"Vi ne respondas al mi !" li diras kolere kaj malfeliĉe... "Nu, mi mem respondos anstataŭ vi ! Jen la kaŭzo : ĉeestis iu en la tualetejo, kaj li ĝenis vin, Kristina ! … iu, al kiu vi ne deziris montri, ke vi povas interesiĝi pri aliulo ol li."
"Se iu ĝenis min, amiko mia," interrompas Kristina per glacia voĉtono... "se iu ĝenis min tiun vesperon, tiu estis vi, ĉar mi forpelis vin !"
"Jes ! Por resti kun la aliulo !..."
"Kion vi diras, sinjoro ?" anhelante demandas la juna virino. "Kaj pri kiu aliulo temas?"
"Pri tiu, al kiu vi diris : "Nur por vi mi kantis! Mi donis al vi mian animon ĉi-vespere, kaj mi estas morte elĉerpita !"

Kristina ekkaptas la brakon de Raoul kaj premas ĝin kun forto, kiun oni ne imagus ĉe tia fragila estulo.

"Ĉu vi ja aŭskultis malantaŭ la pordo ?"
"Jes ! Ĉar mi amas vin... Kaj ĉion mi aŭdis..."
"Kion vi aŭdis ?"

Kaj la junulino denove strange kvieta maltenas la brakon de Raŭl.

Li diris al vi : "Vi devas ami min !"

Je tiaj vortoj mortsimila paleco kovras la vizaĝon de Kristina, kaj ŝiaj okuloj iom bluringiĝas... Ŝi ŝanceliĝas, ŝi tuj preskaŭ falos. Raŭl sin pelas, etendas la brakojn, sed Kristina jam superis sian portempan malfortiĝon, kaj per febla preskaŭ neaŭdebla voĉo diras :

"Diru ! Plu diru ! Diru ĉion, kion vi aŭdis !"

Raŭl rigardas ŝin, hezitas, komprenas nenion en tio, kio okazas.

"Nu, diru do ! Vi ja konscias, ke vi mortigas min !..."
"Post kiam vi diris, ke vi donas al li vian animon, mi ankaŭ aŭdis, ke li respondis: " Via animo estas ja belega, infano mia, kaj mi dankas vin. Ne ekzistas imperiestro, kiu iam ricevis tian donacon. Ploris la anĝeloj tiun vesperon !"

Kristina metas la manon sur sian koron. Ŝi fikse rigardas al Raŭl kun nepriskribebla emocio. Ŝia rigardo estas tiel akuta, tiel fiksa, kvazaŭ rigardo de frenezulino. Raŭl teruriĝas. Sed nun la okuloj de Kristina iĝas humidaj, kaj sur ŝiaj eburaj vangoj glitas du perloj, du pezaj larmoj.

"Kristina !"
"Raoul !"

La junulo volas brakumi ŝin, sed ŝi forglitas el liaj manoj, kaj forkuras kun granda konfuzo.

-----------------------------------------------------------------------------------------------------------

Kristina enfermiĝinte en sia dormoĉambro, Raŭl faris al si mil riproĉojn pro sia krudeco. Sed, aliflanke, rapidege venis ĵaluzo en liaj brulaj vejnoj. Por ke la junulino montru al li tian emocion, kiam ŝi eksciis, ke oni malkovris ŝian sekreton, tiu ĉi estis certe tre grava ! Tamen malgraŭ tio, kion li aŭdis, Raŭl ne dubis pri la ĉasteco de Kristina. Li sciis, ke ŝi havas grandan reputacion de saĝeco. Li ne estis tiel sensperta por ne kompreni, ke artistino foje estas alpremita per amparoloj. Ŝi bone respondis asertante, ke tio temis nur pri kanto kaj muziko. Ĉu tio estis senduba ? Nu, kial tiu antaŭa emocio? Dio mia ! kiel malfeliĉa estis Raŭl ! Kaj se li trovus la viron, la virvoĉon, de tiu li petus precizajn klarigojn.

Kial Kristina forfuĝis ? Kial ŝi ne malsuprenvenis ?

Li rifuzis tagmanĝi. Li estis tute ĉagrenita. Li sentis fortan doloron, vidante forflui, malproksime de la juna Svedino, tiujn horojn, kiujn li iam esperis tiel dolĉaj. Kial do ŝi ne venis promenadi kun li tra la lando, kie ambaŭ havis tiom da komunaj rememoroj ? Ĉar ŝajne ŝi ne plu devis fari ion ajn en Perros, kaj fakte faris nenion tie... kial do ŝi ne reiris tuj al Parizo ? Li eksciis, ke, dum la mateno, ŝi petis diservon por la ripozo de l' animo de la patro Daae; ankaŭ, ke ŝi pasigis longajn horojn, preĝante en la preĝejeto kaj sur la tombo de la menestrelo.

Triste kaj senkuraĝigite, Raŭl foriris al la tombejo, kiu ĉirkaŭis la preĝejon. Li puŝe malfermis ties pordon. Kaj li solece paŝis inter la tombojn, deĉifris la surskribojn. Sed ĵus kiam li alvenis malantaŭ la absidon, li tuj malkovris la ĝustan lokon pro la lumegaj koloroj de la floroj, kiuj kvazaŭ suspiris sur la tomba granito, kaj superrandiĝis sur la blanka grundo. Ili bonodorigis tiun tutan malvarmegan ejon en la bretona vintro. Tiuj estis miraklaj ruĝaj rozoj, kiuj aspektis kvazaŭ freŝdisflorintaj tiun matenon en la neĝo. Tio alportis iom da vivo ĉe la mortintoj, ĉar tie la morto troviĝis ĉie. Ankaŭ ĝi superbordiĝis el la tero, kiu forĵetis sian eksceson da kadavroj. Skeletoj kaj kranioj centope estis amasigitaj kontraŭ la preĝejmuro. Ilin retenis nur malpeza reto el ferdratoj, kiu vidigis la tutan makabran konstruaĵon. La kranioj stakigitaj, vicigitaj kiel brikoj, pli firmigitaj en la intervaloj per ostoj tre pure blankigitaj, ŝajne formis la unuan bazon, sur kiu oni masonis la muron de la sakristio. La pordo de tiu sakristio staris meze de tiu ostejo, kian oni ofte vidas laŭlonge de la antikvaj bretonaj preĝejoj.

Raŭl preĝis por Daae kaj, tristege impresita de tiuj senfinaj ridetoj, kiujn faras la buŝoj en la kranioj, li eliris el la tombejo, supreniris la deklivon, kaj sidiĝis rande de la erikejo, kiu superis la maron. La vento malice kuris sur la strando, bojis kontraŭ la magra krepuska klareco. Tiu ĉi rezignis, forfuĝis, kaj nur palega strio ŝvebis ĉe la horizonto. Tiam silentis la vento. Vesperiĝis. Glaciaj ombroj ĉirkaŭis Raŭlon, sed li ne sentis la malvarmegon. Lia tuta menso vagis sur la senhoman tristegan erikejon – sian tutan memorigon. En tiun lokon li ofte venis en la krepusko, kune kun la eta Kristina, por vidi danci la koriganojn*, ĝuste kiam la luno leviĝis.

Siaflanke li neniam ekvidis iun, kvankam li ĝuis bonan vidpovon. Kristina, kiu estis iom miopa, asertis, ke ŝi vidis multajn. Li ridetis pro tiu ideo, kaj subite ektremetis. Jen silueto, preciza silueto, sed kiu venis tien, sen ke li sciu kiel, sen ke ia bruo avertu lin ... silueto staranta apud li demandis :

"Ĉu vi opinias, ke venos la koriganoj ĉi-vespere ?"

Tio estis Kristina. Li volis paroli. Ŝi fermis lian buŝon per sia gantita mano.

"Aŭskultu min, Raŭl. Mi decidis diri al vi ion gravan, tre gravan."


-----------------------------------------DAŬRIGOTA-------------------------------------------

* Korigano = koboldo, en Bretonio.