Ivar's favorite articles

Display articles of:

  • LA FANTOMO DE L' OPEREJO (33)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la sekva parto de via felietono (mia traduko de la fama franca romano "Le Fantôme de l'Opéra" de Gaston LEROUX). Ĉu la diva Karlota vere endanĝeriĝas? Kio okazos dum la spektaklo?... BONAN LEGADON! Koran dankon al IVAR kaj GINETTE pro iliaj amikaj kaj taŭgaj rimarkoj. Mi precipe ŝuldas multajn dankojn al CEZAR pro lia valorega kaj senlaca helpo por poluri miajn tradukojn!

  • Hans-Georg Kaiser: Familio Jokel (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser: Familie Jockel (Prosagedicht)

    Hundo Cezar, kiu ne volis mordi la filinon
    Hans-Georg Kaiser Familio Jokel La edzo elsendas la edzinon, ke ŝi alportu botelon da brando. La edzino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la filinon, ke ŝi tradraŝu la patrinon. La filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la brandon kaj ankaŭ ne venas hejmen. Jen la edzo elsendas la hundon Cezar, ke ĝi mordu la filinon. La hundo ne mordas la filinon, la filino ne tradraŝas la patrinon, la patrino ne alportas la…

  • Hans-Georg Kaiser: Recenzo de la kodisko SEN LIM' ĜIS... de Duoble unu) + teksto kaj melodio de la titolo "Kie?" el tiu KD

    Duoble Unu
    Hans-Georg Kaiser SEN LIM' ĜIS... – farita de la muzikkompanio Duoble unu, en kunlaboro kun Vinilkosmo – Jen bonega poezia KD kun homafablaj kanzonoj por infanoj kaj por plenkreskuloj, samtempe filozofiema vojaĝo tra grandaj kaj malgrandaj mondoj kun siaj problemoj kaj kun siaj grandaj homaj ebloj! Vivinstiga, saĝa kaj gaja majstroverko de veraj artistoj. La KD SEN LIM' ĜIS..., kiu tute certe trovos sian lokon en la Olimpo de la Esperantomuziko. Aĉetebla ĉe Vinilko…

  • Hans-Georg Kaiser: Se ne estus sed kaj tamen... (rimpoemo)

    Nia afero!
    Hans-Georg Kaiser Se ne estus sed kaj tamen... Se ne estus monde valoj, montoj mankus, akvofaloj. Mi la montojn tial ŝatas, sed al valoj same fratas. Se ne estus blasfemio, ne ekzistus kara Dio, eklezio eĉ ne estus, kaj ni sen infero restus. Se ne estus laboristoj, kie estus varvendistoj? Eĉ plu vivos laboristoj, se jam mankos kontrolistoj. Se ne estus Sun' kaj sfero, ne moviĝus nia Tero. Kaj ni sekve ne ekzistus, el nenio nur konsistus. Se ne…

  • Sen ia ajn kareso karna homa

    Par jehaislescookies vous vous souvenez de Marjorie boulton, la si émouvante poétesse espérantiste ? SOLECO Sen seksa juko homo povas sidi ; Ni povas trolabori, aŭ bromidi. La karno povas vivi tute sole, Sen ajna tuŝ' tenera kaj konsola En frosta lito sen elektra tremo, Kaj, plie, sen amika varm’ nek manpremo, Sen ia ajn kareso karna, homa, Onklina kis’ formala, stacidoma, Kaj iel, certe, kvankam altakoste , Ni povas vivi ĉiam…

  • Literaturaj proverboj, diroj kaj citaĵoj (01)

    Buchmesse 2009 Leipzig, Teil IV / librofoiro, parto IV /Oni povas rezigni en la vivo pri multo, sed ne pri katoj kaj literaturo!
    Literaturaj proverboj, diroj kaj citaĵoj (01) La pereo de l' vespera lando. (Titolo de konata verko de Spencer) La morto estas la fino de ĉiuj aĵoj, nur ne de la superstiĉo. (Plutarko) Trifoja transloĝiĝo estas tiom, kiom unufoja forbruliĝo. (laŭ Benjamin Franklin, Way to wealth (1757) Nenio estas pli banala en la mondo ol diablo despera. (Goeto; Mefisto) En la abismo loĝas la vero. (Ŝilero: Diroj de Konfuceo 2) Dependeco estas raŭka, ne kuraĝas paroli laŭte. ( „…

  • Hans-Georg Kaiser: Ki-vokaloj + A_e_i_o_u (du grafikaj rimpoemoj)

    H a ns-G eo rg K ai s er K i v o k a l o j Kia, kie, kio? Demandas hom' pro io. Kiu, kio, kie? kiadas homoj ĉie. Kiel, kial, kiam? Ne scias ni ĝin ĉiam. H a n s-G eo rg K ai s e r A e i o u A e i o u v o k a s l a p a r o l o fl u' . http://cezaroriginaloj.blogspot.de

  • Hans-Georg Kaiser: Revoluciulo Mort' (rimpoemo)

    Al la liber' kondukas Mort' el kia ajn mizera sort'!
    Hans-Georg Kaiser Revoluciulo Mort' Mi estas deviga, nomata Mort'. Mi estas ŝanĝulo kun granda fort'. Mi estas justulo kaj ribelul' , mi faros vin samaj eĉ sen postul' . Al vera liber' mi gvidas de l' Ter', el ĉiu plago, el ĉiu mizer'. Mi pacon alportos sen iluzi'. La savo mi estos por ĉiu el vi. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/

  • David Sn / Hans-Georg Kaiser: Suno kun verdaj okuloj (foto + rimpoemo)

    Suno kun verdaj okuloj
    Hans-Georg Kaiser Suno kun verdaj okuloj (por foto de David S) Kun la suno en la koro pli agrablas ĉiu horo. Eĉ frosteca hom' pli fidas, se la brila Suno ridas. Se eĉ hom' laŭ Sun' elkoras, homon tian ni adoras. Eĉ la trista ino Luno brilas hele nur pro Suno. Kaj dum Sun' smeraldokulas, ĉar la koro verde brulas, jen ĝi plenas de espero pri pacverda mond' sur Tero. https://cezarfotoj.blogspot.com/

  • Hans-Georg Kaiser: Al Donjo (rimpoemo)

    Rideto de Donjo - Ein Lächeln von Donjo
    Hans-Georg Kaiser Al Donjo Vi, kiu konas min plej bone, dum eŭfori' kaj depresi'. Vi ne malicas eĉ subtone. Vi estas kiel burg' por mi. Sed, se mi mortos, ne tro ploru. Dediĉu plu vin al la ĝu'. Ne mortan ulon tro adoru, restu vivanta, ridu plu. Kaj se aliaj viroj venos, en tiuj daŭros iel mi. Mi vin kaj ilin ĉiujn benos; la am' ne estas iluzi'. Kaj kiam vent' ennokte kantos, mi vin vizitos el la for'. Ne timu do, se mi vin hantos. Salutu min en nokta hor'.

  • Hans-Georg Kaiser: Voko de l' papilio (rimpoemo)

    Bunta papilio
    Hans-Georg Kaiser Voko de l' papilio Bela bunta papilio vokis min sen vort' al si. Kia viglo kaj pasio, kia flugo kun graci'! Min fascinis ĝia belo, la perfekta harmoni', ĝia danco en la helo, la flirtado ĉirkaŭ mi. Perpleksigis min la vesto de l' ensorĉa belulin'! Ho, plej bela dam' de l' festo, mi adoras, amas vin!

  • Jan Hus: Vero (prozpoemtraduko)

    Muzeo de Jan Hus en Husinec
    Jan Hus, la spirita vojpretiganto de la husitoj, kies naskiĝdomon en la vilaĝo Husinec vizitis Donjo kaj mi antaŭ kelkaj jaroj, donis al ni ĉiuj la sekvan faman instruon sur la vojon: Jan Hus Vero Tial, kara kristano, serĉu la veron, aŭskultu la veron, lernu la veron, amu la veron, parolu la veron firmtenu la veron, defendu la veron ĝis la morto, ĉar ĝi liberigos vin de la peko, de la diablo, de la morto de l' animo kaj fi…

  • Charles Bukowski: Nirvano (prozpoemtraduko)

    koktelejo
    Charles Bukowski Nirvano La ŝanco tute solviĝi de celo, ne estas granda. Li estis juna viro vojaĝanta ien en buso tra Nord-Karolino. Komenciĝis neĝi. La buso haltis ĉe malgranda kafejo je la montoj kaj la pasaĝeroj eniris. Li sidis ĉe la verŝotablo kun la aliaj, kaj li mendis ion, la manĝo alvenis. La manĝo estis eksterordinare bona, ankaŭ la kafo. La kelnerino estis alia ol la inoj, kiujn li konis. Ŝi estis ne kaprica, kaj ŝi havis naturan humuron, kiu eliris de ŝ…

  • Cezar: Amdeklaro de juna ino al neĝoviro (prozpoemo)

    Amata neĝviro - Geliebter Schneemann
    http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/04/amdeklaro-de-negulino-al-negoviro.html Cezar Amdeklaro de juna ino al neĝoviro Amata neĝoviro. Dika kara neĝoviro mia! Karotnazulo kun karbaj okuloj, ĉapelhava ŝalportanto! Infandio ekde praaj tempoj! Rapide konstruita kaj tuj prijubilata vi ridas al ni! Brile blanka alportanto de feliĉo! Vintroviro! Gajulo! Sopirata neĝoviro! Neĝoviro nia kaj edukanto pri ĝojo. Amata neĝoviro, vi estas t…

  • Volker de Törne: Matena dono (prozpoemtraduko)

    herbejo kun flava floro
    Volker de Törne MATENA DONO Ĉio por vi La suno La maro La tago kaj la nokto La vito La vinberoj La mevoj En la vento De la ĉielo Alterniĝantaj koloroj La olearbo La tero La roko La akvo En la puto La pano Kaj la salo La odoro De la citronoj Ĉio por vi Ĉio por vi tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser Volker von Törne MORGENGABE Alles für dich Die Sonne Das Meer Der Tag Und die Nacht Am Weinstock Die Trauben Die Möwen Im Win…

  • L.L. Zamenhof: La vojo (rimpoemo)

    Migrantokanto de muelisto + Elmigra kanto
    L.L. Zamenhof La vojo Tra densa mallumo briletas la celo, al kiu kuraĝe ni iras. Simile al stelo en nokta ĉielo, al ni la direkton ĝi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj, ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita ĝi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante, ni iru la vojon celitan! Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L' espero, l'obstino kaj la pacienco – je…

  • Hans-Georg Kaiser: Simias hom' sen frako (rimpoemo ŝerca)

    el raporto de svisa esploristo perdiĝinta
    Hans-Georg Kaiser Simias hom' sen frako Simias hom' je peco pro ties simieco. Simioj kiel homoj priĵetas sin per pomoj. Bonobe ni kondutas: Ni kraĉas, blekas, sputas, seksumas, voras, fias, ĉar gene ni simias. Ni ridas kaj koleras arbgrimpas, efemeras. La hom' sen frak' aŭ jako similas al makako. cezaroriginaloj.blogspot.com

  • Hans-Georg Kaiser: Kapricaj koloroj (prozpoemo)

    Red house - ruĝa domo 1
    Hans-Georg Kaiser Kapricaj koloroj El la ruĝo, kiun mi malamegis pli kaj pli, mi esplore vojaĝis en la nigron. La nigro senpene estingis la ruĝon kaj tiel havigis al mi ŝajnan kontentigon, ĝis ĝi fine – kiel la ruĝo – fariĝis kateno. Nigro, kiu komencas gorĝopremi homon, oni povas bridi nur per grandioza lazuro, kaj tiel mi ekamis la lazuron de la ĉielo. Sed ĉar la lazuro por mi estas la koloro de la paradizo,mi ne longe eltenis la…

  • Hans-Georg Kaiser: Ferbarila saĝo (rimpoemo)

    ferbarilo
    Hans-Georg Kaiser FERBARILA SAĜO Se ne estas iu saĝo, almenaŭ ĉemanu braĝo. Kaj se mankas eĉ la braĝo, ne tro laŭtu en la kaĝo. Uzu braĝon nur kun saĝo, se vi nutras ĝin en kaĝo. Ĉar ne helpus eĉ la aĝo, se vi brulus kiel paĝo. PS: Laŭ rimideo de Ŭel Roŝa: Braĝo kaj saĝo donas bonan rimon :-) https://cezaroriginaloj.blogspot.de/

335 articles in total