Tio vere estas revolucio. Eckhard Bick kadre de dana entrepreno Gramasoft produktis tradukmaŝinon por traduki aŭtomate artikolojn de la anglalingva vikipedio al Esperanto. (La firmao fras la samon ankaŭ por la dana lingvo). La celo estas traduki aŭtomte la tutan anglalingvan vikipedion kiu estas enorme pli granda ol iu ajn alia (kun pli ol 3 milionoj da artikoloj). La revolucio kuŝas en la fakto ke la tradukmaŝino estas multege pli bona ol iu ajn alia kiun mi ĝis nun vidis. Estas malmultaj kazoj kiam la tradukitaj frazoj ne estas klaraj. Granda plimulto da tekstoj malgraŭ eraroj kiuj estas neeviteblaj en aŭtomata tradukado estas sufiĉe komprenebla por povi esti uzata kaj la artikoloj estas eĉ en la kazo kiam pri la temo ekzistas io en la Esperanta vikipedio, multe pli ampleksaj kaj informriĉaj. La aŭtoro aplikas novajn principojn: la profundan gramatikon kaj la komparadon kun ekzistantaj tekstoj (kunteksta metodo) kaj atingis mirindajn rezultojn. Mi proponis al li interkonsenti kun la teamo de la Esperanta vikipedio integri la rezulton de tiu tradukado kun la e-a vikipedio eĉ en tia kruda formo (sen korektoj) ĉar ili estas uzeblaj. Nun la maŝino tradukas pli ol 10.000 artikolojn tage kaj estas jam tradukitaj pli ol 500.000 artikoloj. Por korekti tiun materialon de nun jam pli ol miliono da paĝoj, 1000 esperantistoj devus labori dum jaroj. Sekve estas iluzie atendi ke ĉiuj estu korektitaj. Sinjoro Bick konsentas kaj ne postulas iun finncan rekompencon.

Se do okazos interkonsento kaj la rezulto de WikiTrans (kiel nomiĝas la projekto) iĝos parto de Esperanta vikipedio, ĝi fariĝos dua plej granda vikipedio en la mondo. Tio sendube provokus grandan interesiĝon de ĝenerala publiko pri Esperanto. Laŭ mi tio povus signifi ke multaj homoj kiuj ne konas la anglan kaj havas negrandajn vikipediojn en siaj landaj lingvoj povus decidi lerni E-on kiu donas al ili rilate vikipedion la saman avantaĝon kiel se ili scius la anglan.

Mi gratulas al Gramasoft kaj sinjoro Bick kaj subtenas interkonsenton inter lia firmao kaj la esperanta vikipedio.

La programo kiu aŭtomate tradukas, daŭre ĉiun monaton rekontrolas la jam tradukitajn tekstojn kaj korektas ilin aŭtomate baze de novaj plibonigoj de la traduksistemo. Oni devus inviti ĉiujn esperantistojn kun bona kono de Esperanto engaĝiĝi en la korektado de tekstoj de WikiTrans kaj per tio ne nur daŭre kontrbui al la plibonigo de la esperanta vikipedio sed ankaŭ al la plivastigado de la korekta tekstaro kiun la maŝino daŭre konsultos kaj mem sin korektos.

Do, mlfermu http://epo.wikitrans.net kaj serĉu laŭplaĉe nociojn. Vi surtpriziĝos pri riĉeco de la grandega nova enciklopedio en Esperanto.