estis lau mi klopodo de la naturo elimini tiun parton de la homaro kiu tro ekorgojlis, pensante ke ghi estas super la naturo. Temis pri blanka homaro kiu kreis armilojn kapablajn amase mortigadi (kanonoj, fusiloj ktp). Ghistiama armilaro estis pli-malpli natura kaj helpilo al unuopulo (tranchiloj, lancoj, sagoj, glavoj...), kiu en sia batalo uzis nur siajn naturaj fortojn (muskolojn kaj junecon). Nun la blankuloj per siaj timigaj armiloj kiel kanonoj povis kun certeco venki kiun ajn homgrupon kaj ili uzis tion kontrau chefe neblankuloj, pro kio ili komencis krei rasismajn ideologiojn kaj proklamis sian blankulan rason supera al aliaj. La pesto sukcesis timigi la blankulojn sed ne forigi ilian orgojlecon.
Ni blankuloj ghis nuntempo restis la samaj kaj ne nur uzas siajn ideologiojn por plubatali por rasismo (blankula supero) sed ankau por krei nekredeblan maljustecon inter ili kaj neblankuloj. Kiu kulpas por detruo de Afriko kaj grandaj partoj de Azio? Europo kaj Usono. Sed kiu regas kaj kiun chiuj devas obei? Ghuste la NATO-landojn de blankuloj. La justeco estas detruita. Usono kulpas pri nenio, kvankam ghi kulpas pri milionoj da viktimoj de iliaj armiloj. Kaj ghi kulpas pri detrudo de naturo.
Nun la naturo klopodas starti sian venghon. La viruso kiun ni ne konas kaj ne scias kiel kontraubatali ghin. Eble tio estos ankau venkita, sed en nuna fazo ne estas videbla pozitiva solvo kontrau la korona-viruso. Oni efektive ne scias kiam la infektito ekinfektighis kaj estas portanto de la malsano same kiam tio chesas. La paniko kiu ekdisvastighis havas bonan kauzon. En la nuna stato de la homaro kiam ni veturas aviadile kaj amase, la viruso povas disvastighi senlime. Eble tiu natura vengho kontrau la orgojla blanka raso (chefe) sukcesos haltigi la homargvidantojn kiuj jam serioze lezis la tutteran naturon.