LETERO AL LA KREINTO DE LA INTERNACIA LINGVO


Banurbo Kamboriuo, la 18-an de Decembro 2010.

Estimata samideano Lazaro Ludwig Zamenhof:



Je la 15-a de Decembro, la tutmonda esperantistaro festis vian datrevenon pere de pluraj eventoj, precipe en Brazilo. Mi ankaŭ volis omaĝi vin, pro tio mi skribis ĉi tiun simplan letereton por rakonti al vi kiel, kiam kaj kial mi esperantistiĝis.
Mia baptnomo estas Liette Lêla. Mi estas rianino, tio estas, mi naskiĝis en Rio-de-Ĵanejro, brazila urbo tre konata pro la karnavalaj festoj kaj futbalo. Mi loĝis kelkan tempon en Braziljo, la ĉefurbo de mia lando, kaj nuntempe mi loĝas en la bela kaj turisma Banurbo Kamboriuo, suda regiono de Brazilo, Ŝtato Sankta Katarino.
Iam, kiam mi ankoraŭ estis infano, mi diris al mia patro: - Pacjo, mi tre ŝatus lerni la anglan lingvon.
Tuj li respondis:- Ne, karulino, lernu Esperanton ĉar ĝi estos la lingvo de la estonto. Pere de ĉi tiu lingvo vi povos paroli kun la tuta mondo.
Pli malpli dek-kvin minutojn, ni babilis pri la afero. Mia patro ne estis esperantisto, sed li kutimis legi multe da libroj kaj revuoj. Iam li trovis plurajn artikolojn pri Esperanto en unu el siaj libroj. La tempo pasis. Mi neniam plu aŭdis kion ajn pri Esperanto, ekde tiu tago. Sesdek jaroj poste, jam emeritita, mi tansloĝiĝis al la Ŝtato Sankta Katarino.


Iam, mia bofilino diris al mi, ke en mia loĝurbo estis iu, kiu instruis Esperanton. Do mi rememoris la agrablajn momentojn ĉe mia patro, kiam ni babilis pri la internacia lingvo.

Sekvatage, mi iris al spiritisma domo, kies nomo estas “Domo de Jesuo”. Fakte tie estas esperanta kurso antaŭlonge. Mi enskribiĝis kaj faris la bazan kurson dum ses monatoj, en 2001. Sinjoro Leandro de Souza estis mia instruisto. Mi tre ŝatis aŭdi lin diri al gelernantoj: “mi komprenas, mi dankas, mi gratulas...”

De tiam, mi partoprenas brazilajn kongresojn, interkomunikiĝas per interreto kaj paperleteroj kun brazilanoj kaj alialanduloj kaj, eĉ, mi vojaĝas por renkonti esperantistajn geamikojn.

En 2006, mi kaj mia edzo iris al Eŭropo. Per ekskurso, kune kun ne-esperantistoj, ni vizitis Germanion, Nederlandon kaj Aŭstrion. De Vieno, la ekskurso revenis al Brazilo, sed mi kaj Ivan (mia edzo), per trajno, daŭrigis nian vojaĝon al Ĉeĥio.
En la urbo Ceská Trebová, atendis nin karega korepondsamideano, kiun mi kontaktis, per retmesaĝo, antaŭ nia foriro el Brazilo. Ni restis en lia urbo, Litomysl, tri tagojn. Mia amiko Josef Flídr invitis plurajn geesperantistojn por agrablaj kunsidoj kaj montris al ni sian urbon, muzeojn, preĝejojn, ktp.
Sekve, ni vizitis Pragon. Tie estis atendante nin du ĉeĥaj geesperantistoj, sinjoro Jiri Patera kaj sinjorino Marie Binová, svingante malgrandajn Esperanto-flagojn. Kia emocio! La promenado en Prago daŭris aliajn tri tagojn. Belega urbo estas Prago!

Ĉi-jare, ni vojaĝis al Pollando, ankaŭ per ekskurso. Ni vizitis Varsovion, Torunon, Vroclavon, la Triurbojn (Gdanskon, Gdinjan, Sopoton) kaj Krakovion. Bedaŭrinde ni ne iris al Bjalistoko, via naskiĝurbo. Mankis tempo por tio.En Varsovio, mi renkontis mian malnovan korespondantinon Hanna Libera. Ni restis kun ŝi dum la tuta mateno, promenante tra la urbo. En Gdinja, ni renkontis la novajn geamikojn, Teresa Uzdowska kaj Henryk Jobs kiuj nin kunportis al la urbo Sopoto, kie estis aliaj geesperantistoj atendante nin, en kafejo, por malgranda kunsido. Ni travivis agrablajn momentojn ĉe ili.


Zamenhof, karega majstro, vi donis al la mondo grandegan donacon. Esperanto min igas tre feliĉa! Dankon!



Liette Lêla



Reviziis la tekston Célio Freitas Martins