La chi suba letero mi dissendis antaù kelkaj semajnoj por diskonigi la informon pri la e-kurso en tiu lernejo. La lernejo estis kontruita dank'al iu bonfaranto el Italio pere de pastro Duilio kaj ghi estas administrita de salezanaj pastroj. Ni kadre de Kongolanda Unuigho Katolika Esperantista ni okupighas pri la esperanta kurso.


Che la Lerneja Komplekso Anna Paolizzi okazis la 7an de novenmbro je la 10 la unua leciono de esperanto.
Granda entuziasmo miaflanke kaj flanke de geinstruistoj de tiu lernejo. Ne nur partoprenas la geintruistoj kaj la administrantoj, sed ankaù la gardisto. Do, ni firme ekvojis kaj ni esperas firme atingi la celon. Estas substrekinda la cheesto che la inaùguro de la prezidanto de la landa asocio, de kelkaj esperantistoj de EKM-filio, inter ili, kelkaj membro de ILEI-sekcio. La etoso estis tute esperanta kaj frata en tiu bela lernejo kiu tute aspektas esperantista. Jam che la eniro, oni povas legi la nomon de "Zamenhof", "esperanta konstruajho", "CER-ES, IKUE, KUKE". Tio kaptas la atenton de la trapasantoj. La pentrajho sufiche propagandas pri esperanto. Chi alkrochite kelkaj fotoj pri la malfermo de e-kurso che Anna Paolizzi.


Kiel planite, la unua etapo temas pri la e-trejnado de la instruistoj kaj la dua etapo temas pri la e-trejnado de gelernantoj fare de instruistoj. Laù la nuna disponebleco de e-lernolibroj, ni uzas la Zagreban Metodon. Ni planas fini tiun bazan kurson post tri/kvar monatoj. Ni planas dum tiu fazo iri pluen, ke niaj lernantoj lernu preskaù la kompletan gramatikon de esperanto. Do, eble ni aldonos unun monaton pri nia programo. Kompreneble ke ni trejnigas estontaj e-instruistoj kiu devas havi efikan bazon.


Dankon al chiuj kiuj kuraghigis nin kaj promesis subteni la agadon aù per sendado de libroj aù per kuraghigaj mesaghoj. Diversaj e-instrumaterialoj estas bonvenaj. Ankaù via suibteno estas bonvena.


Bonvenon al la Lerneja Komplekso Anna Paolizzi.
Esperplene,


Jean Bosco MALANDA
Landa Reprezentanto de IKUE/Kongo DR
Prezidanto de KUKE, Konga Katolika Movado
BP: 761 Kinshasa 11 RDC