Articles by Hans-Georg Kaiser

About...

ADRESARO DE KLUBO KARAPACO ********************************** www.karapaco.de ********************************** ESPERANTO – INFORMEJO – KLUBO KARAPACO ********************************** www.ipernity.com/cezar ********************************** ESPERANTO – retmagazino KARAPACO – PANORAMO ********************************** SAT-KULTURO ********************************** FACEBOOK (Hans-Georg Kaiser) ********************************** klubo Karapaco en facebook ********************************** poemoj en Esperanto (facebookgrupo) ********************************* ESPERANTO – B.TRAVEN – HANS-GEORG KAISER ********************************* ROMANTRADUKOJ B.TRAVEN ********************************* Mortula Ŝipo ********************************* Rozo Blanka ********************************* Trezoro de l' Sierra Madre ********************************* MAHAGONCIKLO ********************************* Ĉaro ********************************* Registaro ********************************* Marŝo en la regnon de l' mahagono ********************************* Mahagontrunko ********************************* Ribelo de l' pendumitoj ********************************* Generalo venas el la ĝangalo ********************************* RAKONTOJ B.T.RAVEN ********************************* Marut-rakontoj ********************************* Traven-rakontoj ********************************* HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – BILDOJ KAJ TEKSTOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – ORIGINALOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* Galerio Kaiser ********************************* HANS-GEORG KAISER – GEDICHTE – ERZÄHLUNGEN – ÜBERSETZUNGEN ********************************* ESPERANTO – KULTURO – HANS-GEORG KAISER ********************************** ESPERANTO – MUZIKO – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – TRADUKOJ – HANS-GEORG KAISER ********************************* ESPERANTO – POPULARSCIENCO – HANS-GEORG KAISER ********************************* FRANK VOHLA ********************************* Astronomio en Altenburg Unuciklo ********************************* BUKOWSKI ********************************* Kie brulas, ĝentlemanoj? - prozpoemtradukoj (INKO-PDF) ********************************* HAACKEN ********************************* Django - traduko de bildstria infanrakonto ********************************* ESPERANTO - KUIRARTO - DOROTHEA KAISER ********************************* KAFKA ********************************* F.Kafka: La proceso - romantraduko ********************************* LAOCIO ********************************* Dao De Jing traduko de germana traduko de filozofia ĉina verko) ********************************* LONDON, JACK ********************************* Jack London: La meksikano - rakontotraduko( PDF) ********************************* STEVENSON ********************************* Robert Louis Stevenson: Botelodiablo - rakontotraduko (PDF) ********************************* TOTH ********************************* Lappar, der Antichrist - Erzählungen - Übersetzung ins Deutsche ********************************* TWAIN ********************************* Mark Twain: La aventuroj de Tom Sawyer - romantraduko (PDF) ********************************* KLEINER SPRACHKURS ESPERANTO ********************************* karapaco.de/u/kurso/kurso.html ********************************* -- REDAKTOFINO 24.07.2019
Hans-Georg Kaiser
Translate into English

Archives

  • Anekdotoj pri Mark Twain (53) Edziĝperado puritana, Tria akto

    - 21 Feb 2019
    (53) Jervis Langdon
    Edziĝperado puritana Tria akto Nun Jervis Langdon postulis referencojn. La nomojn de ses rekonataj viroj nomas la juna viro al li, inter ili du eklezianojn. Kiam Twain post du monatoj revenas de prelega vojaĝo, la respondoj estas je dispono. Riproĉoj kaj kritikoj estas ŝutataj sur lin. La ekleziuloj esprimas sian konvinkon, ke Twain finiĝos kiel ebriulo kaj ne estos entombigita en konsekrita tero. Tio estas tro por la puritano Langdon. „Ĉu vi havas neniujn amikojn?“ li demandis. „Ev…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (052) Edziĝperado puritana, Dua akto

    - 21 Feb 2019
    52 akcidentulo Twain
    Edziĝperado puritana Dua akto Neinvitite Twain baldaŭ reaperis. Mr. Langdon akceptis lin rezerveme, sed Twain petis denove pri la edzigo de la filino kaj estis denove rifuzita. Tamen hazardo helpis al li: Kiam oni volis transporti lin en kaleŝo de Langdon al la stacidomo, timevitas ĉevalo kaj li estis ĵetita sur la pavimon de la korto. „Mi eĉ ne havis skrapvundeton kaj estis eĉ ne iomete svenanta ... la tuta familo svarmis eksteren... sed mian senkonscion mi daŭrigis obstine! Estis unu el…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (051) Edziĝperado puritana, Unua akto

    - 21 Feb 2019
    (51) Mark-Twain kaj lia edzino Olivia Langdon
    Edziĝperado puritana Unua akto Prologo: En sia vojaĝo kun la vaporŝipo „Quaker City“ Twain konatiĝis al juna viro, Charles Langdon, kiun elsendis ties patro partopreni ĉe pilgrima veturado en la Sanktan Landon. Je Kristnasko Twain veturis de Vaŝingtono al Nov-Jorko, por denove renkonti sian iaman vojaĝkamaradon. La karakteroj: La patro de Charly, Jervis Langdon, usona, sin mem farinta viro el la provinco, kiu profesie faris karieron de butikisto ĝis mineja posedanto kaj kar…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (050) Raportoj por legantoj hejme Lingvaĵaj maltrafoj el „La naivuloj eksterlande“

    - 01 Feb 2019
    50 Gondolo en Venecio
    Raportoj por legantoj hejme Lingvaĵaj maltrafoj el „La naivuloj eksterlande“ En Venecio, ĉe la rigardado de gondolo Twain devis pensi pri „inkonigra paliĝinta malnova kanuo, kun surmetita mortintoĉara surkonstruo“, kaj la gondolisto aspektas kiel „nudpieda strateta bubo“. En Parizo la kankano laŭ li aspektas kiel „ribelo, neimagebla tumulto kaj sovaĝa fuĝo! Ĉielo mia! Nenion similan oni vidis surtere, ekde kiam en certa ŝtorma nokto en la malnova hantata preĝejo de Alloway la tremanta…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (049) A non-sentimental journey

    - 01 Feb 2019
    49 Quaker City
    A non-sentimental journey La vojaĝsocieto de la „Quaker-City“ faris la tutan edukprogramon, kiun la malnova mondo povis oferti al usonano. En la raporto de la vojaĝĵurnalisto tio legeblis tiel: „Ni galopis tra la Luvro, tra la Ufficioj, tra la Vatikano – tra ĉiuj tiuj galerioj kaj tra la preĝejoj de Venecio kaj Napolo ornamitaj per bildoj kaj freskoj, kaj tra la katedraloj de Hispanio; kelkaj el ni diris, ke certaj ekzempleroj de la grandaj verkoj de l' malnovaj majstroj estas gloraj kr…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (048) Vojaĝelspezoj

    - 01 Feb 2019
    48 La akvokuranto
    Vojaĝelspezoj Dum lia vizito de Palestino Twain venis ankaŭ al la lago Genesaret, kiun li volonte volis trapasi. Kiam lia araba ŝipisto rimarkis, ke Twain estas usonano, li postulis dek dolarojn por la transveturkostoj. Tio estis konsiderinda sumo por la petata servo. Mark Twain respondis kolerigite: „Kion? Dek dolaroj, ĉu? Neniu miraklo, ke Jesuo preferis iri perpiede trans la lagon!“ tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el la libro: "Faru ĝin kiel…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (047) Tion povas fari ĉiu

    - 01 Feb 2019
    47 La naivuloj eksterlande
    Tion povas fari ĉiu Sur la ferdeko observis Twain, ke multaj pasaĝeroj skribis taglibrojn. Li certis, ke apenaŭ iu estis inter ili, kiu ne povis prezenti almenaŭ cent paĝojn pri la unuaj dudek tagoj de la vojaĝo. Sed li dubis, ke eĉ nur dek el la vojaĝantoj kapablos prezenti pli ol dudek paĝojn pri la sekvaj dudek mil mejloj. Tuj konfirmiĝis lia supozo en interparolo kun juna viro, kiu apartenis al la fervoraj skribintoj. „Mia patro diris al mi, ke mi skribu taglibron. Ne por mil dolaroj l…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (046) Vojaĝo per krozadŝipo

    - 21 Jan 2019
    46 The innocents abroad
    Vojaĝo per krozadŝipo Oni anoncis societan vojaĝon al la Sankta Lando, Egiptio, Krimeo, Grekio, kaj al pli survoje troviĝantaj interesaj celoj; riĉaj usonanoj rezervis edukajn -plezurajn -kaj pilgrimajn veturojn sur la moderna ŝovelilrada vaporŝipo „Kvakero Urbo“, kiu forlasos Nov-Jorkon je la 8-a de junio en la jaro 1867. La gazeto „Daily Alta California“ (Ĉiutaga Supra Kalifornio) kun Mark Twain pretigis kontrakton pri la kvinmonata vojaĝo. Li havis la taskon verki kvindek vojaĝraport…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (045) Paroli kaj paroligi

    - 16 Jan 2019
    45 Kompletaj paroloj de Mark Twain
    Paroli kaj paroligi Mark Twain havis la taskon fari paroladon antaŭ la membroj de granda unuiĝo en Sakramento. Kiam li alvenis vespere en la urbo, neniu ĉeestis por akcepti lin antaŭ la stacidomo. Li pridemandis diversajn homojn pri la vojo al la domo de la unuiĝo. Kiam li fine trovis ĝin kaj volis paŝi en la prelegan halon, retenis lin skrupula kontrolisto, kiu volis vidi lian enirbileton. „Mi havas neniun“, diris Twain. „Nu, tiukaze vi devas aĉeti ĝin ĉe la kasejo.“ Mark Twain k…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (044) Nova kariero

    - 16 Jan 2019
    44 Twain prelegas
    Nova kariero Twain ekiris al la unua el multaj prelegaj vojaĝoj, dum tri semajnoj li vovaĝis en Kalifornio kaj enspezis kvincent dolarojn, pli ol li perlaboris kiel orfosisto. Ĉiam li rikoltis aplaŭdegojn. Lia amiko William Dean Howells priskribis lin kiel „perfektan aktoron“ – kun ludataj serĉoj pri la ĝusta vorto, kun ŝajne ne intencitaj paŭzoj, kun pretekstataj embarasoj, kun intencaj emfazoj de malĝustaj vortoj en fuŝparola prezento... Twain amis la publikan prezentiĝon, ĉu kiel lite…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (043) Vojaĝo al la mondo kaj teatraj surscenigoj, kiuj prezentas la mondon

    - 16 Jan 2019
    43 Teatra vespero kun Mark Twain
    Vojaĝo al la mondo kaj teatraj surscenigoj, kiuj prezentas la mondon Mark Twain ricevis komision vojaĝi kiel speciala korespondisto de la „Sacramento Union“ al la Sandviĉaj Insuloj por kvarmonata restado, li vizitis la insulojn Oahuo, Havajo kaj Maui kaj verkis vojaĝraportojn, kiuj entuziasmigis la publikon. Sed kiam li revenis en la jaro 1866, ne tre konsiderinde plibonigis sin lia financa situacio, spite al ĉiuj enspezoj el la publikaĵoj. Kial tio, kion ŝategas la leganta publiko, n…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (042) Grandioza ekspluato

    - 16 Jan 2019
    42 The Celebrated Jumping Frog
    Grandioza ekspluato Ankoraŭfoje li prenis la orserĉistilaron kaj vagadis en la orolando. Lia ekspluato ne estis valoraj eroj el oro, sed rakontoj, kiujn li eksciis de la orfosistoj, inter ili tiu pri la „Fama saltanta rano de la Calaveras distrikto“, kiun publikis la gazeto „Saturday Press“ , kaj kiu famigis lian nomon eksterregione. tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!" La anekdotojn pri Ma…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (041) La reportero

    - 26 Dec 2018
    41 Twain kiel reportero
    La reportero Twain akceptis okupon en San-Francisko. „Mi estis reportero ĉe la gazeto „Morning Call“ . „Mi estis la reportero, alia ne ekzistis.“ Kvardek jarojn poste li prezentis laŭvice sian reporteran ĉiutagecon: Je la naŭa matene en la polica tribunalo. Notado de la interbatiĝoj en la lasta nokto, poste ĉe la tribunalo noti la jŭgojn de la antaŭa tago, poste rasti la urbon por kolekti materialon, „kaj se neniu brulo raportendis, ni kaŭzis iun“, vespere frekvento de la ses t…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (040) Preneble proksime

    - 26 Dec 2018
    40 Orebrio en Kalifornio
    Preneble proksime Twain ne alvenis kun vakaj manoj en Kalifornio. En Nevado li akiris akciojn por prospektoradaj rajtoj. Kun perspektivo pri baldaŭa riĉo, li ekloĝis en la plej bona hotelo de San-Francisko kaj observis la borson por atendi la ĝustan momenton por la vendo de siaj minejaj akcioj... kaj atendis kaj observis kaj atendis kaj observis – ĝis ili iutage faris senvaloraj. tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla el la libro: "Faru ĝin kiel mi, me…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (039) Fuĝo el Nevado

    - 26 Dec 2018
    28 + 39 revolvero mararmea
    Fuĝo el Nevado Kiam Joe Goodwin, la posedanto de la gazeto „Territorial Enterprise“ vojaĝis en aprilo de la jaro 1864 por semajnforpermeso al San-Francisko, li transdonis sian postenon dum tiu tempo al Mark Twain. Tiun okazon uzis Twain por verki venenan artikolon kontraŭ la konkurenca gazeto de sinjoro Laird, la Virginia Union, kaj sinjoro Laird ne ne respondis en formo de same tiel verkita artikolo. Tiaj ofendoj postulis laŭ la krudaj moroj de la okcidento duelon. La r…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (038) Kiel oni verkas ĉefartikolon

    - 26 Dec 2018
    38 Ŝekspiro
    Kiel oni verkas ĉefartikolon Anstataŭigante la malĉeestantan ĉefredaktoron, havis Mark Twain la taskon verki la ĉefartikolon. Li opiniis, ke tio estas facila tasko, sed baldaŭ li konstatis, ke li ne havis taŭgan ideon. Bonŝance li memoris pri tio, ke sekvatage estos la 300-a naskiĝtago de Ŝekspiro. Li prenis leksikonon, li foliumis ĝis la ĝusta paĝo kaj eksciis, kiu estas Ŝekpiro, kion li faris. Ĉar tio ne sufiĉas por plenigi ĉefartikolon, li „remburis“ ĝin per tio, kion Ŝeks…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (037) Artikolo el la limregiono aŭ kiel Mark Twain rajdis sur sia amata ĉevaleto

    - 14 Dec 2018
    37 ĉevaleto amata
    Artikolo el la limregiono aŭ kiel Mark Twain rajdis sur sia amata ĉevaleto Viro el la urbo Empirio mortigis sian edzon per hakilo, poste siajn ses infanojn per bastono kaj tri pliajn per pugno. Li tratranĉis sian gorĝon kaj galpois kun sia ĉevalo al la urbo Carson, kun la ruĝharara skalpo de sia edzino enmane. Kial la viro deliktis tiun abomenindan agon? Pro despero. Li subite povriĝis, ĉar li, sekvante al la rekomendoj de gazeto, vendis valorplenajn partojn de minejo kaj akiri…

  • Anekdotoj pri Mark Twain (036) Verkista pago

    - 13 Dec 2018
    36 Samuel Langhorne Clemens = Mark Twain
    Verkista pago Juna viro aperis en la redaktejo kaj prezentis sian plej novan verkon, poemkolekton. Twain tuj komencis legi en la manuskripto. Ju pli longe li legis des pli morna fariĝis lia vizaĝesprimo. Kiam li fine demetis la kajeron flanke, demandis la komencanta verkisto: „Kion vi donas por tio?“ Mark Twain prenis longan feran liniilon, kiu kuŝis sur lia skribtablo kaj kriis: „Kvin metrojn da distanco!“ tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla…

2343 articles in total