Tom Nylund's articles with the keyword: teroro
-
Kiel atingi pacon inter Israelo kaj la palestinanoj?
- 12 May 2011Ŝajnas ke la atingado de paco inter Israelo kaj la palestinanoj estas eterna projekto kvankam oni multe faris por klopodi atingi pacon. Oni tamen devas esti preta vidi historiajn faktojn. La historio montras ke pliigo de palestina memdetermino aŭtomate signifis plikreskon de perforto kaj terorismo. En la 1990-aj jaroj estis starigita la Palestina Aŭtoritato. La plejmulto de la palestinaj araboj subiĝis al tiu ĉi aŭtoritato. Sed tiu ĉi paŝo ne signifis plian pacecon, sed estis lanĉita d…
-
Fejsbuka milito: paĝo forigita – novaj jam aperis
- 28 Mar 2011Mi ĝisdatigas tiun ĉi aritkolon laŭbezone. Hieraŭ mi publikigis peton raporti Fejsbukan paĝon kiu instigis al tria intifado kontraŭ Israelo kaj nun mi povas komuniki al vi ke tiu paĝo estis hodiaŭ matene forigita. Mi sukcesis vidi la paĝon antaŭ ol ĝi estis forigita kaj tiam preskaŭ 350 000 homoj estis klakintaj la butonon “Ŝati”. La nombro do kreskis per 10 000 post kiam mi publikigis la blogafiŝon. Skribante ĝin la nombro ja estis 340 000. Tiun batalon ni venkis, sed la milito ja…
-
Okazegis: Jerusalemo, suda Israelo kaj la Gaza-strio
- 27 Mar 2011Dum longa tempo estis sufiĉe maltrankvile en Israelo, sed en decembro la raketatakoj el la Gaza-strio pliintensiĝis. Dum la pasinta semajno estis tre maltrankvile. Merkrede en Jerusalemo okazis teroratako. Bombo eksplodis ĉe bushaltejo. Mortis unu virino kaj vundiĝis dekoj da homoj. Temis pri la unua teroratako de tiu speco en multaj jaroj. Jen filmeto kiu montras la lokon post la teroratako: Dum la pasinta semajno ankaŭ pluvis multe da raketoj kaj grenado…
-
Pluraj dekoj da grenadoj el la Gaza-strio en sudan Israelon
- 19 Mar 2011Hodiaŭ matene estis pluraj dekoj da grenadoj pafitaj en sudan Israelon el la Gaza-strio. Du homoj negrave vundiĝis, unu konstruaĵo damaĝiĝis kaj la loĝantaro estis admonita eniri en la bombŝirmilojn. Hieraŭ estis dek grenadoj pafitaj. Silentas la mondo, sed imagu se Israelo estus pafinta grenadojn en la Gaza-strion! Tiuokaze la tuta mondo plendkriegus kaj la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj tuj kunsidus. Hieraŭ fortoj amikaj al la registaro en Jemeno buĉis 40 manifestacian…
-
Armilkolektemuloj
- 17 Mar 2011Marde la israelaj mardefendaj fortoj en la Mediteraneo haltigis ŝipon kiu estis transportanta armilojn en Egiption. La celo estis ke la armiloj estus transportotaj pluen en la Gaza-strion de Egiptio tra la tuneloj kiuj estas sub la landlimo inter Egiptio kaj la Gaza-strio. La armiloj devenis de Irano (troviĝis perslingva manlibro inter la armiloj). En la ŝipo troviĝis 50 tunoj da armiloj, interalie kontraŭŝipaj C-704 misiloj kiuj havas atingokapablon de 35 km kaj eksplodpintaĵon de 130 kg…
-
Israela familio brutale murdita
- 12 Mar 2011Teroristo tondis truon en la barilo de la ”kolonio” Itamar kaj murdis kvin familianojn: la patron, la patrinon kaj iliajn tri infanojn. La aliaj infanoj de la familio sukcesis fuĝi al najbara domo. Jen pruvo ke la sekurecaj aranĝoj en Cisjordanio vere necesas. Tamen la sekureca situacio multe pliboniĝis lastatempe kaj oni povis forigi multajn sekureckontrolejojn. Pliaj informoj… …en la angla: http://www.israelnationalnews.com/News/News.aspx/142840 …en la fr…
-
Maturiĝetas Palestino
- 08 Mar 2011Piedpilkludada evento por gejunuloj okazonta pli malfrue tiun ĉi semajnon estas nomita laŭ la unua palestina sinmortiga bombistino Wafa Idris. Tion komunikas la palestina gejunulejo Al-Amari. Wafa Idris estis la unua palestina ina sinmortiga bombisto. Ŝi eksplodigis sin en Jerusalemo mortigante unu kaj vundante pli ol 150 la 27-an de januaro 2002. Kiel volontulino de la palestina duonluno ŝi povis trapasi la israelan sekureckontrolejon kaj eniri Jerusalemon en palestina ambulanco. Ekde…
-
Flugantaj malobservoj de la homaj rajtoj
- 15 Feb 2011En nia mondo daŭre okazas du fenomenoj. Ĉi tiuj du fenomenoj estas ligitaj al unu la alia. 1) Teroristoj en la Gaza-strio daŭre pafas raketojn kaj grenadojn en sudan Israelon. 2) La mondo silentas kaj fermas la okulojn antaŭ ĉi tiu unua fenomeno. Jen anglalingva listo pri la raketoj kaj grenadoj pafitaj en sudan Israelon dum ĉi tiu jaro: http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_Palestinian_rocket_attacks_on_Israel,_2011 Se vi ne komprenas la anglan, bonvolu traduki la paĝon en iun…
-
Cerbumindaĵoj por ĉiuj – kaj precipe por esperantistoj
- 03 Feb 2011La juda popolo devenas de Mezoriento. En la teritorio kie Israelo hodiaŭ situas, troviĝis la antikvaj judaj regnoj antaŭ la tempo kiam nia jarkalkulo komenciĝis. Judoj loĝis en la landoj en Mezoriento kaj Nordafriko dum longa tempo. Kelkaj judaj komunumoj en tiuj landoj estis malnovaj je pluraj miloj da jaroj, sed la judoj estis forpelitaj el tiuj landoj dum la 1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Temas pri preskaŭ unu miliono da judaj rifuĝintoj pri kiuj oni malofte parolas. La…
-
Francaj teroristoj pafis raketojn en sudan Brition!
- 06 Jan 2011Imagu se francaj teroristoj pafus raketojn en sudan Brition. Se tio okazus, kiel la mondo reagus? Kiel Britio reagus? Kiel Britio agadus? Ĉiuj havas la respondojn al tiuj demandoj. Britio forte reagus. La mondo forte reagus. Kaj Britio tutcerte agadus por halti tian teroradon. Sed ĉu vi scias ke en la mondo troviĝas lando kiu daŭre frontas tian teroradon? La 1-an de januaro Vespere grenado estis pafita fare de palestinanoj el la Gaza-strio. La grenado falis proksime al kibu…
-
Ĉu Israelo estis kreita je la kosto de la palestina popolo?
- 27 Dec 2010Dum la 1900-aj jaroj la tuta mondmapo ŝanĝiĝis: landoj ĉesis ekzisti kaj novaj naskiĝis. Unu ekz. estas la disfalo de la Otomana Imperio. Kiel rezulto de tio multaj landoj kreiĝis: Sirio 1946, Jordanio 1946, Irako 1919, Turkio 1923, Libano 1941, Egiptio 1914, Israelo 1948 ktp. La juda popolo devenas el la teroj kie Israelo hodiaŭ troviĝas kaj sur tiuj teroj la juda kulturo kaj religio ankaŭ estiĝis. En la fino de la 1800-aj jaroj judoj komencis reveni al tiuj teroj. Ili estas la ununura popo…
-
Kial nur malĝojigaj novaĵoj el Mezoriento?
- 22 Dec 2010Ekde lundo almenaŭ 18 grenadoj kaj raketoj estis pafataj el la Gaza-strio en sudan Israelon de Hamaso kaj aliaj terororganizaĵoj. Kassam-raketo eksplodis proksime al infanejo en kibuco marde matene vundante 14-jaran knabinon kaj ŝokante plurajn aliajn. Tia pafado klare estas malobservado de internaciaj leĝoj. Krome tia pafado malobservas plurajn rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco. Ĉu vi legis pri tiuj aferoj en via gazeto? Plej verŝajne ne, ĉar amaskomunikiloj ne raportas kiam Israel…
-
Letero al amikoj de la palestinanoj
- 07 Dec 2010Tiu ĉi artikolo estas skribita el norvega vidpunkto, sed malgraŭ tio la artikolo tute bone legeblas de ĉiuj. Kara amiko de la palestinanoj! Ni dum longa tempo sekvis la evoluon en la najbaraĵo de viaj amikoj kaj tial permesas al ni doni al vi kelkajn observojn kiujn ni faris koncerne ilian situacion. La palestinanoj bonŝance ne statas tiel malbone kiel certaj volas aserti. Ni ofte ekhavas la impreson ke viaj amikoj loĝas en la plej malbona najbaraĵo en la mondo. Estas evi…
-
Ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj?
- 30 Nov 2010En tiu ĉi artikolo ni informiĝas pri ĉu Israelo kaj la judoj faris/faras malbonaĵojn al la palestinanoj. Ni malkaŝas la malveraĵojn dissematajn de la arabaj estroj kaj la maldekstro. Malamo Tutcerte estas tiel ke la plejpartego de la homoj sur nia planedo volas vivi en paco kaj trankvilo. Oni volas vivi tute ordinaran vivon: oni volas ĝui la vivon, studi, labori kaj fondi familion. Konfliktoj kaj militoj estas finfine kaŭzataj de rilative eta grupo da homoj. Sekve ĉiuj devas suferi…
-
La bonaj malnovaj tempoj antaŭ la paco
- 22 Nov 2010Multaj araboj kaj judoj en tiu ĉi parto de la mondo vere sentas la foreston de la bonaj malnovaj tempoj antaŭ la komenciĝo de la mezorienta pacprocezo – antaŭ Jaser Arafat kaj OLP (la Organizaĵo por Liberigo de Palestino) estis alvenigitaj al Cisjordanio kaj la Gaza-strio post la subskribo de la Oslo-interkonsento. Estas tempo ekkrii ke tiu pacprocezo ne estis nenio ol katastrofo por ambaŭ popoloj. Ĉu iu iam rimarkis ke pli judoj kaj araboj mortis post la subskribo de la Oslo-interkonsen…
-
Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”
- 18 Nov 2010Faktoj En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.” La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi…
-
Kial mi blogas pri Israelo?
- 09 Nov 2010Troviĝas ŝablono ke kiam Israelo sin defendas oni emas kritiki kaj pridubi la landon pri tio. Kompreneble oni rajtas kritiki kaj pridubi Israelon, sed tio devas okazi surbaze de la samaj principoj laŭ kiuj oni kritikas aliajn landojn. Sed tiel ne estas. Dum la kvin lastaj jaroj estis tri okazaĵoj kiam oni malĝuste kaj maljuste kritikis kaj pridubis Israelon: la milito en Libano en la somero 2006, la milito en la Gaza-strio en la vintro 2008-2009 kaj la okazaĵoj lige kun la ŝiparo al la Gaza-…
-
Uzante malveron kiel veron
- 02 Oct 2010Tiu ĉi teksto klarigas kiel la prezentado de okazaĵoj povas transformiĝi. Ŝablono: okazaĵo > kion la judoj/Israelo faris > kiel la afero ofte estas prezentata La judoj bezonas propran landon pro la persekutoj > La judoj aĉetas landpecojn en la regiono kie antikva Izraelo iam troviĝis > “La judoj ŝtelis la landon de la palestinanoj”, “Israelo okupadas Palestinon” (Neniam ekzistis sendependa ŝtato nomata Palestino.) La najbaroj de Israelo atakas la landon > Palestinanoj fuĝas > “Is…
Jump to top
RSS feed- Tom Nylund's latest articles with "teroro" - Articles
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter