LA FANTOMO DE L' OPEREJO (28)

Ŝia voĉo tremis. Li atendis. Ŝi preme daŭrigis :

"Raŭl, ĉu vi memoras la legendon de la Muzikanĝelo ?"
"Ĉu mi memoras ?" li diris. "Mi ja kredas, ke ĉi tie via patro rakontis ĝin por la unua fojo."
"Ankaŭ ĉi tie li diris al mi : "Kiam mi estos en la Ĉielo, infano mia, lin mi sendos al vi!" Nu, Raŭl, mia patro estas en la Ĉielo, kaj la Muzikanĝelo min vizitis."
"Pri tio mi ne dubas !" grave respondis la junulo, ĉar li kredis kompreni, ke, en pia penso, lia amikino miksis la rememoron pri sia patro kun la brilo de sia lasta triumfo.

Kristina aspektis surprizita de la memrego de la vicgrafo de Chagny, kiam li eksciis pri la vizito de la Muzikanĝelo, kiun ŝi ricevis.

"Kiel vi komprenas tion, Raŭl ?" ŝi demandis, klinante sian palan vizaĝon tre proksime al ties de la junulo, kiu eble kredus, ke ŝi estis lin kisonta ; sed ŝi nur volis legi en liaj okuloj, malgraŭ la mallumo.
"Mi komprenas," li respondis, "ke humana estulo ne kantas kiel vi kantis tiun vesperon, sen ke okazu ia miraklo aŭ interagu la Ĉielo. Ne ekzistas en la mondo iu kantinstruisto, kiu povus instrui al vi tiajn tonojn. Vi certe aŭdis la Muzikanĝelon, Kristina."
"Jes, en mia tualetejo," ŝi solene respondis. "Tien li venas ĉiutage instrui min."

Tion ŝi diris per tiel akra, tiel stranga tono, ke Raŭl rigardis ŝin malkviete, same kiel oni rigardas personon, kiu diras stultegaĵon aŭ asertas ian frenezan halucinon, kiun tiu kredas per ĉiuj fortoj de sia kompatinda malsana cerbo. Sed ŝi retroiris kaj nur staris kiel senmova ombro en la nokto.

"En via tualetejo ?" li rediris, kvazaŭ stulta eĥo.
"Jes, tie mi aŭdis lin, kaj ne nur mi aŭdis lin..."
"Kiu do ankaŭ aŭdis lin, Kristina ?"
"Vi, amiko mia."
"Ĉu mi ? Ĉu mi aŭdis la Muzikanĝelon ? "
"Jes, tiun vesperon. Li parolis, kiam vi aŭskultis malantaŭ la pordo de mia tualetejo. Li diris al mi : "Vi devas ami min." Sed mi ja kredis esti la ununura, kiu aŭdis lian voĉon. Do, imagu mian miregon, kiam mi eksciis ĉi-matene, ke ankaŭ vi povas aŭdi lin."

Raŭl ekridis. Kaj la nokto tuj disiĝis sur la senhoma erikejo, kaj la unuaj lunradioj venis envolvi la du junulojn. Kristina malamike returne rigardis Raŭlon. Kutime tre dolĉaj, ŝiaj okuloj ĵetis fulmojn.

"Kial vi ridas ? Vi eble opinias, ke vi aŭdis virvoĉon ?"
"Kompreneble !" respondis la junulo, kies ideoj komencis nebuliĝi fronte al la batala sinteno de Kristina.
"Vi, Raŭl ! Vi diras tion al mi ! mia eksa kamaradeto ! amiko de mia patro ! Mi ne plu rekonas vin ! Sed kion vi kredas ? Mi estas ja honesta fraŭlino, sinjoro vicgrafo de Chagny, kaj mi ne enfermiĝus kun virvoĉoj en mia tualetejo ! Se vi estus malferminta la pordon, vi estus vidinta, ke ĉeestis neniu !
"Estas vere ! Kiam vi foriris, mi malfermis tiun pordon, sed trovis neniun en la tualetejo..."
"Vi ja vidas !... Do, kio?"

La vicgrafo kolektis sian tutan kuraĝon :

"Do, Kristina, mi opinias, ke iu primokas vin !"

Ŝi eligis krion kaj forkuris. Li postkuris ŝin, sed ŝi kriis, kun senindulga kolero :

"Lasu min ! Lasu min !"

Kaj ŝi malaperis. Lacega, senkuraĝigita kaj tristega, Raŭl reiris en la gastejon.

Li eksciis, ke Kristina ĵus supreniris al sia dormoĉambro kaj anoncis, ke ŝi ne venos vespermanĝi. La junulo demandis, ĉu ŝi malsaniĝis. La bona gastejestrino dubasence respondis, ke, se ŝi malsaniĝis, ŝia sufero ne estas serioza. Ĉar, laŭ ŝia opinio, temis pri disputo inter geamantoj, ŝi foriris levante la ŝultrojn por kaŝeme esprimi sian kompaton al la gejunuloj, kiuj - pro vanaj kvereloj - malŝparis la
horojn, kiujn la bona Dio permesis, ke ili pasigu sur la tero.

Raŭl vespermanĝis sola, ĉe la fajrujo, kaj - tion vi certe imagas - tre malgaje. En sia ĉambro li provis legi kaj en sia lito li provis dormi. Neniu bruo aŭdiĝis en la apuda loĝejo. Kion faris Kristina ? Ĉu dormi ? Se ŝi ne dormis, pri kio ŝi pensis ? Kaj pri kio li mem pensis ? Ĉu li nur kapablus diri ? La stranga konversacio, kiun li havis kun Kristina lin tute konsternis ! Li malpli pensis pri Kristina ol pri tio ĉirkaŭ ŝi, kaj tiu "ĉirkaŭo" estis tiel malneta, tiel nebula kaj tiel neperceptebla, ke li sentis tre strangan kaj angoran ĝenon.

Tiel la horoj pasis tre malrapide; estis eble dek unu kaj duono nokte, kiam li distingeble aŭdis paŝi en la najbara ĉambro. Tio estis malpeza, diskreta paŝo. Ĉu Kristina ne enlitiĝis? Ne pripensante siajn gestojn la junulo haste vestiĝis, zorgante eviti la plej etan bruon. Kaj preta je ĉio li atendis. Preta por kio? Ĉu li mem tion sciis? Lia koro bategis, kiam li aŭdis, ke la pordo de Kristina malrapide turniĝis sur siaj kardinoj. Kien ŝi iris je tia horo, kiam ĉio dormis en Perros ? Li senhaste malfermetis sian pordon, kaj en la lunradio vidiĝis la blanka figuro de Kristina, kiu singarde glitis en la koridoro. Ŝi atingis la ŝtuparon; ŝi suben iris. Supre de ŝi, li kliniĝis super la balustradon. Li subite aŭdis du voĉojn, kiuj rapide interparolis. Alvenis al li unu frazo : "Ne perdu la ŝlosilon !" Tio estis la voĉo de la gastejestrino. Sube oni malfermis la pordon, kiu rigardis al la rodo. Oni refermis ĝin, kaj ĉio estis denove silenta. Raŭl tuj revenis en sian ĉambron kaj rapidis al la fenestro, kiun li malfermis. La blanka silueto de Kristina staris sur la senhoma kajo.

Tiu unua etaĝo de la gastejo "Leviĝanta Suno" ne estis tre alta, kaj unu spalira arbo, kiu etendis siajn branĉojn al la senpaciencaj brakoj de Raŭl, ebligis al tiu ĉi eliri, sen ke la gastejestrino rimarku lian foreston. Tial la bona virino miregis kiam, la postan matenon, oni alportis la junulon preskaŭ frostita, pli morta ol viva, kaj kiam ŝi eksciis, ke oni trovis lin kuŝanta laŭ sia tuta longeco sur la ŝtupoj de la ĉefaltaro en la preĝejeto de Perros. Ŝi tuj hastis sciigi la novaĵon al Kristina, kiu rapidege malsuprenvenis. Helpata de la gastejestrino, ŝi ekflegis la junulon, kiu baldaŭ malfermis la okulojn, kaj tute revenis al la vivo, kiam li ekvidis super si la ĉarman vizaĝon de sia amikino.


----------------------------------------DAŬRIGOTA---------------------------------------------