HONORA PREZIDANTO -
SPIRITA ASISTANTO
PASTRO DUILIO MAGNANI
Nia karega pastro forpasis en Rimini
la 20an de aprilo 2010 je ĉ. la horo 19.30,
post dolorplena batalo kontraŭ tumoro.
La Estraro de IKUE invitas ĉiujn levi preĝojn por ke la Sinjoro akceptu lin en la eterna lumo.
Pastro Magnani naskiĝis en Misano Adriatico, 10 km sude de Rimini (Italio), la dekunuan de junio 1928. Filo de malriĉaj gekamparanoj, li deziris studi, kaj tiucele li eĉ almozpetis. Dum la dua mondmilito, li vizitis la mezgradajn lernejojn en Trento, kaj poste la gimnazion en Rimini. Li studis teologion ĉe la regiona Papa Seminario en Bolonjo, kaj sacerdotiĝis la 28an de junio 1953 en Rimini (unua Meso, la postan tagon). Post tri-jara helpopastrado, li iĝis paroĥestro en kampara vilaĝeto ĉe Rimini, kaj, samtempe, dioceza Asistanto de la Virina Junularo de Katolika Agado. Ekde 1964 li paroĥestras en Rimini. En 2003, okaze de sia 75-jariĝo, laŭ la preskriboj de la kanona juro, li prezentis siajn demisiojn al la Episkopo. Dum multaj jaroj li estis "spirita" filo de Pio el Pietrelcina, gvidante multajn pilgrimojn al San Giovanni Rotondo kaj havante personajn kontaktojn kun la estonta Sanktulo (por scii pli, kliku ĉi tie). En 1969 Pastro Magnani eltenis la unuagradan ekzamenon de Esperanto. Lasinte la spiritan gvidadon de la diocezaj Katolika Blinduloj, li dediĉis sian tutan liberan tempon al la Esperanto-movado. En 1976 li estis elektita ĝenerala sekretario de la itala sekcio de IKUE. En 1979 li iĝis Prezidanto de IKUE, kaj dum la jaroj li estis reelektita, ĝis 1995, kiam li rezignis je la prezidanteco. La jaroj de lia esperantisteco estis tiuj dum kiuj, dank' al lia senlaca, insista agado, la ĝenerala kaj la katolika movado havis gravajn atingojn: oficiala agnosko de IKUE kiel privata internacia asocio de fideluloj fare de la Sankta Seĝo; oficiala aprobo de la roma Meslibro kaj Legaĵaro por dimanĉoj kaj festotagoj en Esperanto (kaj ĝia eldono); aĉeto de roma sidejo por IKUE; esperantlingvaj salutoj de la Papo je Kristnasko kaj Pasko. Por la movado lia agado estis impona: helpo kaj asisto al orienteŭropaj esperantistoj (interalie: alsendo de nutrovaroj kaj vestaĵoj al polaj esperantistoj dum la periodo de la sieĝostato) kaj bonfara agado favore al esperantistoj de la evoluontaj landoj; la realigo de la plej vasta "ZEO": esperant- kaj itallingvaj artaj mozaikoj en preĝejo de Rimini; gastigo de Ekumena Esperanto-kongreso kaj de la Kongreso de IFEF, kunlaboro kun Akademio Internacia Sanmarina, kontaktoj kun gravuloj de la civila kaj religia mondo, delegiteco de UEA, kiu nomumis lin honora membro.

En 2004 li starigis la Rimini'an Esperantistan Centron, Ekumenan kaj Solidarecan (CERES) por realigi tre intensan bonfaran agadon en Afriko kaj aliaj kontinentoj. Tiujn solidarecajn intervenojn daŭrigos Fondaĵo, kiun li kreis kelkajn monatojn antaŭ ol forpasi.

Malgraŭ malkovro antaŭ 2 jaroj de kancero kiu atakis lian stomakon kaj la hepaton, li tamen ne interrompis sian intensan agadon - li vizitis por plia kaj lasta fojo Afrikon februare de 2009.

Dum la lastaj semajnoj la disvastiĝo de la tumoraj metastazoj ne plu ebligis al li nutradon: li estis portita al malsanulejo en Rimini, en kiu li mortis, la 20an de aprilo 2010, post longa dolorplena agonio, kiu konsumis lian korpon, kvankam li estis klarmensa ĝisfine.