MIKELO (Michel Dereyger)'s articles concerning...

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (16) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 10 May 2020
    Laboristinoj antaŭ teksomaŝinoj (en Tourcoing)
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, kaj miaj plej amikaj salutoj, mi prezentas al vi la sekvan epizodon de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi ĵus esperantigis. Agrablan legadon! ... kaj fartu bone! Mi tutkore dankegas mian amikon IVAR pro lia sperta helpo!

  • KIAM SILENTAS LA SIRENOJ... (15) - Maxence VAN DER MEERSCH

    - 15 Apr 2020
    Maxence Van der Meersch "Quand les Sirènes se taisent"
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Jen la sekva epizodo de la franca romano "Quand les Sirènes se taisent", kiun mi esperantigis por via plezuro. Ĝuu la legadon! ... kaj fartu ĉiam bone! Mi kore dankas al IVAR pro lia amika sperta helpo!

  • Malbona novaĵo pri nia kara amiko NOĈJO...

    - 19 Apr 2019
    Karaj geamikoj, Eble surprizas vin la silento de nia samideano kaj amiko NOĈJO LAGRAFO (Noël Leconte)... Bedaŭrinde, dum nia hieraŭa interparolado per telefono, li klarigis, ke jam de tri semajnoj li troviĝas en hospitalo apud Tuluzo pro grava malsano. Mi multe pensas pri li kaj tutkore deziras al li rapidan resanigon...

  • NANTAS (12a / lasta epizodo) - Emile ZOLA

    - 04 Jul 2018
    NANTAS - Emile ZOLA
    Karaj geamikoj, karaj legantoj, Mi plezuriĝas prezenti al vi la finan ĉapitron de la novelo "Nantas", kiun mi ĵus esperantigis. Dankon pro via intereso! Agrablan legadon! Mi kore dankas al ANJO, TJERI kaj GINETTE pro ilia amika helpo!

  • LA AŬTUNAJ MUŜOJ - Irène Némirovsky (11)

    - 18 Mar 2018
    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj, Kun plezuro, mi prezentas al vi la sepan ĉapitron de via felietono, kiun mi ĵus esperantigis el la franca novelo "Les Mouches d'Automne" de Irène Némirovsky. Mi deziras al vi tre agrablan legadon! Mi ŝuldas multajn dankojn al IVAR, ANJO kaj DOROTA pro ilia valoregaj rimarkoj, kaj al NOĈJO pro la amika apogo.

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (100)

    - 24 Dec 2017
    "La Fantomo de l' Operejo" kaj la verkisto Gaston LEROUX
    Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj, Min plezurigas prezenti al vi la finan parton de tiu tre longa tradukado : jen la antaŭparolo, kiun mi unue decidis ne traduki, ĉar ĝi malkaŝas tro da aferoj kaj deprenas la suspenson de la rakonto... Ĉu ne pli taŭgus legi tion fine de la romano kaj nomi ĝin "postparolo"? Fakte la verkisto skribis sian romanon kvazaŭ temus pri vera historio, kiu klarigus plurajn realajn sed misterajn eventojn de tiu epoko... ... Tiel naskiĝis la legendo de la Fantomo de l' Operejo! Kun ties antaŭparolo, la romano estas nun kompleta! Mi deziras al vi tre agrablan legadon kaj kore dankas vin pro via daŭra intereso kaj apogo! Mi ŝuldas multe da dankoj al pluraj geamikoj, kiuj senlace helpis min per siaj valoregaj rimarkoj, proponoj, konsiloj, kuraĝigoj ...: precipe IVAR, GINETTE, ANJO, KATRINO, NOĈJO, CEZAR, JADRANKA... sed ankaŭ FILIP, DOROTA, PASCAL,TREVOR, TJERI, ROLAND.... Bonvolu pardoni se mankas kelkaj nomoj en tiu jam longa listo! ... kaj VIVU ESPERANTO!!! Por malkovri la komencon de tiu longa romano, jen ties ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731

  • NECERTA ESTONTECO DE "VINILKOSMO"

    - 27 Feb 2012
    Ĉiu el ni certe memoras la gravan incendion, kio okazis en ekzercejo de "Vinilkosmo", la 18an de septembro 2011. ... Nia amiko Flo' kuraĝe baraktas por daŭrigi la funkciadon de tiu elstara studio, kiu jam registris multegajn artistojn - precipe en Esperanto... (Ekz. : jOmO, Jacques Yvart, Ĵomart kaj Nataŝa, La Pafklik, Kajto, Kapriol, Kaj Tiel Plu, Ĵak Le Puil, ktp.) Mi insiste petas, ke ni ĉiuj urĝe helpu al li... Esperanta muziko nepre devas vivi... Antaŭdankegon!!! Bonvolu legi tiun artikolon de Floréal en "La Balta Ondo" : sezonoj.ru/2012/02/209flo/#more-2216

  • NI HELPU AL "VINILKOSMO" KAJ FLO' !

    - 22 Sep 2011
    Post la ĵusa grava detrua fajro ĉe "VINILKOSMO" (vidu la artikolon de "Libera Folio" : http://www.liberafolio.org/ aŭ https://www.ipernity.com/blog/mike59/346658 ) , ni ĉiuj povas helpi kaj kuraĝigi nian amikon FLO' ! Ni povas precipe aĉeti (malmultekostan) elŝuteblan muzikon pere de tiu ĉi paĝo de ĝia mp3-servo : http://www.vinilkosmo-mp3.com/index.php?language=eo&osCsid=48d865731f47b49375e38c019f2538bb

  • TRE MALBONA NOVAĴO !!!

    - 19 Sep 2011
    Mi ĵus malkovris tiun ĉi artikolon en "Libera Folio"... Jen tre trista novaĵo por ĉiuj esperantistoj kaj geamikoj de bona muziko en Esperanto... Ni ĉiuj helpu kaj subtenu nian amikon FLO' !!!

  • NI MALKOVRU BUDAPEŜTON KUN LA MIRINDA KANTO DE ANJO.../ Découvrons Budapest avec la voix magnifique de notre amie ANJO qui chante en ESPERANTO !

    - 27 Dec 2010
    Tre talenta esperantlingva artistino ĉeestas en Ipernitio (fakte ne nur unu!)... Per tiu belega filmeto en "You-Tube", ni malkovru Hungarion kaj ĝian ĉefurbon... sed ni ankaŭ aŭskultu la ĉarman voĉon de nia amikino ANJO !!! GRATULON KAJ DANKEGON, KARA ANJO !!!

  • PETICIO : ESPERANTO-PAROLANTOJ EN LA MONDO

    - 03 Dec 2010
    Mi ĵus legis en la novaĵoj ĉe "Edukado.net" pri granda peticio por nombrigi la esperanto-parolantojn en la mondo: http://edukado.net/ Dankegon por aldoni vian propran subskribon kaj disvastigi kiel eble plej tiun demandon inter viaj geamikoj ! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/ VIVU ESPERANTO !!!

  • S.E.S. (SOMERA ESPERANTO-STUDADO) 2010

    - 13 Aug 2010
    Jen filmeto, kiun mi trovis en "U-Tube", por prezenti la S.E.S.-on de 2010 (2an ĝis 10an julio) http://www.youtube.com/watch?v=5vga6pwgU6s&feature=player_embedded Ĉar multaj geamikoj ne povas malfermi "U-Tube"-n en sia lando pro malpermeso, mi ĵus aldonis ĝin ĉi-tie por montri al ĉiuj vi la mirindan etoson de la ĉi-jara renkonto en Pieŝtany, Slovakio. (Mi esperas, ke ili povos vidi tiun dokumenton en Ipernity sed tute ne certas!) ... Bedaŭrinde, mi mem ne ĉeestis... sed mi ege esperas partopreni venontjare!!! Tiu estis la tria fizika LERNU! - renkontiĝo : vidu la programon ĉe http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

  • LA BILDSTRIOJ KIEL LERNOLIBROJ (Michel DECHY)...

    - 12 Jul 2010
    Antaŭ kelkaj semajnoj, mi informis vin pri la nova lernolibro verkita de Michel DECHY... ( BV (re)legi en la franca : https://www.ipernity.com/blog/mike59/251040 ) Oni povas nun aĉeti ĝin al U.E.A. Jen la eta mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis : Bildstrioj kiel lernolibroj, La, Michel Dechy , Lerniloj, vortaroj , Michel Dechy , 2010. Lernolibro bazita sur bildstrioj. Kun abundo da informoj, ekzemploj kaj ekzercoj Prezo: 6.00 EUR. Pliaj informoj, reta mendilo : http://katalogo.uea.org?inf=8456

  • LA POLOJ EN LA NORDO DE FRANCIO / Les Polonais du Nord de la France

    - 14 Mar 2009
    Jen tre interesa libro, kiun mi ĵus legis pri "la Poloj de la Nordo". Fakte en la regiono, kie mi logxas enmigris multaj Poloj ĉefe ekde 1919. Multaj el ili laboris por agrikulturo. Sed ĉi tie, apud Thumeries, ministoj estis la plej multaj - kelkfoje pli ol 40% el la tuta logxantaro estis de polaj familioj. Post la dua Mondmilito, certaj el ili reiris Pollandon kun siaj infanoj, sed la plej multaj elektis la francan naciecon kaj restadis en Francio malgraŭ malfacilaj vivkondiĉoj kaj eĉ racismo…