Ivar's favorite articles
-
Paradokso
Se en baro al vi ekridis bela nekonatulino, tio signifas, ke verŝajne ŝi jam ne havas monon, se Vi reekridis al ŝi, tio signifas, ke vi ankoraŭ havas monon.
-
Kontrasto
Kiam ĉiuj viaj partoj krome unu flekseblas, tio signifas junecon, kiam estas male, tio signifas maljunecon.
-
Propono
Gucula knabino Maria piedmarŝas laŭ unu bordo de la rivereto. Sur dua bordo iras grupo da vilaĝaj knaboj. Unu el knaboj propones: - Ho, Maria, transiru al ni!!! - Ne, vi seksperfortos min!!! - Ne, ni ne faros tion!!! - Por kio mi tiam transiros la rivereton?
-
Problemo
- Mi renkontiĝas kun du knaboj samtempe, sed mi ne scias, kiun de ili elekti? - Kaj kion diras via koro? - Mia koro sufloras, se tion ekscius mia edzo, li mortigus min…
-
Hans-Georg Kaiser: Bani sin en lago (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Bani sin en lago Ha, la akvo nin forlogas. Tio ne laŭplanas. Mi kaj Donjo kuras lagen. Ni nin tuj ekbanas. Ni demetas niajn vestojn, restas nur la nudo. Hop, la akvo ŝprucas, plaŭdas, kia bela ludo. Ni kuŝiĝas sur herbejo en la suna helo. Ie en la lagomezo lumas blanka velo. El la akvo kaptas aglo karpon kun furoro. En la alta nest' sur arbo pepas idoĥoro. Pro la ard' de sunaj kisoj baldaŭ ni ekruĝas. Ni nin sentas kiel kankroj, en arbaron fuĝa…
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉeriza flortempo (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Ĉeriza flortempo Ni, kiel juna paro, ruĝiĝis jam pro vort'. Ni kisis nin sen tord' kaj preskaŭ sen komparo. Mi devas ne mensogi, vi estis ĉarmulin'. Vi sciis min forlogi, ridete tiris min. La ĉasto pro hontemo en tiu arbflortemp' ne estis fenomeno, sed parto de l' printemp'. Pro tiu am' rapide frapegis nia kor'. En tendo kun furor' ni tuŝis nin konfide. Vidante ĉe la reloj florblankon en la vent', ni sentis nin pro l' splend' parencaj al an…
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (59)
Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj... Jen la lasta epizodo de l' unua parto de la romano "La Fantomo de l' Operejo", kiun mi esperantigis por via plezuro. Mi esperas, ke plaĉos al vi la legado! Por malkovri la komencon de tiu rakonto: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Mi kore dankas al GINETTE kaj KATRINO pro ilia valorega helpo!
-
Ret Marut: Honesteco (rakontotraduko)
Ret Marut Honesteco burleskaĵo Povas okazi same tiel bone en alia germana grandurbo. Eble eĉ sufiĉe verŝajne. Sed, mi prefere diru, estis Berlino. Jam tial, ĉar Berlino por ĉiuj okazaĵoj, ankaŭ por romankomencoj estas neŭtrala tereno. De surstrata fruktkomercisto mi aĉetis du funtojn da piroj kaj kun la intenco ilin tuj manĝi je la aĉetloko aŭ ie proksime. Mi sidiĝis en la kaŝtanan boskon kaj manĝis. Kaj ĉar ĝi kvazaŭ estis stampita en mian sangon kaj karnon sekv…
-
Ret Marut: ? (rimpoemtraduko )
Ret Marut ? Vian jupon levu, in', montru viajn surojn, rekta bukla stratulin', donas vi plezurojn. Iras tien, tien ĉi. Haltu, kara mia. Iru ni, mi pagas pli, pli ja ol alia. Via korpo os sen uz', nur ĝojigu min. Ridu al mi por amuz', trinku de la vin'. Mankaresu, kara, min frunte kun rid' kaj favor'. Ĉu vi jam divenas ĝin, kial mi pagas vin per or'? tradukis Hans-Georg Kaiser Ret Marut ? Mädel raff' die Röckelein, Raff' sie bis zur Wade;…
-
Yida Wei: Sopiremo pri vi (ĉinesko)
Yida Wei Sopiremo pri vi —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Subite vin deturnis vi por foriri kruele kvazaŭ ŝtono de glaci’ ignore al mi. Mi dume kovas vin en kor’, ne povas forgesi vin pro tiu ĝojiga hor’ en mia memor’. Mi drinkas por dronigi min en nevenkeblan trancon kun pika dolor’ en sin’ daŭranta sen fin’. Mi dormas tre malfacile turniĝadas de flanko al flanko maltrankvile kaj senkonsile. Mi stelojn kalkulas vane enlite malespere. Pensoj vagas promen…
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (58)
Karaj fidelaj legantoj kaj geamikoj... Kun plezuro, mi prezentas al vi la daŭrigon de via felietono. Mi deziras al vi tre agrablan legadon kaj amike salutas vin el Castellane, en suda Francio. Por malkovri la unuan epizodon : www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Mi kore denove dankas al IVAR kaj GINETTE pro ilia amika helpo !
-
Hans-Georg Kaiser: Finna benko (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Finna benko - fina venko In' sidas sur la finna benko kaj pensas pri la fina venko. Ĉu tiu fina venko venos, ĉu ŝin la nepoj iam benos? Sur finna benko, ŝi do sidas kaj pri si mem amuze ridas. Ĉu fina venk' la homojn ligus? Ĉu ĝi ne male nin intrigus? Ĉar, se ni venkus, iuj perdus, la mondo ne por ĉiuj verdus. Prefere revu ni sur benko pri amkunec' sen glora venko. PS: La poemo ekestis ĉe la rigardado de foto de esperantistino Maria Lucch…
-
Ret Marut: Fremda soldato (rakontotraduko)
Ret Marut Fremda soldato En la lazareton E.L. 14, kiu estis tiom proksima al la fronto, ke seninterrompe oni povis aŭdi la obtuzan grumbladon de la kanonoj, venis nur tiuj vunditoj, kiuj tute ne eltenus transporton. Kompreneble tie la laboro de la flegistinoj estis neimageble fortoraba. Kaj nur la plej bona personaro je kuracistoj, sanitaristoj kaj flegistinoj estis uzata tie, ĉar utiligeblis nur la plej bona personaro. Kvankam la kuracistoj estis por la vunditaj soldatoj necesaj kaj h…
-
Demando
- Kara fileto, ĉu vi jam plenumis hejmajn taskojn? - Ne! - Do kial Vi jam enlitiĝis? - Des malpli oni scias, oni pli forte dormas!!!
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (55)
-
Geedza insultego
- Mi estas virino kaj nenia telerlavilo… - Mi estas viro kaj nenia monaŭtomato…
-
LA FANTOMO DE L' OPEREJO (53)
Karaj fidelaj legantoj... Ni finfine komencas kompreni, kio okazis al la kompatinda Kristina... Kun plezuro mi prezentas al vi la sekvan epizodon de via felietono, kaj deziras al vi BONAN LEGADON! Por malkovri la unuan parton de tiu romano, jen la ligilo: www.ipernity.com/blog/mike59/748731 Koran dankon al IVAR, GINETTE kaj KATRINO pro ilia daŭra kaj efika helpo!!!
-
La deka infano
La hucula* maljuna paro, kiu havas naŭ infanojn, venis al fama serĉistino por antaŭgardi sin de la estonta malfeliĉo. - Kia estonta malfeliĉo atendos Vin?- demandas la sorĉistino. –Vi jam havas naŭ idojn! - Jes, Vi pravas, Dio donis al Vi naŭ idojn, kaj ni estas tre feliĉaj, sed ni ne ne ekĝoju de la deka infano, ĉar ni aŭdis enradie, ke ĉiu deka infano en Ukrainio parolas ruse, kaj ni tion ne volus .... * huculo – ukraina montara popolo en Karpatoj
-
Malnovaj grekaj mitoj: Eroso kaj Psiĥo (mitotraduko)
Eduard Petiŝka EROSO KAJ PSIĤO Antaŭ multegaj jaroj vivis reĝo kaj reĝino. Ili havis tri infanojn. La plej maljuna estis bela, la pli juna estis ankoraŭ pli bela, sed la plej bela, super ĉiuj mezuroj bela, estis la plej juna filino Psiĥo. El malproksimaj landoj venis homoj, ili velis trans marojn kaj transpaŝis neĝokovritajn montarojn por povi vidi la belan Psiĥon. Ili admiris ŝin, kiam ŝi venis el la palaco, ili surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj flustris: „La diino de la belo kaj amo, Afrod…
Jump to top
RSS feed- Latest favorites – Subscribe to Ivar favorite articles.
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter