Bernardo's favorite articles

Display articles of:

  • ESPERANTA MAKLEREJO POR KUNLABORI

    Esperanta maklerejo Jen senkosta maklerejo por esperantistoj · Trovu per Esperanto, via esperantista interesiĝo kaj la listo homojn kun komunaj aŭ reciprokaj interesoj en via regiono, via lando kaj la tuta mondo! En FB, G+ kaj similaj retejoj kaj en soc.culture.esperanto viaj informoj pri viaj interesoj perdiĝas en amaso de enskriboj. Ĉe maklerejo.de ĉio estas redaktita kaj facile travidebla. Por akiri SENPAGAN anoncon en maklerejo vi nek bezonas malfermi konton aŭ uzi retan formu…

  • Pri kolektado kaj kolektantoj

    Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La ko…

  • Agla nesto

    Jen ligo al tre interesa observado. En Estonio aglan neston oni ekipis per kamerao,kiu laboras konstante (24 horojn je 24) kaj donas eblecon sekvi la aglan paron kunlaborantan pri zorgado de la nesto. Aglidoj ankoraŭ ne naskiĝis sed certe tio balldaŭ okazos. Kiu havas paciencon, sekvu feliĉan eventon ! pontu.eenet.ee/player/ kalakotkas.html http://www.lasy.gov.pl/bielik - Tiu estas nova ligo por pola aglo (heliaetus albicilla), ankaŭ ili kun kamerao kaj jam naskitaj idoj

  • Via ideala ePIV – kiel ĝi aspektos?

    La elektronika PIV eluzos la potencialon de moderna komputoriko, estos havebla en lnterreto, por poŝtelefonoj kaj eble kiel eksterrete instalebla programo. ePIV havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos diskuton pri diversaj terminoj. Kaj krome? Kion vi atendas de ĝi? Kion kapablas via ideala ePIV?

  • Twitter 15/12 (Unua parto)

    Temas pri tutpreta materialo por la Twitter-agado de la 15a de decembro 2010 : http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo Tiu ĉi listo de proponoj konsistas el tri paĝoj : 1a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/290922 2a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/292390 3a parto : https://www.ipernity.com/blog/32119/292826 Alilingvaj listoj de proponoj : En la portugala (brazila) : Frazoj en la portugala por meti en Twitter Eblas ne nur libere ĉerpi pepaĵojn en ili sed proponi pliajn en Esperanto kaj en lingvoj konataj de la proponant(in)o. Tradukoj estas bonvenaj en laŭeble plej multajn lingvojn kun maksimume 140 signoj kaj spacoj. Ĉar retejaj aŭ blogaj adresoj estas ofte tro longaj, mi uzis mallongigitajn adresojn. Ekzistas retejoj kiuj ebligas tion i.a. http://minilien.fr Por esti certa ke la vorto Esperanto estu enkalkulita, ĝi devas aperi kun la signo diezo antaŭe : #Esperanto. Ne tro gravas ĉu oni skribas #Esperanto aŭ #esperanto sed gravas ke la signo kaj la vorto Esperanto estu kune kaj izolitaj de aliaj signoj aŭ vortoj. Se necesas aldoni la akuzativon al #Esperanto , ĝi aperu post blanka interspaco : #Esperanto n En la franca aŭ aliaj, lingvoj, se necesas apostrofo antaŭe, pli bone estas skribi , ekz. : L' #Esperanto La ĉi postaj mesaĝetoj ("pepaĵoj") estas facile enŝôveblaj en la fenestreton de Twitter. Depende de sia lerteco, oni povas sendi de 3 ĝis 5 en minuto. Sufiĉas elekti la koncernan parton kaj glitigi ĝin en la fenestreton de Twitter kaj sendi...

  • REVOLUCIO EN VIKIPEDIA LABORO

    Tio vere estas revolucio. Eckhard Bick kadre de dana entrepreno Gramasoft produktis tradukmaŝinon por traduki aŭtomate artikolojn de la anglalingva vikipedio al Esperanto. (La firmao fras la samon ankaŭ por la dana lingvo). La celo estas traduki aŭtomte la tutan anglalingvan vikipedion kiu estas enorme pli granda ol iu ajn alia (kun pli ol 3 milionoj da artikoloj). La revolucio kuŝas en la fakto ke la tradukmaŝino estas multege pli bona ol iu ajn alia kiun mi ĝis nun vidis. Estas malmultaj kazoj…

  • Joachim Witt: Der goldene Reiter / Joakimo Vit: La ora rajdisto (kantotraduko)

    Witt: La ora rajdisto - Der goldene Reiter (kanto)
    http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/joakimo-vit-la-ora-rajdisto-ndw-nova.html Joakimo Vit La ora rajdisto Ĉe la ĉirkaŭa strato tuj post la muro de nia lok', jen staras frenezulej,' ne jam vidita tia sur rok'. Ĝi havas amplekson grandegan laŭ ĉiuj vendaj centroj de l' lok'. Sed, se frenezas vi, jen pli frenezigos vin vok'. He, he, he, mi estis ora rajdisto. He, he he, mi estas ido de l' lok'. He, he, he, elstaris mi sur la l…