Granda amiko de Afriko kaj de Esperanto, nia kara kaj amiko Pastro Duilio forlasis nin hodiaù je 19:30 laù la informo de nia kara sekretario de IKUE. Mi konatighis kun li en 1996 kaj li estis mia granda amiko en la esperantio. Li nomis min "Mia fidinda amiko en Afriko" kaj regule ni intershanghis leterojn kaj de tempo al tempo leterojn nomitaj de li "konfidenca". Mi bone konis lin kaj li bone konis min. Granda disvastiganto de Esperanto. Li chion faris por disvastigi esperanton en Afriko chefe en katolika medio. Li vizitis mian landon dufoje kaj dank'al li estis konstruita tre bela lernejo en Kinshaso kie ni instruas esperanton.

Venontfoje ni parolos pli detale pri li. Vidu fotojn pri pastro Duilio en mia pagho.

Mi perdis grandan amikon

Jean Bosco MALANDA