CELO : Kalkuli kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo



"Mi komprenas kaj tial subskribas la jenan tekston. Bonvolu kalkuli min inter la Esperanto-parolantoj!"


De multaj jaroj oni prave demandas sin, kiom da Esperanto-parolantoj estas en la mondo. La respondoj estas diversaj: dekduo, sescent, kelkmiloj, unu-du-kvar-ses milionoj - oni foje aŭdacas.

La celo de tiu ĉi peticio estas kalkuli, kvantigi, elnombri la tutmondan esperantistaron per la iloj, kiujn la nuntempa teknologio disponigas al ni. Temas pri projekto ambicia, certe tamen - en la interreta hodiaŭa epoko - ne utopiista.

Informu pri tiu ĉi peticio la Esperanto-parolantojn, kiujn vi konas: membrojn de via loka grupo, korespondantojn, gastigintojn, geamikojn... ĉiujn ajn, inkluzive de homoj, kiujn vi renkontis antaŭ pluraj jaroj. Informu ilin laŭeble per retpoŝto, se ili uzas ĝin, sed, se ili estas maljunaj aŭ loĝas en lando/kontinento, en kiu la aliro al Interreto ne estas facila, informu ilin persone, per telefono, fakso, letero, mesaĝo, kurierkolombo (kial ne?)... ĉiuj verŝajne havas filon, fraton, nevon, nepon, amikon, kolegon, kiu povos ilin helpi subskribi nian popolnombradon: vi mem helpu ilin.

Ne pensu, ke ne estas eble kvantigi la esperantistaron: ĉiu sciigu la peticion al siajn Esperanto-parolantajn kontaktulojn... Kaj, se iuj ne sukcesos aliĝi la popolnombradon, ni havos almenaŭ minimumam taksadon (5000, 10000, 50000...) pri tiuj, kiuj parolas Esperanton kaj estas aktivaj en Interreto, kio estus same rimarkinda.

Pludonu la informon kaj... vivu Esperanto!

Por pliaj informoj pri la iniciativo, sendu retmesaĝon al: esperob79@gmail.com

Por tiuj, kiuj ne komprenas la anglalingvan formularon

Prefix: titolo (laŭvola informo)

First name: antaŭnomo
Surname: familinomo
Don't display my name: ne aperigu mian nomon
Email: retadreso
Country: lando
Street address: poŝtadreso
City: urbo
Postal code: poŝtkodo
I agree: mi konsentas
Sign now: subskribu nun