Liette Lela's articles

  • Tekstoj en Esperanto

    - 6 years ago
    Vizitu la blogon de la samideano Emir Naor, el Israelo, kaj rimarku lian belan laboron. Ankaŭ vidu miajn publikaĵojn sur lia retpaĝaro: www.verkoj.com verkoj.com/verkistoj/liette-lela/

  • OKTOBERFEST

    - 18 Oct 2012
    Oktoberfest estas tradicia evento en la Ŝtato Sankta Katarino. Ĝi komenciĝis en la jaro 1810, okaze de la edziĝo de la princo Ludwig, en Munkeno, Germanio. Ĉevalkuradoj estis parto de tiu evento kiu, ekde tiam, estas realigita ĉiujare. En la jaroj 90 estis tradicio drinki bieron el grandaj kruĉoj el vitro kaj la partoprenantoj de la konkuroj estis membroj de la lokaj vendejoj. La festo alvenis Brazilon per la enmigro de germanoj en la XX jarcento kaj nuntempe ĝi estas realigita en p…

  • Pri la brazila Kristnasko...

    - 10 Dec 2011
    Kiel aspektas brazila Kristnasko Ekde Oktobro, kristnaskarboj kaj belaj aliaj ornamaĵoj dekoracias domojn kaj butikojn. Geamikoj interŝanĝas bildkartojn kun mesaĝoj pri Kristnasko kaj Novjaro. Tamen, tradicie, la kristnaska festo komenciĝas je la 24-a de Decembro, noktomeze. Kelkaj katolikoj preferas ĉeesti la Meson kun Kanto (por ni, Kokmeso). Aliaj restas hejme kun la familio kaj geamikoj. Bongustaj manĝaĵoj, ekzemple, bakita meleagro, dolĉaj kukoj, kuketoj…

  • Stranga kaj samtempe interesa afero

    - 28 Oct 2011
    Mi loĝas en la suda regiono de Brazilo, Ŝtato Sankta Katarino. Je la 18-a de oktobro okazis stranga kaj samtempe tre interesa afero tie ĉi. Sur la tegmentoj de la domoj, kortoj de la konstruaĵoj kaj eĉ sur la ventŝirmiloj de la aŭtoj (kiuj parkadas ekster la garaĝoj) aperis ia cindrokolora polvo. Nuboj de ĉi tiu cindro poluis la tutan urbon. Oni diras ke ĉi tiu polvo venis el la vulkano Puyehue, kiu kuŝas en Ĉilio, kaj ekerupciis antaŭ unu tago.

  • Renkonto en San-Paŭlo

    - 26 Aug 2011
    Emocia renkonto en San-Paŭlo De 9-a ĝis 14-a de julio okazis E-Kongresego tie ĉi en Brazilo: la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto, la 8-a Tut-amerika Kongreso de Esperanto (TAKE) kaj la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), ĉiuj kune. San-Paŭlo estis la urbo elektita por la evento. Verdire, la fermo estis je la tago 13-a, ĉar la lasta tago estis rezervita por ekskursoj kaj promenoj tra la urbo. Mi vizitis la Publikan Superbazaron kaj konis la faman “Straton…

  • Recepto - Sardinoj en premmarmito

    - 30 Mar 2011
    Sardinoj en premmarmito. Ingrediencoj: Lamenigitaj sardinoj, salo, cepo, ajlero, pimentoj verda, flava kaj ruĝa, tomato, vinagro (duontaso), olivoleo, citrono, laŭro (unu aŭ du folioj). 1) Spicu la ankoraŭ malfermitaj sardinoj per citrono, salo kaj la lamenigita ajlero. 2) Fermu la spicitajn sardinoj kaj aranĝu ilin en la premmarmito. 3) Poste, enmetu la aliajn ingrediencojn sur la sardinoj. 4) Kovru la premmarmiton kaj atendu iome…

  • Petego al Dio

    - 18 Mar 2011
    Dio, mi petegas al vi: restu ĉe la japana popolo. Zorgu pri ĉiu homo. Mi scias ke ili estas multaj sed mi kalkulas je vi! Kvietigu la korojn el ĉiujn kiujn jam vivas sen espero. Helpu ilin rekonstrui novan vivon kaj la iliajn detruitajn urbojn. Bedaŭrinde mi nenion povas fari, krome sendi al miaj geamikoj mian solidarecon, bonajn pensojn kaj sciigi ilin pri miaj ĉiutagaj preĝoj al vi. Liette Lêla

  • Recepto - bongusta salato de melongeno

    - 07 Mar 2011
    SALATO DE MELONGENO (melongensalato) Ingrediencoj: 1) du melongenoj; 2) ruĝa, flava kaj verda pimentoj; 3) verdaj olivoj; 4) unu ajlero; 5) cepo; 6) nigraj aŭ blankaj sekvinberoj; 7) salo; 8) 2 aŭ 3 supkuleroj de vinagro; 9) olivoleo; 10) origano. Distranĉu malgrande la melongenojn, la pimentojn, la cepon; lamenigu la ajleron. Enmetu ĉion en vazon kune kun la aliaj ingrediencoj kaj miksu. En refraktara bovlo, tegu la prep…

  • Artikolo pri la "Projekto Esperanto por la Publiko" publikigita en la revuo "La Ondo de Esperanto"

    - 12 Feb 2011 - 1 comment
    Ĉi tiu artikolo pri la “Projekto Esperanto por la Publiko” estis publikigita en la revuo “La Ondo de Esperanto” 2010-nº01(183). “Disvastigi Esperanton en Rio Kadre de la projekto Esperanto por la publiko grupo da volontuloj en Rio-de-‡ Ĵanejro preskaŭ, iumonate informas pri Esperanto dum publikaj eventoj kaj en ofte vizitataj lokoj (vidu sube). Ĉi tiuj inform-agoj okazis interalie ĉe la Statuo de Redemptora Kristo, sur la placo Mahatmo Ghandhi, en la fama stadiono Marakanao , okaze de la kultureventoj dediĉitaj al la batalinta sklavo Zumbio, kantisto kaj komponisto Dorival Caymmi, verkisto kaj komponisto Drummond de Andrade k.a. La plej aktivaj disvastigantoj de Esperanto estas: Evandro Caboclo, Marilza Silva, Ilza Boiko, Rinaldo Gallindo, Raymundo Souza, Givanildo Ramos, Aristides, Nilson Bulhões, Walter Fontes, Lenice, Lucila do Vale, Diego Ribeiro, Jair Sales, Rosângela Oliveira, Maurina Ribeiro kaj multaj aliaj."

  • MIA LETERO AL LA KREINTO DE LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO

    - 25 Jan 2011
    LETERO AL LA KREINTO DE LA INTERNACIA LINGVO Banurbo Kamboriuo, la 18-an de Decembro 2010. Estimata samideano Lazaro Ludwig Zamenhof : Je la 15-a de Decembro, la tutmonda esperantistaro festis vian datrevenon pere de pluraj eventoj, precipe en Brazilo. Mi ankaŭ volis omaĝi vin, pro tio mi skribis ĉi tiun simplan letereton por rakonti al vi kiel, kiam kaj kial mi esperantistiĝis. Mia baptnomo estas Liette Lêla. Mi estas rianino, tio estas, mi naskiĝis en…

  • MAKSIMO

    - 08 Jul 2010
    “Ami sian proksimulon kiel sin mem; fari por la aliaj tion, kion ni volus, ke la aliaj faru por ni” estas la plej plena esprimo de karitato, ĉar ĝi resumas ĉiujn devojn de la homo al sia proksimulo. Ni ne povus havi pli sekuran gvidilon en tiu direkto, ol prenante kiel mezurilon de nia devo al aliulo tion, kion ni deziras por ni mem. Kun kia rajto ni postulus de niaj similuloj pli bonan konduton, pli da indulgemo, da bonvolemo kaj sindonemon, ol tiajn, kiajn ni havas por ili? La praktikado de ti…

  • Spektindaj filmetoj

    - 20 Oct 2009 - 1 comment
    Nepre spektu la filmeton "La evolucio de Piotr Sencov". Subtekstigo Esperanten de filmetoj prezentitaj en Suzdalfestivalo de rusia animacio.

  • Bonan Apetiton!

    - 05 Sep 2009 - 5 comments
    Recepto Rizo kun legomoj, laŭ mia maniero, per premmarmito. Ingrediencoj: 1 taso da akvo 1 taso da rizo Salo, cepo, ajlero, karoto, pizo, maizo, spinaco, pimento (pipro) verda, flava kaj ruĝa, kolbaso aŭ ŝinko. 1) Unue lavu la rizon kaj la legomojn. 2) Dispecigu la legomojn kaj la kolbason. 3) Fritu la cepon, la ajleron kaj la kolbason en la premmarmito per iom da olivoleo. 4) Pos…

  • Ĉi tiuj floroj estas por vi

    - 20 Apr 2009 - 1 comment
    Karaj gesamideanoj: Akceptu de mi ĉi tiun florbukedon kaj havu ĝojan tagon. Brakumon de Liette Lêla

  • Intervjuo en Radio Rio de Janeiro

    - 04 Apr 2009
    Okaze de mia vojagxo al mia naskigxurbo, Marde 2009, la samideano Givanildo Costa invitis min fari intervjuon en Radio Rio-de-Jxanejro. Mi sentis min kiel vere artistinon! Ahahahhahhaha!!! (ridetoj). Mi tre dankas al Givanildo lian stimulan vortojn rilate al mia lernado pri Esperanto.

  • Salutkartoj por Paska Festo

    - 18 Feb 2008
    Sendu bildkarton al viaj geamikoj por saluti ilin okaze de Paska Festo. Elektu la bildon en mia blogo. Klaku ĝin pere de la maldekstra butono de la muso por pligrandigi ĝin. Post, klaku per la dekstra kaj sekvu la instrukciojn de via komputilo. Ne forgesu sendi unu el ili al mi. Antaŭdankas Liette Lêla. Feliĉan Paskon!

  • Radio Vatikana - Esperanto

    - 18 Feb 2008
    Ŝaltu kaj aŭdu per la Vatikana Radio interesajn mesaĝojn pri pluraj temoj: Klaku sur: www.radio-vatikana-esperanto.org  

  • Kantoj kaj filmoj

    - 14 Feb 2008
    KANTOJ KAJ FILMOJ Jen paĝoj, sur kiuj vi povas spekti filmojn de viatubo (youtube): < http://ikso. net/kantaro/ wiki/kat/ filmo >

23 articles in total